Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interlingvistiko kontraŭ Interlingvoscienco[redakti fonton]

Ekde du monatoj ni havis en la Vikipedio artikolon kun titolo Interlingvoscienco* anstataŭ "Interlingvistiko". Mi forte esperas, ke dum tiu tempo ne vizitis la Vikipedion iu serioza interlingvisto, ekz. Detlev Blanke, ĉar tiu certe konsterniĝus vidante ĉi tie tian nomon kiu tute ignoras la plurjardekan historion de lia fako kaj ŝajnigas ke oni uzas por ĝi nomon kiu efektive tute neuziĝas en faka literaturo kaj eĉ ne troveblas entute en la interreto (kun escepto de la Vikipedio, kien Vikipediisto:Petrus Adamus ĝin enkondukis). Okazis ja post tiu ŝanĝo de artikolnomo ia diskuto en Diskuto:Interlingvistiko, sed sen klara konkludo, tiel ke la stato de la afero plu minacis ridindigi nian vikipedian laboron en la okuloj de la plej grandaj fakuloj pri tiu scienco esploranta la lingvon esperanto. La nomo ja estas logika, komprenebla kaj ĝuste kunmetita, sed dum pri "lingvistiko" kontraŭ "lingvoscienco" eblas diskuti, tio apenaŭ eblas ĉi tie kiam eĉ troviĝas entute neniuj ekstervikipediaj fontoj (des malpli literaturaj) kiuj subtenus tiun proponon - tio igas la aferon kontraŭi ne nur la regulojn pri titoloj, sed eĉ la bazajn vikipediajn principojn pri pruvebleco. Tial mi ĵus malfaris la ŝanĝon kaj estas ĉi-foje pli konsternita ol alifoje kiam mi en la Vikipedio renkontas bonlingvisman neologismaĵon. Mi esperas, ke mia kondukto, almenaŭ en ĉi tiu konkreta kazo, ja havas vastan subtenon de la vikipediista komunumo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:48, 29. Jan 2011 (UTC)

Mi pensas, ke la troa skemeco de la artikola titolo vere ignoras la lingvouzon de la koncernaj fakuloj. Do ni urĝe alinomigu la artikolon. La 15a regulo de la Fundamento ja permesas ja ambaŭ formojn, ĉar ĝi estas fakte duparta. Sed ĉifoje la lingvouzo decidu por "Interlingvistiko", ĉu ne? Amike --Tlustulimu 16:29, 31. Jan 2011 (UTC)
Fakte mi tuj malkovrinte tion jam alinomis ĝin, ĉar pri tio ĉi vere ne sentis la bezonon diskuti. Nur poste mi publikigis la informon ĉi tie (kaj en ĝia diskutejo) por kontroli por mi mem (kaj por la renominto) ke efektive mi ne agas kontraŭ la ĝenerala opinio de la komunumo. Do multan dankon pro aldono de via opinio, Tlustulimu. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:25, 1. Feb 2011 (UTC)
Mi tamen daŭre kredas, ke la internacieco de Esperanto esprimiĝas per uzo de internaciaj radikoj kaj ilia kunmetado aŭ derivado pere de afiksoj, tiel konsiderinde malgrandigante la parkerigendan vortostokon, ne per transprenado de tutaj, aparte parkerigendaj vortoj. Kaj ke se ni simple uzas ion ne pro ties ĝusteco, sed nure pro enuziĝo de antaŭuloj, ni similigas Esperanton al la naciaj lingvoj kaj detruas unu el la kialoj por dediĉiĝi al ĝi: minimume por mi certe. --Petrus Adamus 07:38, 7. Feb 2011 (UTC)
Jam antaŭ 30 jaroj s-ino la japana lingvosciencistino Agito Nagata atentigis pri la misformo de la vorto interlingvistiko ... eĉ se ni konsideras la radikon ik kiel neoficialan radikon por sciencoj, fakte interlingvistiko ne estus la scienco pri interlingvoj sed la sciencoj pri la interlingvistoj ... eble tio ja ankaŭ iomete respegulas la realon ...DidiWeidmann 13:55, 7. Feb 2011 (UTC)
Laŭ mi indas sekvi la jenan principon: la formo, kiu plej multe uzatas, estu menciita (do restu "interlingvistiko"); la formo, kiu plej ĝustas laŭ la gramatiko de Esperanto, estu ankaŭ menciita (do "interlingvoscienco"). Eble ni povas ankaŭ prilabori etan klarigon en la enkonduka linio, kiel ekzemple: "Interlingvistiko (aŭ pli korekte, sed malpli ofte, interlingvoscienco) estas...". Amike, --WinstonSmith 14:59, 7. Feb 2011 (UTC)
Dankon pro pliaj reagoj. Mi komprenas la sinceran klopodon teni esperanton perfekta, sed samtempe konstatas ke tio neniam estas plene atingebla. Mi pretas diskuti, agnoski pliprecizecon aŭ pliregulecon de iu formo (kiel en ĉi tiu kazo) kaj eventuale konsenti pri aperigo de alternativo (kiel estis ĵus proponite); sed tio tamen apenaŭ eblas en tiom klara kazo kiel ĉi tiu, ĉar kiel mi montris en la diskutpaĝo, la formo teorie pli ĝusta tamen tute ne uziĝas en la praktiko. Se ĝi estus serioza konkuranto (kiel subtekstoj kontraŭ subtitoloj), tiam estus ĉio en ordo. Sed nun la rezulto estas ke iu - ĉi-foje ne mi - malfaris la redakton per kiu Petro aldonis tion pri "pli korekta, sed malpli ofta" alternativo. Estas ja vere la argumentado de la malfarinto, ke Vikipedio eksplicite deklaras ke ĝi ne estas lingva laboratorio, sed enciklopedio pri la reala mondo; kaj se "malpli ofta" signifas "apenaŭ iama", tiam aldoniĝas la problemo pri neenciklopedieco. Estas tamen interesa la mencio pri s-ro Agito Nagata - precipe se vi havas fonton por tiu aserto, mi pensas ke ĝi ja povus aperi en la artikolo, eble en la sekcio kiu priskribas la signifon de tiu vorto (la esplorobjekton de la scienco). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:58, 12. Feb 2011 (UTC)
P.S: Kaj al ĉiuj lingvoplibonigemuloj mi deziras sukceson, sed sugestas alian manieron agi: Iru inter la homojn kaj instruadu ilin pri la ĝusta uzo. Se viaj argumentoj estos konvinkaj, ili ekuzos la novan vorton (pli precizan, pli regulan...); se ne, ili plu uzos la malnovan. Notu ke mi jam kun relativa sukcesos tiel dum la lastaj jaroj agis ĝuste favore al la (almenaŭ laŭ percepto de mi kaj tiuj kiujn mi konvinkis) pli logika "subtekstoj" kontraste al "subtitoloj" (paŭzado de la angla, ne plu aktuala etimo kaj konfuza kunmetaĵo). Hodiaŭ estas multaj komputilistoj kiuj uzas la vorton "subtekstoj". Sed apenaŭ estas iu interlingvisto kiu uzas la vorton "interlingvoscienco". Do ek, komencu batali por via afero! Sed bonvolu ne unuavice antaŭenigante vian vidpunkton en la Vikipedio, ĉar tio krom ĉio jam pli supre menciita ankaŭ per si mem estas malpermesita ("Vikipedio ne estas loko por antaŭenigi vidpunkton."). Necesas trovi aliajn armilojn, kaj maljam post certa sukceso kaj ŝanĝiĝo de la observebla lingvouzo komenci dokumenti ĝin en enciklopedio kiel tiu ĉi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:05, 13. Feb 2011 (UTC)

10 jaroj[redakti fonton]

Simbolo de la ĉeĥa Vikipedio ornamiĝis pro 10-jariĝo de VP.--Crosstor 12:02, 1. Feb 2011 (UTC)

Dilemo rilate esperantigo de nomoj en Svislando kaj eventuale en aliaj lokoj[redakti fonton]

Mi pensis, ke la solvon pri esperantigo de lokaj nomoj, kiun ni siatempe interkonsentis vaste, helpas por la plej granda parto de la problemoj rilate nomojn de lokoj en Svislando (kaj ankaŭ en aliaj landoj): Nome oni epserantigu lokojn, kiujn oni en la Esperanto-movado tradicie uzas en Esperanto-formo (ĉu ĉar tie estis grava movado, ĉu ĉar okazis grava Esperanto-evento tie), kaj krome tiajn, kiuj havas diversajn nacilingvajn formojn. Sed nun estas fakto, ke por Albulopasejo kaj Juliopasejo jam de preskaŭ jarcento en la Esperanto-literaturo (ekzemple en tradukoj de klasikaj literaturverkoj) aperas en esperantigitaj formoj. Mi nun verkadas la artikolojn pri la regiono, kie situas tiuj pasejoj, kaj rimarkas, ke la nomoj Julia kaj Albula estas parto de amaso da aliaj nomoj, de lokoj, kiujn esperantigi estus sensencaĵo. Mia demando estas nun, ĉu ni devus konsekvente esperantigi la vortojn Julio kaj Albulo en tiuj nomoj? Mi ĝis nun en faris tion, sed estas stranga, ke nun al Albulopasejo situas en oriento de la Distrikto Albula. Tio fakte estas iomete ĝena. Se ni volus aliflanke malesperantigi la nomon de la du pasejoj ni havus krom la malkohereco kun nia literaturo alian gravan problemon: Ilia oficiala nomo fakte ne estus la germanlingva JulierpassAlbulapass sed la romanĉlingva Pass da l'Alvra kaj Pass dal Güglia, kiujn tamen ekster romanĉlingva Svislando preskaŭ neniu konas! Meti la germanajn nomojn, aliflanke estus kompleta fuŝo. Kion vi ĝenerale opinias pri la problemo? DidiWeidmann 23:30, 3. Feb 2011 (UTC)

Mi ne scias ĉu estas problemo, tamen estas bone antaŭrigardi titolojn de artikoloj en alilingvaj Vikipedioj. --Dominik 13:03, 4. Feb 2011 (UTC)
La aliaj vikipedioj ne vere helpas, ĉar en la plej multaj versioj la artikoloj tie estas sensignifaj ĝermetoj de la tipo X estas komunumo en Kantono Grizono kaj la nomoj eĉ ne menciiĝas. La germana vikipedio nature prenas la germanajn nomojn, kaj la romanĉa la romanĉlingvajn kaj la itala la itallingvajn (ĉiuj tri formoj oficiale ekzistas en Grizono). La nomoj en la angla vikipedio estas simple la germanaj (kelkfoje eĉ tiam, kiam ekzistus oficiala angla formo kaj la originala nomo estus la romanĉa kiel estas la kazo rilate al Koiro ...), do oni ne vere studis la problemon.DidiWeidmann 21:20, 4. Feb 2011 (UTC)
La problemo precipe estas, ke Juliopasejo kaj Albulopasejo havas tradiciajn Esperanto-nomojn, dum mi neniam vidis esperantigon de la riveroj Julia kaj Alblula (kiuj cetere en ĉiuj lingvoj aperas kiel Julia kaj Albula krom en la romanĉa, kie ili nomiĝas Gülia aŭ Geglia respektive Alvra. La romanĉa tamen estas la ĉefa loka lingvo laŭlonge de la du riveroj. DidiWeidmann 21:27, 4. Feb 2011 (UTC)
Mi fakte emus simple esperantigi ĉiujn nomojn, kie aperas Albula, do rivero Albulo, distrikto Albulo analoge al Albulopasejo kaj same pri Julio, ĉar tio estas fakte la logika konsekvenco, kiam oni diras Juliopasejo kaj Albulopasejo. Mi hezitas, ĉar ĝuste de la aliaj nomoj, mi ĝis nun nenie vidis esperantigitan formon, kaj krei tiajn formojn, ja ne estas tute vikikonfroma. Mi pensas, ke pro la simpla analogio tio tamen estus defendebla, se do ne venas protesto, mi esperantigos ankaŭ la riveron kaj la distrikton kaj la fervojon, kiuj portas la nomojn (memkompreneble indikante apude la germanan, italan kaj romanĉan nomojn). DidiWeidmann 21:37, 4. Feb 2011 (UTC)


Tie estas bezonoj kaj la ŝablono estas multe uzata kaj ne facila. --pino 06:55, 5. Feb 2011 (UTC)

Traduko de la angla vorto Mormon[redakti fonton]

Kio estas la pli bona traduko de la vorto Mormon: MormonMormono? Ĉi tiu vorto estis tradukita al aliaj lingvoj kiel la havaja Moromona. Mi kredas ke oni povas esperantigi ĝin. Kio vi penas? Chabidiskkont

La respondo troviĝas en PIV, eldono de 2002 sur paĝo 758: "Mormon|o + Ano de religia komunumo, ..." Amike DidiWeidmann 19:49, 11. Feb 2011 (UTC)

Helpon pri {{NUMBEROFARTICLES}}[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj kaj precipe al fakuloj pri ŝablonoj - mi deziras montri nombron de artikoloj de la Eŭsklingva vikipedio en artikolo de la Esperantlingva vikipedio, tamen kiel ajn mi provas elturniĝi, {{NUMBEROFARTICLES}} ĉiam resendas la nombron de artikoloj de la propra vikipedio, ne de la eŭsklingva. Ĉu iu havas sperton pri tio? --Dominik 14:15, 6. Feb 2011 (UTC)

Ĉu estas la bona nombro : 430791 ? Mi provas kompreni kiel fari ŝablonon.--pino 19:41, 6. Feb 2011 (UTC)
Saluton Pino! Jes ja, vi eltrovis ion, tamen mi ne komprenas kial la nombro ne kreskas (nun devus esti 64066)? Ĉiuokaze dankon pro viaj interesiĝo kaj valora helpo. --Dominik 20:56, 6. Feb 2011 (UTC)
La ŝablono {{Nombro da/dateno}} ne baziĝas sur la vikipedia datumbazo sed sur valoroj enmetitaj en difinita dato kaj sekve bedaŭrinde ne aktualiĝas aŭtomate. Arno Lagrange @ 20:26, 10. Feb 2011 (UTC)

Kontribuoj de Chabi[redakti fonton]

Tiu ĉi vikipediisto ne posedas sufiĉ-nivele Esperanton, sed aldonas amase falsajn, duone maŝintradukitajn artikolojn. Ekz. eĉ la titolo de Tibeta sendependeco movado estas horora kaj montras malregadon de Eo, sed komparu al tiu ĉi, eĉ la maŝintraduko estas pli bona kelkloke. Mi proponas fortan komunan konsilon al Chabi, sin ekzerci en la lingvo, antaŭ ol aldoni novajn artikolojn, redaktojn. Kompreneble, se iu havas tempon por re-redakti ĉiujn liajn artikolojn, tiam ni faru nenian konsilon. Narvalo 16:20, 6. Feb 2011 (UTC)

Mi samopinias.--Seminario 09:43, 16 Feb. 2011 (UTC)

Ĉu interfaca fuŝo[redakti fonton]

Saluton. Antaŭ kelkaj minutoj mi legis en la germana vikipedio, ke la teknikstoj provis aktualigi la Mediavikian softvaron de versio 1.16 al 1.17. Sed ili jam malfaris tion pro teknikaj problemoj. Sed unu problemo restis ĉi tie. La aldonaĵoj (angle Gadgets) ne plu estas ŝarĝataj. Ĉu iu scias la kialon? En la germana vikipedio la malfaro ne malaperigis la aldonaĵojn. Tio iom strangas, ĉar la sama strangaĵo ne funkcias en kelkaj aliaj vikipedioj, nome la du sorabaj. Aliajn mi ne testis pri tio. Amike --Tlustulimu 16:11, 8. Feb 2011 (UTC)

(+) Strangas krome, ke estas ŝarĝata ĉe mi unu aldonaĵo, kiun mi ne aktivigis en miaj preferoj. Do eĉ pli granda fuŝo ol mi jam priskribis.
Kaj la erarmesaĝa listo de mia foliumilo, Fajrvulpo estas nun pli longa ol antaŭe. --Tlustulimu 16:18, 8. Feb 2011 (UTC) Mi iomete korektetis. --Tlustulimu 17:28, 8. Feb 2011 (UTC)
Mi ne scias ĉu tio havas rilaton, mi ĉefe uzis la eŭskan vikipedion hodiaŭ (ankaŭ per Fajrovulpo) - krom kelkaj avertoj ke serviloj provizore ne funkcias, mi ankaŭ spertis strangajn ekranojn, kie ne plu aperis normalaj framoj - mi unue suspektis ke mia ŝanĝo en iu ŝablono provokis tion - sed tio estis nura koincidenco, mi esperas... --Dominik 17:39, 8. Feb 2011 (UTC)
Saluton, Dominik. Ambaŭ problemoj rilatas unu al la alia, ĉar la mediavikiaj teknikistoj provis aktualigi la vikian softvaron al nova versio. Sed pro problemoj ili malfaris tion. Krome ili intertempe provis tion denove kaj malfaris denove. Sed ial tamen la aldonaĵoj ne ĝuste funkcias ĉi tie. Mi esperas, ke la problemo estos solvata baldaŭ. Amike --Tlustulimu 17:45, 8. Feb 2011 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus povis reaperigi la aldonaĵojn per simpla nenionŝanĝa redakto de MediaWiki:Gadgets-definition. Ulo ĉe #wikimedia-tech konsilis fari tion. Amike --Tlustulimu 17:55, 8. Feb 2011 (UTC)

Serĉatas fakulo pri barataj lingvoj[redakti fonton]

Karaj, unu el la mil "havendaj artikoloj" laŭ la fama intervikia konkurso estis, ĝis antaŭ nelonge, hindia lingvo. Nun, tamen, la internacia komunumo decidis ke la havenda artikolo estu Hindi-Urdu (angle), por kiu ankoraŭ ne ekzistas esperanta ekvivalento. Estus tre aprezinde, ke iu spertulo pri lingvoj povu verki la koncernan artikolon en Esperanto, eble transprenante kelkajn informojn el la nuna artikolo pri la hindia lingvo. Tiel nia vikipedio denove posedos ĉiujn mil havendajn artikolojn, dum momente, laŭ la internaciaj statistikoj, ni nur havas 999. Amike, --WinstonSmith 19:10, 8. Feb 2011 (UTC)

Eventuale la solvo estus provizore alinomo la artikolon "hindia lingvo" al hindia-urdua lingvo kaj n enhave iomete ampleksigi. La decido ja ne okazis arbitre, sed pro la fakto, ke tiuj "du" lingvoj proksimume same malsamas kiel la "kroata", "bosna" kaj "serba", nome ke estas variantoj respektive dialektoj de la sama lingvo, skribataj per du malsamaj alfabetoj kun certaj lokaj esprimoj kaj parolformoj. Se nature estus personoj, kiuj pretas verki tri artikolojn, nome ĉefartikolon hindia-urdua kun ligitaj subartikoloj "urdua" kaj "hindia", tio estus evidente la celinda solvo. Mi dum la venontaj tagoj foje petos al Probal Daŝgupto, ĉu eventuale li pretus okupiĝi pri la temo, almenaŭ li estas la fakulo. DidiWeidmann 20:03, 11. Feb 2011 (UTC)

"Uzanta diskuto" -– reatentigo[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke iu jam arkivigis la diskuton pri temo, kiun mi komencis en Aŭgusto 2010. Okazis longa diskuto kaj oni konstatis, ke estas evidente korektinda afero. Ĉar nenio estas farita ĉi-rilate, mi remetas ĉi tien mian originalan atentigon. La longan diskuton bv. trovi en la diskuteja arkivo. Mi jam ne multon esperas, sed estas interese vidi, ĉu io iam okazos.

Mi rimarkis, ke estis enkondukita stranga paĝtitolo "Uzanta diskuto", ekz. Uzanta diskuto:ArnoLagrange. Tio nepre signifas nur "diskuto kiu uzas". Se necesas uzi formulon kun "uzant", oni diru "Diskuto de uzanto" aŭ eble "Uzanto-diskuto". Pli trafe estus simple "Diskuto de" aŭ "Diskutpaĝo de" aŭ "Diskutejo de". – Je la unua vido de "Uzanta diskuto" mi nur iom levis la brovojn, sed ĝi ripetiĝadas kaj ĝene instruas uzi eraran lingvaĵon. --Surfo 11:19, 9. Aŭg 2010 (UTC) --------- --Surfo 15:14, 10. Feb 2011 (UTC)

Kelkaj diskutaj nature tute trafe estas eĉ tre uzantaj! ;-) DidiWeidmann 20:06, 11. Feb 2011 (UTC)
Mi petis la ŝanĝon en TranslateWiki, sed la procezo povas daŭri kelkajn monatojn, laŭ administrantoj tie. Eble iu povas trovi pli rapidan vojon. -- Yekrats 17:06, 10. Feb 2011 (UTC)
Do bone, mi evidente ne komprenis kiel statas la afero. Eble ĉio estos en ordo, dankon! --Surfo 20:46, 10. Feb 2011 (UTC)
Flankafere, tradukoj de la Vikipedia uzanto-interfaco ĉe Translatewiki estus bonvenaj. Plia paro de okuloj eble povas trovi miajn erarojn aŭ poluri miajn neperfektaĵojn. Tradukada laboro ĉiam ekzistas tie, plej grave en kategorio "MediaWiki extensions". Dankas vin Yekrats 22:16, 10. Feb 2011 (UTC).

Mi rimarkis, ke la ŝanĝo nun efektiviĝis. Dankon. Pri la Translatewiki-afero mi tute ne sciis. --Surfo 15:05, 16 Feb. 2011 (UTC)

artikolo pri dawkins[redakti fonton]

la nederlanda nikolaas tinbergen kaj ne dana nikolaas tinbergen

Mi ŝanĝis la artikolon pri Richard Dawkins. -- Robert Weemeyer 13:09, 13. Feb 2011 (UTC)

Aperas kelkfoje iksoj post chapelitaj literoj[redakti fonton]

Chu tio estas ghenerala problemo, ke aperas kelkfoje iksoj post chapelitaj literoj? En redakta formo ili estas skribitaj, poste ili kvaroblighos kaj post konservo de la redakto chio fushighos. Petr Tomasovsky 07:47, 16 Feb. 2011 (UTC)

Jes estas granda fusho pro provo disvolvi version 1.17 de MediaWiki vidu mw:MediaWiki_1.17/Wikimedia_deployment/eo. Mi provas atentigi tehhnikistojn Arno Lagrange @ 08:42, 16 Feb. 2011 (UTC)
'Fix ĉ->cx problem on Esperanto wikis'
It turned out to be a tiny typo swapping utf->x conversion and x->utf conversion. Should be fixed now, thanks for reporting

Laŭ RoanKattouw el #wikimedia-tech

ĉ ĝ ĥ ŭ ŝ ĉ ĝ ĥ ŝ ŭ

Se okazos aliaj problemoj bonvolu atentigi teĥnikistojn je #wikimedia-tech (evidente anglalingve )-: AL @ 09:02, 16 Feb. 2011 (UTC)

Tio okazis al la artikoloj enmetitaj komence de la 16a de februaro,sed jam ne ĉe ‎‎Metropolita areo de Alikanto-Elĉo. Mi korektis jam kelkajn artikolojn: tiujn reviziotajn.--Seminario 09:33, 16 Feb. 2011 (UTC)
Precize inter 8:15 kaj 9:00 UTC. Kaj nun estas novaj fuŝaĵoj ! Arno Lagrange @ 10:12, 16 Feb. 2011 (UTC)
Mi povas konfirmi la novan fuŝaĵon de iuj eksperimentistoj. 10:50, 16 Feb. 2011 (UTC)

La teĥnikistojn opiniis siajn provojn sukcesaj kaj post eksperimentado sur Esperanta kaj nederlanda vikipedioj, etendis ĝin al kelkaj aliaj kaj poste al ĉiuj vikimediaj projektoj kiuj do nun ĉiuj funkcias sub programaro MediWiki 1.17 AL @ Mi ĵus konstatis ke ne plu ĝuste funkcias Referencoj Arno Lagrange @ 09:22, 19 Feb. 2011 (UTC)

Saluton. Ekde kelkaj tagoj ne plu ĝuste funkcias unu el miaj ĝavaskriptoj en Uzanto:Tlustulimu/vector.js. Tio signifas, ke aperis ne funkciantaj aldonaj ligiloj sub "Donaci". Intertempe mi aranĝis kelkajn alidirektilojn. Sed tamen mi ne scias, kiel mi povus ripari la ligilajn tekstojn, kiuj ankoraŭ enhavas ion tute fuŝan jene Å� anstataŭ ĉapelaj literoj. Amike --Tlustulimu 11:02, 23 Feb. 2011 (UTC)
Tlustulimu, priskribu la problemon en Bugzilo Arno Lagrange @ 11:43, 23 Feb. 2011 (UTC)
Saluton, Arno. Mi eĉ ne scias, kiel mi povus ion priskribi en Bugzilo. Krome la fuŝo nun malaperis. Eble tio ja rilatas la novan problemon pri ux (vidu malsupre). Amike --Tlustulimu 14:49, 27 Feb. 2011 (UTC)

fuŝitaj SVG dosieroj[redakti fonton]

Hodiaŭ matene mi konstatis ke iuj flagoj en SVG-formato estas fuŝitaj. Vidu Kategorio:Flagoj_de_ŝtatoj. Mi riparis Dosiero:Flago-de-Aŭstralio.svg reenportante Dosiero:Flag of Australia.svg. Indus sammaniere ripari la aliajn. Arno Lagrange @ 07:54, 17 Feb. 2011 (UTC)

Mi reenportis ĉiujn misajn dosierojn kaj korektis aliajn fuŝaĵojn. Ĉio estas videbla en Naciaj flagoj en Vikipedio kiu montras nomojn de flagoj en Esperanto kaj en la angle. AL @ 11:59, 17 Feb. 2011 (UTC)

Fuŝo de SVG-dosieroj ŝajnas esti ĝenerala problemo - urĝa helpokrio!![redakti fonton]

Karaj ĉe certaj SVG-dosieroj almenaŭ en ĉiuj miaj komputiloj (kaj sendepende per kiu navigilo, ĉo microsoft ĉu faxjrovulpo ĉu google) ne plu montratas la bildoj sed nur ligilo al la koncerna paĝo kaj la bildo tute ne videblas, krom se oni ĝin elŝutas al la propra durdisko. Anstataŭ aperas averto, ke tiaj dosieroj povus enteni danĝeraj programkodon, kaj wimimedia rifuzas respondecon, se oni elŝutas tiujn dosierojn! Tio estas granda fuŝo. La dosieroj devas esti videbblaj en la koncernaj paĝoj. Vidu ekzemple la blazonojn en Surses (komunumaro)! Ĝis antaŭ kelkaj tagoj, tio ankoraŭ perfekte funkciis. Ŝajnas esti la rezulto de iu stranga eksperimento! DidiWeidmann 15:36, 18 Feb. 2011 (UTC)

La problemo ne estas nur en la Esperanto-Vikipedio. Vidu sv:Surses. Verŝajne la fuŝo ekzistas en la Komunejo. -- Yekrats 16:04, 18 Feb. 2011 (UTC)
Jes la probleme koncernas ĉiujn pli ol 100 vikipediajn projektojn, en kiuj mi kunlaboras! Mi lasis mesaĝon pri la problemo ankaŭ en la germana vikipedio kaj en commons! Kaj el via respondo mi konkludas, ke almenaŭ ankaŭ vi vidas la problemon. DidiWeidmann 16:08, 18 Feb. 2011 (UTC)
Jen diskuto (anglalingvo) pri la eraro: Commons:Village_pump#two recent svg issues. Cache problems? New malicious files filter? -- Yekrats 16:10, 18 Feb. 2011 (UTC)

Verŝajne, MediaWiki-programaro estis ĝisdatigita al versio "MW 1.17". Verŝajne SVG-bildoj nun estas traktataj per pli strikta metoda. Nun, eraretoj en la SVG-kodo povas fuŝi la bildon. (Antaŭe, la eraretoj estis ignoritaj.) Espere la bildoj estos riparitaj baldaŭ. -- Yekrats 16:25, 18 Feb. 2011 (UTC)

Mi iomete sisteme serĉis kaj trovis, ke temas ĉefe pri blazonoj de Kantono Grizono. Mi nun lanĉis helpokrion en la koncerna versio de germana vikipedio. Momente mi la unika solvo, kiun mi vidas estas ripari ĉiun bildon aparte (giganta laboro ĉar koncernas centojn da bildoj ...). DidiWeidmann 16:49, 18 Feb. 2011 (UTC)
Eta esploro en la diversaj diskutoj montras ke ja la problemo estas ĝenerala. Mi ne scias ĉu eblos korekti "centre", tio estas igi la programaron malpli severa al eraretoj en SVG-dosieroj. Alikaze la plej bona solvo ŝajnas esti ripari unuope ĉiujn SVG-dosierojn eventuale konservante ilin per inkscape sub formato "simpla SVG" (laŭ tio kion mi komprenis el diverslingvaj diskutoj). Arno Lagrange @ 18:07, 18 Feb. 2011 (UTC)
Do vi verŝajne bedaŭrinde pravas, ke centra solvo ne eblas, ĉar tio grandigus la riskon, ke iu metos malicajn svg-dosierojn en vikipedion. Do restas nur la unuopa riparo. Ĉar svisaj bildoj estas tre ekstreme tuŝataj, mi nun iomete ekvekis la homojn en germana kaj alemana vikipedio, esperante, ke multaj personoj komencas ripari almenaŭ la bildojn, kiuj ilin persone koncernas. La metodo estas relative simpla sed temporaba: Oni devas elŝuti la bildon al sia durdikso, transformi ĝin en Paint aŭ libera alia programo al iu-ajn formato, kaj poste retransformi al simpla svg kaj realŝuti al vikipedio sub la sama nomo, tiel anstatauigante la fuŝan version. Tio tamen estas granda laboro, tial mi esperas, ke mi sukcesas aktivigi sufiĉe da helpantojn, aŭ ĉu eventuale iu robotofakulo povus programi roboton por fari tion? Krome oni atentu: Nepre oni aŭtmate testu ĉiun tiel elŝutitan difektan svg-bildon per sekurecprogramo! Teorie iu povus tamen en ĝi kaŝi fivaron! Amike DidiWeidmann 19:53, 18 Feb. 2011 (UTC)
Ŝajnas ke la farendaĵo estas iom malpli peza ol vi priskribas. Laŭ mi necesas
  1. alŝuti la dosieron al sia malmoldisko
  2. malfermi ĝin per inkscape
  3. konservi ĝin kiel inkscape .SVG
  4. realŝuti ĝin kiel novan version

Mi tiel faris por unu dosiero sukcese. Aliaj vikipediistoj jam same faris. Fuŝitaj SVG-dosieroj estas kreitaj de aliaj programoj ol inkscape. Arno Lagrange @ 22:17, 18 Feb. 2011 (UTC)

Tute prave, similan metodon mi jam provis, por unuopa dosiero tio estas afero de kelkaj minutoj. La problemo nur estas la kvanto da dosieroj: sole en la de mi kreitaj/observataj artikoloj tio estas pluraj centoj - kaj la problemo ankoraŭ ne en sia tuta dimensio videblas (ĉar ŝajnas, ke nur iom post iom la sistemo de vikipedio "malkovras" la koncernitajn datumojn kaj markas ilin [jen ekzemple jam nur en tiu-ĉi datumo estas deko da tiaj bildoj Albulo (distrikto) - do mia anticipe dankas al kunhelpantoj]). Se multaj kunhelpas, tiam la problemo rapide solviĝas, por unuopulo, estus giganta laboro. Tio estus efektive robote farebla afero. Nur mi tute ne scipovas, kiel oni konstruu/prograqmu tian roboton.DidiWeidmann 16:35, 19 Feb. 2011 (UTC)
Mi provis ripari blazonojn aperantajn en Albulo (distrikto), sed en iuj kazoj, la afero estas pli komplika: iuj partoj de la bildo rifuzas aperi. Mi sukcesis reaperigi kandelon en iu kazo, sed en aliaj kazoj mankas bestopartoj. Ve! Arno Lagrange @ 19:03, 19 Feb. 2011 (UTC)
Dankon jam por via helpo. La neripareblajn mi eventuale mem redezegnas. Mi momente ne disponas pri funkcianta versio de inkscape (mi venontsemajne akiros programon, kiu povas fari tiajn riparojn. - Se mi mem dezegans la bildojn, mi tian nuntempe devus alŝuti ilin en png-formato.DidiWeidmann 14:00, 20 Feb. 2011 (UTC)

La ĝusta maniero korekti fuŝitajn SVG-dosierojn konsistas el aldoni en la dosierkapon per tekstprilaborilo la jenan linion :

<syntaxhighlight lang="xml">  xmlns:xlink="http://www.w3.org/1999/xlink"</syntaxhighlight>

Arno Lagrange @ 07:40, 21 Feb. 2011 (UTC) laŭ two recent svg issues. Cache problems? New malicious files filter?

Se mi vin bone komprenas, oni do malfermo per tekstoeditilo la dosieron kaj aldonu tiun-ĉi linion komence kaj konservu ĝin? Ĉu tio jam estas ĉio, aŭ ĉu necesas atenti pri io? Ĉu ankaŭ forigi ion? Kaj se jes, kion? DidiWeidmann 17:46, 21 Feb. 2011 (UTC)
Jes simple. Provu kaj kontrolu. Se bone funkcias daŭrigu. AL @ 17:49, 21 Feb. 2011 (UTC)

Granda danko al ĉiuj kiuj helpis ripari la SVG-blazonojn[redakti fonton]

Ŝajnas, ke intertempe la plej granda parto de la fuŝitaj dosieroj estas riparita. Multaj kunhelpis, mi volas esprimi mian dankon, ĉar ja ĉefe koncernis blazonojn por "miaj" artikoloj. Dankon por via solidareco kaj subteno. DidiWeidmann 21:06, 22 Feb. 2011 (UTC)

Plu pri flagoj, kaj pri ĝusta taksado de niaj homaj fortoj[redakti fonton]

Por aperigi landoflagojn en Vikipedio ni disponas pri du fontoj :

  • plenan kolekton da ofte ĝisdatigitaj flagoj en Vikimedia komunejo. Ilia nomo estas en la angla lingvo kaj preskaŭ regule sub la formo "Flag of <angla nomo de la lando>.svg". Ili estas foje redaktitaj de vikipediistoj, kiuj jen ĝustigas koloron, formaton , grandecon, lokigon de detaloj, ktp por konformigi la bildeton al la oficiala landflago.
  • plenan kolekton de bildetoj alŝutitaj en 2006 en la Vikipedion en Esperanto kun Esperanta nomo preskaŭ regule sub la formo "Flago-de-<nomo-de-la-lando-en-Esperanto>.svg". Ili preskaŭ ne estis redaktitaj de kiam ili estis alŝutitaj. Se ili estas eraraj, neniu prizorgis. Hieraŭ mi konstatis ke kelkdekoj el ili ne plu montriĝis ĉar laŭ sistema mesaĝo ili entenis iun malican kodon. Mi do riparis ilin reelŝutante ilin el la responda versio kun anglalingva nomo el la Komunejo.
  • vidu Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio kaj Vikipedia diskuto:Naciaj flagoj en Vikipedio
Komentoj
  • ne estas rekomendite havi samajn informojn en du apartaj lokoj, ĉar ĝisdatigo postulas dufoje pli da laboro (kiam iu ŝtato ŝanĝas sian flagon aŭ/kaj sian nomon kiel ekzemple Birmo / Mjanmaro)
  • estas bedaŭrinda la nepravigebla uzo de streketoj anstataŭ simplaj spacoj, ĉar tio malhelpas aŭtomatan vokon de flagbildeto per simpla kodo Flago de <landonomo>.svg kiam la landnomo estas plurvorta kaj entenas disigajn spacojn. Kontraste en la Komunejo uzata estas la preciza angla nomo de la lando kun eventuale disigaj spacoj.
  • ne estis utile krei kolekton da flagoj kun nomo en Esperanto dum antaŭe kreita ŝablono {{LokoDeFlago}} jam akurate kaj kontentige prizorgis montron de landflago per simpla enmeto de la Esperanta landnomo. Estas multe pli simple akurate ĝisdatigi la nomitan ŝablonon kaze ke ĉu la nomo de la lando ŝanĝiĝas ĉu la nomo de la flagbildeto en Komunejo ŝanĝiĝas. Cetere la malforta Esperanta vikipedia komunumo aŭtomate profitas el akurata ĝisdatigo de flagbildetoj en Komunejo
konklude

Esperanta ŝovinismo (t.e.: havi memstaran kolekton da landflagbildoj kun Esperanta nomo) kondukas al pli da malavantaĝoj ol ĝi provizas avantaĝojn. Mia filozofio rilate uzon de Esperanton en Vikipedio estas Esperantigi ĉion kio aperas al la publiko kaj al ordinaraj kunlaborantoj (ŝablonaj parametroj nepre estu en Esperanto), kaj apogi sin sur la rimedojn de la tuta multlingva komunumo, eĉ se ĝi, kiel la plejmulto en la mondo, uzadas la anglan kiel komunan lingvon (ni profitas ne nur de redaktoj de denaske anglalingvaj kontribuantoj sed ankaŭ de kontribuanttoj el la tuta mondo kiu komunikas per la angla en la Komunejo). Tradukkapabla ŝablono kia {{LokoDeFlago}} ŝajnas al mi la plej oportuna solvo en tia situacio. Tion mi jam esprimis kiam oni ekkreis la kolekton da flagbildoj kun Esperanta nomo: la lastaj eventoj pruvas ke mi pravis. (Mi same admonis kreinton de Bildo de la tago ke ni ne havas sufiĉajn homfortojn por akurate prizorgi tian sistemon tagon post tago tra la jaroj: fakte la kreinto prizorgis la projekton dum malpli ol du jaroj, kaj malaperis -verŝajne pro profesiaj kialoj, lia nuna profesia okupiteco malebligas al li plu partopreni samgrande kiel antaŭe- nun la projekto lamadas pro manko da homaj fortoj, ĝuste kiel mi antaŭdiris. )

Prudenta sinteno de Esperantaj vikipediistoj signifas ĝuste taksi homajn fortojn pri kiuj ni disponas kaj ne eki projektojn, kiujn ni ne kapablas taŭge plenumi kaj pluteni laŭ la tempo. Arno Lagrange @ 07:38, 18 Feb. 2011 (UTC)

Dankon por bona klarigo, Arno. Mi plene samopinias. Ni esperantigu (bone esperantigu!) nur tion, kio videblas al la leganto de nia enciklopedio. Ĉio alia povas esti esperanta aŭ neesperanta, ĝi estas nur kvazaŭ kodo pri kiu spertiĝu nur la kontribuantaj aktivuloj. Tradukkapablaj ŝablonoj uzindas, kiam tio ne necesigas seninterrompan zorgadon pri aktualeco, kion ni ne povas provizi. --Surfo 10:35, 18 Feb. 2011 (UTC)
Arno, vi tute pravas. Centrala administrado el la Komunejo estas valorega kaj tempoŝpara servo por ni. -- Yekrats 15:55, 18 Feb. 2011 (UTC)
Ekzemplo de esperantlingva dosiero, kiun uzas almenaŭ deko da vikipediaj projektoj
Pli efika ol fari apartajn esperant-lingvajn dosierojn estas rekte alŝuti dosierojn al la komunejo. Kaj ĉar en komunuejo oni ankaŭ rajtas utiligi esperanton, mi nomas ĉiujn miajn alŝutiatajn dosierojn en Esperanto (ekzemple komunumaj blazonoj ...) - tiam ne nur la esperanto-vikipedio, sed la tuta mondo uzas la Esperanto-versiojn. DidiWeidmann 16:23, 18 Feb. 2011 (UTC)

Aprobación de Wikimedia España[redakti fonton]

hispaneEstimados compañeros. Permitidme unas líneas para anunciar lo que para muchos nos resulta una importante noticia:

El pasado 7 de febrero, la Fundación Wikimedia reconoció oficialmente a Wikimedia España como capítulo oficial de la Fundación. Wikimedia España, constituida bajo la figura de asociación sin ánimo de lucro y jurídicamente independiente, tiene como objetivo conseguir los mismos intereses que la Fundación Wikimedia en territorio español, promover el conocimiento libre y apoyar todos los proyectos de Wikimedia en cualquiera de sus lenguas.

El reconocimiento oficial de Wikimedia España se produjo después de más de tres de trabajo años durante los cuales decenas de usuarios promovieron de diverso modo la creación del capítulo español. Este hito no hubiese sido posible sin la ayuda desinteresada de dichas personas, las cuales están comprometidas con los principios del conocimiento libre y creen en las posibilidades que el asociacionismo activo tiene para promover este movimiento global. ¿Cómo?, de muchas maneras: conferencias, concursos, jornadas, talleres, comunicación con la prensa, intercesión ante las administraciones para conseguir la liberación de datos, etc. Traducido a los proyectos de Wikimedia, incluido este, fomentar este tipo de actividades permitirá mejorar la cantidad y calidad de los contenidos, captar nuevos colaboradores y asegurar su viabilidad económica. Los éxitos de otros capítulos oficiales avalan esta estrategia.

Además, Wikimedia España contempla la posibilidad de conformar estructuras de acción local para agilizar la realización de actividades a nivel autonómico, provincial o municipal; fomentar la relación con otros capítulos de la Fundación Wikimedia, presentes y futuros; y apoyar otros proyectos que, aun no guardando relación directa con la Fundación Wikimedia, sí compartan sus objetivos básicos de ofrecer información que pueda ser libremente utilizada, estudiada, redistribuida y modificada.

Si alguien considera interesantes los objetivos de Wikimedia España y desea informarse más, puede hacerlo a través de:

Un saludo, --Elisardojm 02:31, 18 Feb. 2011 (UTC)

P.D. Disculpas por no poder poner el mensaje en esperanto.

En Hispanio oficiale formiĝis fondaĵo pri VP.--Crosstor 07:05, 18 Feb. 2011 (UTC)

Agnosko de "Wikimedia España"[redakti fonton]

Estimataj geamikoj. Permesu al mi kelkajn liniojn por anonci tion kio por multaj el ni konsistas gravan novaĵon: Lastan 7an de februaro, la Vikimedia Fondaĵo oficiale agnoskis "Wikimedia España" kiel oficiala filio de la Fondaĵo. Wikimedia España, establita kiel senprofitcela asocio kaj jure memstara, estas samcela kiel la Vikimedia Fondaĵo en hispana teritorio: promocii la liberan sciaron kaj apogi ĉiujn Vikimediajn projektojn en ĉiuj lingvoj.

La oficiala agnosko de "Wikimedia España" okazis post tri jaroj da laboro dum kiuj dekoj da vikipediistoj promociis la kreadon de hispana filio per diversaj rimedoj. Tiu atingo ne estus ebla sen la sindonema helpo de la diritaj homoj, engaĝitaj kun la principoj de libera sciaro kaj kiuj kredas en la eblecoj ke aktiva asocia agado povas helpi al promociado de ĉi tiu tutmonda movado. Kiel? mulmaniere: prelegoj, konkursoj, tagoj, laborgrupoj, gazetkomunikoj, klopodado ĉe la administracioj por atingi ke datenoj estu libere alireblaj, ktp. Tradukado de la Vikimediaj projektoj, inkluzive de ĉi tiu, subteno de tiuj penoj ebligos plibonigi la kvanton kaj kvaliton de la enteno, allogi novajn kunlaborantojn kaj sekurigi ties ekonomikan viveblecon. La sukcesoj de aliaj filioj pravigas ĉi tiun strategion.

Krome, Wikimedia España antaŭvidas la eblecon krei lokagajn strukturojn por adapti la realigon de agadoj je aŭtonoma provinca aŭ municipa niveloj; subteni la interrilatadon kun aliaj filioj de Vikimedia Fondaĵo nunaj kaj estontaj; kaj subteni aliajn projektojn kiuj ne jam havas rektan rilaton kun la Vikimedia Fondaĵo, se ili disdividas ties bazajn celojn: oferti informon kiu povu esti libere uzata, studata, redistribuata kaj ŝanĝita.

Tiu, kiu rigardas interesaj la celojn de "Wikimedia España" kaj deziras pli informiĝi, povas tion fari per:

Salutas, --Elisardojm 02:31, 18 Feb. 2011 (UTC)

P.D. Pardonu min ke mi ne enmetis la mesaĝon en Esperanto. Tradukis Arno Lagrange @ 11:02, 18 Feb. 2011 (UTC)

Evitu {{Redaktata}} kaj provizo de resumoj[redakti fonton]

Karaj !
Mi lanĉas kampanjon kontraŭ uzo de la ŝablono {{redaktata}} kaj instigas tiujn kiuj bezonas tian mesaĝon nepre anstataŭe uzi {{redaktas}} kaj zorge forigi la mesaĝon post maksimume unu semajno.

  • mi trovis {{redaktata}} forgesita en deko da paĝoj. Mi estis devigita traesplori la respektivan historion de tiuj artikoloj por postspuri kiu lasis la mesaĝon kaj kiam, des pli ke redaktantoj tre malofte provizas akuratan resumon, kiu helpus trovi tiajn aferojn.
  • mi mesaĝis al ĉiuj tiuj lasintoj de tiu mesaĝo, instigante ilin anstataŭe uzi {{redaktas}} per {{EvituRedaktata}} kiu aspektas jene:

Dankas Arno Lagrange @


Provizo de resumo[redakti fonton]

Mi bedaŭras ke la plej multaj uzantoj ne provizas resumon kiam ili redaktas artikolon. Resumo estas tre utila pro orientiĝi kaj ekscii kia estas la redakto. Mi konsilas al vi en viaj preferoj elekti la skatoleton "Averti min kiam mi konservas malplenan redaktoresumon". Mi atentigas ke resumoj akceptas vikiajn ligilojn, sekve vi povas eĉ enmeti tekston kiu entenas ligilon, kio ankaŭ povas esti tre utila por transiri al ŝablona paĝo, rilata artikolo, kategorio, dosiero, ktp. AL @ 10:14, 23 Feb. 2011 (UTC)

Pri provizo de resumo, vi tute pravas. Pri {{redaktata}} aŭ {{redaktas}}, kial oni petas "ne redakti la artikolon dum unu semajno"? Tiu peto tute ne taŭgas por vikio. La risko de redaktokonflikto ne ŝajnas al mi sufiĉa kialo por tio. CasteloBrancodiskuto 00:53, 24 Feb. 2011 (UTC)
Laŭ mi estas akcepteble ke iu redaktanto sola ĝisfunde prizorgu iun difinitan artikolon dum limigita tempo (unu semajno ŝajnas prudenta daŭro). Ne nur temas pri risko de redaktokonflikto, sed pri eventuala ĝeno al redakta laboro kiu povas esti streĉa tasko por la kontribuanto. Redaktoj de aliaj kontribuantoj dum tiu tempo povas konsiderinde malfaciligi, kaj malkuraĝigi la laboron. AL @ 07:19, 24 Feb. 2011 (UTC)

(FARITE) Urĝa peto al administrantoj (tre facile!)[redakti fonton]

Saluton. Pro «cimo» en la tuta Esperanta Vikipedio ne funkcias piednotoj.

  • Por korekti la ligilojn al piednotoj, bonvolu forigi la paĝon MediaWiki:Cite references link prefix (por ke uziĝu la ordinara teksto), aŭ almenaŭ ŝanĝi ĝian enhavon al io sen «_» en la komenco, kiel la ordinara «cite_note-».
  • Por korekti la ligilojn el piednotoj reen, estas necese forigi aŭ ordinarigi (al «cite_ref-») la paĝon MediaWiki:Cite reference link prefix.

--AVRS 19:21, 24 Feb. 2011 (UTC)

Mi forigis la paĝon. Ĉu ĉio funkcias nun? -- Yekrats 19:52, 24 Feb. 2011 (UTC)
Duone. Kial vi restarigis unu el ili? --AVRS 20:18, 24 Feb. 2011 (UTC)
Tio ne estis tajperaro (legu mian instrukcion), bonvolu reforigi. Dankon! --AVRS 20:21, 24 Feb. 2011 (UTC)
Mi reforigis. Nun ŝajnas taŭge riparita. AL @ 20:56, 24 Feb. 2011 (UTC)
Nun ĉio funkcias. Dankon! --AVRS 21:04, 24 Feb. 2011 (UTC)

Artikolo Rudolf Steiner[redakti fonton]

Mi provis plibonigi la artikolon pri Rudolf Steiner kaj nur nun vidas ke la ĉapitro Antropozofio jam ekzistas kaj estas multe pli detala ol la samnoma rubriko en la artikolo pri Steiner. Kelkfoje mi vidis subtitolon en artikolo (kun simbolo de lupeo en alilingvaj Vikipedioj) kiu religas al pli detala pritrakto de la koncerna temo, ekzemple: http://eo.wikipedia.org/wiki/Filozofio#Filozofio_de_Afriko. Kiamaniere realigi tian subtitolan ligilon?

Ĉu tio taŭgas ? --pino 08:03, 27 Feb. 2011 (UTC)
Perfekte, dankon! -- riŝo

ux ligiloj[redakti fonton]

Nun, la ligiloj direkte al nomoj kun "ux" ne plu funkcias. Ekzemple Premeaux-Prissey. Ĉu iu havas ideon por solvi tion ? --pino 12:09, 27 Feb. 2011 (UTC)

Ve! reaperis tiu cimo kiu jam aperis antaŭ jaroj kaj estis riparita en tiu fora tempo. Mi informis en bugzilo je 27761. Ni atendu ke teĥnikistoj pritraktu la problemon kaj riparu. AL @ 13:56, 27 Feb. 2011 (UTC)
Sed nerekte, funkcias !
Fuŝas ligiloj al paĝoj kiel "Kratero Chicxulub", "Bordeaux", aux "André Malraux", sed malrekte, tio bone funkcias : ekz. Bordozo. Ĉu vi komprenas ion, vi ?
Eble oni povus krei la paĝon "Premo-Prise" kaj fari redirektilon al "Premeaux-Prissey"...
--Jean-François Clet 20:48, 28 Feb. 2011 (UTC)
Jes sed la problemo estas pli grava, en franca lingvo estas multe nomoj kun -ŭ ekzemple 100aj da urbaj nomoj kaj mem la problemo ne estas solvata ĉar estas ankaŭ ne ebla iri al diskuto paĝo. Mi provis Saint-Nicolas-lès-Cîteaŭ. --pino 21:03, 28 Feb. 2011 (UTC)
Pino, via solvo ja funkcias, tamen ne zorgu krei tiajn redirektilojn : ili estas maldezirataj. Tema pri nepre riparinda cimo. Ĝi jam aperis en la pasinto. Kun transiro al versio 1.17 ĝi reaperis: temas pri bedaŭrinda retropaŝo. Neniu teĥnikisto jam reagis. Se vi havas tempon provu atentigi ilin per tujmesaĝilo (IRC #wikimedia-tech) AL @ 21:52, 28 Feb. 2011 (UTC)


Jen la eraro kiun oni ricevas:

"Internal error

Redirect loop detected!

This means the wiki got confused about what page was requested; this sometimes happens when moving a wiki to a new server or changing the server configuration.

The wiki is trying to interpret the page title from the URL path portion (PATH_INFO), which sometimes fails depending on the web server. Try setting "$wgUsePathInfo = false;" in your LocalSettings.php, or check that $wgArticlePath is correct."

--Dominik 02:25, 1 Mar. 2011 (UTC)

Mi provis iri en IRC #wikimedia-tech. Sed mi ne komprenas la anglan lingvon kaj tio estas por mi malfacila, mi ne sukcesis. Ĉu estas iu kiu parolas angle kiu povus ankaŭ provi ? --pino 08:30, 1 Mar. 2011 (UTC)
Mi ankaŭ provis sed neniu respondis. Estas nokto en Kalifornio. Pli bone provi dum kaliforniaj laborhoroj. AL @ 11:15, 1 Mar. 2011 (UTC)
jen la mesaĝoj kiujn mi senrezulte lasis
hi ! There is a big bug in eo.WP I mentionned in bugzilla. However nobody cares. 
See https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=27761
it's about linking to pages as [[Premeaux-Prissey]] with 'ux' because of magic ux -> ŭ. 
But we now have a Redirect loop

Finfine iuj ekkonscias ke temas pri aĉa retropaŝo. AL @ 19:06, 1 Mar. 2011 (UTC)

[18:44] <Shirley> Do you know if anyone has assessed how much of an issue that bug is?
[18:44] <Shirley> Hmm, http://eo.wikipedia.org/wiki/Premeaux-Prissey
[18:45] <Shirley> Yeah, that seems pretty bad.
Chad H. 2011-03-01 17:48:11 UTC
Bumping priority on this by a lot. This is also a +code-update-regression.
[19:22] <Shirley> RoanKattouw: Do you have a chance to poke at the eo bug? Or know someone who can?
[19:22] <RoanKattouw> I will poke later today ~= Mi prizorgos iom poste hodiaŭ
Brion Vibber 2011-03-01 21:00:14 UTC
Taking a peek. Possibly due to changes in charset conversion or canonical title redirection.
Comment 4 Brion Vibber 2011-03-01 21:14:20 UTC
r70871 changed how titles are extracted, probably not realizing that WebRequest::getText() can perform character set conversion.
Comment 5 Brion Vibber 2011-03-01 21:21:00 UTC
Fixed on trunk in r83046: needs merge to 1.17wmf1 and deployment.

el #wikimedia-tech kaj 27761
Ŝajnas ke la afero estas nun riparita. Dankon al Brion VIBBER (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)! AL @ 00:17, 2 Mar. 2011 (UTC)

Ĉe mi, glate funkcias ekz. "Puteaux": ĉu per "P u t e a u x x" aŭ "P u t e a u & #120;". --Dominik 02:51, 2 Mar. 2011 (UTC)
Jes nun ĉio estas en ordo. Brave! kaj dankon! --pino 06:03, 2 Mar. 2011 (UTC)

Artikoloj sen kategorio[redakti fonton]

Ĉiutage kreiĝas ĉirkaŭ 50 artikoloj kaj parto da ili ne havas kategoriojn, kio, laŭ mi, estas tre malbone kaj malfaciligas serĉadon de informoj en nia vikio - aparte, ĉar temas ofte pri nomoj kaj terminoj ne tre vaste konataj kaj unuecaj por diverslingvanoj. Estas jam Kategorio:Artikoloj sen kategorio, sed ĝi estas preskaŭ tute maplena. Ĉu eblas aŭtomate traserĉadi vikion kaj enmetadi senkategoriajn artikolojn almenaŭ en tiun kategorion? Mi nun estas tre okupita, do ofte ne sukcesas trarigardi kaj korekti ĉiujn novajn artikolojn, do eble tiukaze aperos ŝanco fari tion poste, ĉu?--RG72 13:31, 27 Feb. 2011 (UTC)

Tio jam ekzistas ĉe Specialaĵo:Paĝoj sen kategorio. Pliaj interesaj tiaĵoj haveblas ĉe Specialaĵo:Specialaj paĝoj --WinstonSmith 18:16, 27 Feb. 2011 (UTC)
Dankon, tio estas vere utilaj ligiloj. Tamen tie respeguliĝas nur lastaj artikoloj (nun - 82), kvankam artikoloj sen kategorioj kalkuliĝas verŝajne je miloj en nia vikio. Sen esti metitaj en komunan ierarkion multaj el ili estas malfacile troveblaj, do malgrande uzeblaj.--RG72 02:09, 28 Feb. 2011 (UTC)

Kial kelkaj nomoj de personoj estas skribita en uppercase-aj literoj?[redakti fonton]

Kelkaj lasta-nomoj de personoj, ekzemple "David HILBERT" kaj "Antonín Leopold DVOŘÁK", estas skribita en uppercaseaj literoj. (Pardonon, Mi estas koreo kaj ne scias la vorto "uppercase" en Esperanto.) Kial ili estas tiel? --DolphinL 12:19, 1 Mar. 2011 (UTC)

uppercase -> majusklo

bv legi Vikipedio:Gvidilo por biografioj: « La unua alineo komenciĝu per nomo de la koncerna homo, kiu estu en grasa litertipo. La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ. » AL @ 13:25, 1 Mar. 2011 (UTC)

Dankon! --DolphinL 11:53, 2 Mar. 2011 (UTC)