Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bildo de la tago: larĝeco[redakti fonton]

Saluton! Ŝajnas ke defaŭlta larĝeco de bildo ne plu ekzistas: jam de du tagoj mi aldonis larĝecon de 350 en "{{Bildo de la tago/2011/03/larĝeco}}" por ke la bildo ne tro larĝu. --Dominik 02:22, 2 Mar. 2011 (UTC)

mankis linio #default= 350. Mi enmetis ĝin kaj kreis la saman por monatoj ĝis marto 2012. AL @ 07:14, 2 Mar. 2011 (UTC)

Ne klara frazo[redakti fonton]

En la paĝo http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Renesanco&stable=0, ĉe la lasta alineo en Supraĵa rigardo, estas la frazo:

En ĉiuj aspektoj, la Renesanco povus esti vidata kiel provo de intelektuloj por legi kaj plibonigi la sekularan kaj sekulara, kaj tra la reanimado de ideoj de antikvo, kaj tra novaj aliroj por penso.

Dum angle, estas jene:

In all, the Renaissance could be viewed as an attempt by intellectuals to study and improve the secular and worldly, both through the revival of ideas from antiquity, and through novel approaches to thought.

Do, ĉu la esperanta frazo devas esti:

En ĉiuj aspektoj, la Renesanco povus esti vidata kiel provo de intelektuloj por legi kaj plibonigi la sekularan kaj monde, ambaŭ tra la reanimado de ideoj de antikvo, kaj tra novaj aliroj al penso.Vuhongtam 11:33, 2 Mar. 2011 (UTC)

Tio ŝajnas al mi tipa anglismo: ripeti preskaŭ sinoniman terminon en anglosaksa kaj latinida vestoj (aŭ inverse) - mi dirus ke "wordly" ne estas adverbo sed substantivigita adjektivo same kiel "secular". --Dominik 08:10, 2 Mar. 2011 (UTC)
Dankon, mi okaze lernas ion novan.Vuhongtam 11:33, 2 Mar. 2011 (UTC)
Jes, worldly certe estas adjektivo ĉi tie. Se oni volas traduke konservi alian vorton apud sekulara, oni povas traduki ĝin ekzemple surtera, ne spirita, nereligia, ĉi-monda. Alia detalo estas la vorto antiquity kiu ĉi tie ne signifas antikvecon vastasence, sed tute specife temas pri la greka kaj roma antikvo por kiu oni ofte uzas ankaŭ la esprimon klasika antikvo. Mi provus ekz. ĉi tian tradukon: Entute, oni povus vidi Renesancon kiel provon de intelektuloj studi kaj plibonigi la sekularan kaj surteran, kaj per revivigo de ideoj el la klasika antikvo kaj per renovigo de la manieroj de pensado.
Renesanco estas specifa fenomeno de Eŭropa kulturhistorio, kaj necesas atenti ke en la esperanta Vikipedio oni ne povas antaŭsupozi ke ĉiu leganto bone konas la eŭropan historion kaj ĝiajn nociojn kaj terminojn. ----Surfo 12:16, 2 Mar. 2011 (UTC)
En vikipedio troveblas amaso de tute nekompreneblaj frazoj, kiel en Kantona lingvo "Parolanto de Kantono devas lerni la paroladon de Pekino simile disiga lingvo por ĝin kompreni." Kion signifas tiuj lastaj vortoj por mi jam estas multjara enigmo.Sxak 00:35, 4 Mar. 2011 (UTC)
La frazo certe ne estas tre klara. Oni povas konjekti pri tio kion ĝi povus signifi. Pli bone redakti pli ĝuste el bonaj fontoj. Temas pri reciproka komprenebleco inter Kantona kaj Pekina variaĵoj de la ĉina lingvo. Oni do povas revoritigi la faktojn pli klare. Prenu informojn el WikiTrans:Kantona lingvo AL @ 09:39, 4 Mar. 2011 (UTC)
Pri la reciproka komprenebleco temas la komenco de tiu frazo, sed pri kio temas ĝiaj lastaj (grasigitaj) vortoj estas nesolveba enigmo. La alia enigmo: Galojo (tiun kurtan alidirektilon mi faris surbaze de PIV) : "Lia samepokanoj ne kuraĝigis Galojon" Kion signifas tiu frazo? Krome, ĉi tiu artikolo estas hontinde eta por homo, kiu meritis apartan artikolon en PIV (kiu estas ne enciklopedio, sed vortaro de lingvo). --Sxak 04:35, 6 Mar. 2011 (UTC)
Mi iom reviziis artikoleton pri Évariste Galois - ne estante mem matematikisto, mi ne povas ĝuste aprezi lian gravecon tiurilate kaj kredeble liaj samtempuloj ankaŭ ne... --Dominik 07:40, 6 Mar. 2011 (UTC)

Koliziado de pluraj butonoj lokigitaj unu sur la alia[redakti fonton]

Mi volus demandi, ĉu ne eblas alilokigi kelkajn butonoj, kiuj situas unu sur la alia. Temas pri dosiero pri havendaj artikoloj, kiu situas rekte sur kaj kovras la butonon por elsaluti, butono por nereviziita versio, kiu situas preskaŭ sur koordinatoj. Kiel ekzemplon vi povas vidi tion en paĝo pri Bankoko, Eiffel-Turo kaj multaj aliaj. Se oni volas elsaluti el tia paĝo, vi saltos al havendaj artikoloj. Ĉu eblus fari ion kun tio? Petr Tomasovsky 09:57, 2 Mar. 2011 (UTC)

Mi ne havas tian kolizion. Kiun retumilon vi uzas? -- Yekrats 11:42, 2 Mar. 2011 (UTC)

Ĉu estas problemo kun la revizia programo?[redakti fonton]

Lastatempe la revizia programo produkatas regule fuŝojn dum la redaktado: Nome kvankam mi aprobis lastan version daŭre reaperadas "estas kontrolendaj versioj": Tutevidente estiĝis eraro kadre de la lasta "plibonigo". Ĉu iu havas draton al la koncernaj respondeculoj por informi pri la problemo aŭ eĉ povas mem solvi la aferon? (la problemo estiĝas kaj kun esplorilo de vindozo kaj kun fajrovulpo, do ŝajnas esti ne afero de la navigilo) Dankon DidiWeidmann 21:28, 2 Mar. 2011 (UTC)

Ni atentigu je #wikimedia-tech kaj bugzilo AL @ 23:06, 2 Mar. 2011 (UTC)
Kiam reaperas la frazo "estas kontrolendaj versioj" post aprobado, necesas alklaki al "Artikolo": tio repentras la paĝon en la retumilo, kaj la frazo normale ne plu aperas. --Dominik 02:28, 3 Mar. 2011 (UTC)
Tio ne helpas: La informo "estas kontrolendaj versioj" insiste restas. Malaperas nur, se oni malaprobas, reaprobas kaj tiam reiras al la paĝo. Estas definitive grava programeraro. DidiWeidmann 12:06, 3 Mar. 2011 (UTC)
Tamen ne estas normala sinteno. Samspecan problemon mi spertas: foje kiam ĵus redaktis ne montriĝas mia lasta versio, sed la antaŭa. Mi devas trude refreŝigi la paĝon por vidi mian lastan redakton. AL @ 08:28, 3 Mar. 2011 (UTC)
Saluton. Mi rimarkis la saman problemon. Sed en tiaj kazoj mi uzas la etendilon "Vivanta horloĝo" por refreŝigi la paĝon. Tio provizore helpas. Amike --Tlustulimu 10:13, 3 Mar. 2011 (UTC)
Ekzistas diversaj "provizoraj solvoj", ekzemple malaprobi kaj reaprobi, sed ĉio tio estas malkontentiga. En la itala vikipedio mi cetere konstatis eĉ pli drastan misfunkcion: Modifoj aperas nur post plia modifo, do videblas ĉiam nur la antaŭlasta versio ... Tio definitive ne estas kontentiga, kaj do evidenta programeraro. Mi esperas, ke la problemo solviĝos. DidiWeidmann 12:05, 3 Mar. 2011 (UTC)
Mi provis atentigi je bugzilo 24737 sed neniu jam reagis. Mi nun mesaĝis en #wikimedia-tech eble estos sekvoj. AL @ 22:37, 3 Mar. 2011 (UTC)

Vandalismo[redakti fonton]

Iu uzanto nomita "Éberswilly" provis fuŝi artikolon 19-a jarcento - mi malfaris ties 2 redaktojn, eble estus bone forbari tiun ulon. --Dominik 19:13, 3 Mar. 2011 (UTC)

Narvalo forbaris la ulon por unu tago. Mi pensas, ke ni plilongigu la forbaron al senfina. Tio jam okazis en la germana, la angla kaj malsuprasoraba vikipedioj, kie li ankaŭ nur enmetis maldecajn stultaĵojn. Krome mi kaŝis la maldecaĵojn en la artikola historio. --Tlustulimu 20:37, 3 Mar. 2011 (UTC)
(+) Krome la ulo vandalis en diversaj vikipedioj, kiel videblas per helpo de la ilara servilo sur ties SUL-paĝo. Kaj ĵus li estis forbarita por ĉiam en la hebrea vikipedio. --Tlustulimu 21:01, 3 Mar. 2011 (UTC)
  1. Por Por: Poste 26 redaktoj, li estas forbarita por ĉiam en 6 projektoj, kaj por 1-3 tagoj en aliaj 3 projektoj. Li ne volas kunlabori, li volas uzi vikipedion por ofendi iun. CasteloBrancodiskuto 22:43, 3 Mar. 2011 (UTC)
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 18:56, 11 Mar. 2011 (UTC)

Komunumoj[redakti fonton]

Dosiero:Urbo .png
Uĵhorodo
ukraine: Ужгород, rutene: Ужгородъ, ruse: Ужгород, slovake: Užhorod, hungare: Ungvár, germane: Ungwar
Urbo
Košice
urbo
Beckov
Burgo

Estas efika ŝablono sed ĝi ne uzas la tie ofte desegno en kaplinio vidu Ŝablono-Diskuto:Geokesto#Desegno en la noma bando, Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky#Desegno en la noma bando. Ĉu vi povas evoluigi ĉi-tion ŝablonon ? --pino 10:58, 4 Mar. 2011 (UTC)

Mi jam respondis :
Desegnoj estas difinitaj en mediawiki:common.css en sekcio .kaplinio (Vidu france fr:mediawiki:common.css sekcio .entete.map . Povus aldoniĝi tiaj desegnoj en {{Geokesto}}-n per tia rimedo. Necesus difini kian desegnon enmeti en ili kaj aldoni la necesan kodon en mediawiki:common.css kaj en {{Geokesto}}-n. AL @ 12:10, 28 Feb. 2011 (UTC)

Se estas interkonkento post sukcesaj provoj ni povus fari tian plibonigon. AL @ 11:10, 4 Mar. 2011 (UTC)

Bonvolu rigardi provojn je {{Geokesto/provo}}. vidu ekzemplon apude ->
AL @ 12:10, 4 Mar. 2011 (UTC)
Por mi tio estas tute bona. --pino 12:19, 4 Mar. 2011 (UTC)


Kio estas primatoro? Ĉu urbestro? 84.206.8.134 13:13, 4 Mar. 2011 (UTC)

Primatoro estas ĉefulo sed la ŝablo eblas ankaŭ uzi la nomo urbestro vidu Parizo --pino 14:17, 4 Mar. 2011 (UTC)
Primatoro estas titolo por ĉefuloj de la statutaj urboj en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky 05:46, 5 Mar. 2011 (UTC)

Arno, dankon por via laboro kaj la aldono de la kapa desegno. Mi havus ankoraŭ notojn al la kapa strio. La nomo de titolo estas tro granda. Ĉu eblas malgrandigi ĝin tiel, ke ĝi estu tiel granda kiel la nunaj titoloj en la ŝablono? La korektita grandeco estas tro rompa, distra, okulfrapa, ĝi forlogas atentemon de la ceteraj informoj. Petr Tomasovsky 05:46, 5 Mar. 2011 (UTC)

Estas amuza, ĝuste mi opiniis ke la grandeco estis tie bela. Gustoj estas verŝajne kutima subjekto. Sed fore, dankon por la desegno kiu permesas kontinueco kun malnovaj ŝablonoj. --pino 07:01, 5 Mar. 2011 (UTC)

Mi aldonis .kaplinio.mapo font-size:110% al mediawiki:common.css (dum ĉe kaplinio grandeco estas je 150%), kaj klaso = kaplinio mapo al {{Geokesto}}. La ekzemploj cĉi apude estas montritaj per {{Geokesto}}. Ĉu bone tiel ? AL @ 09:30, 5 Mar. 2011 (UTC)

Por mi tio estas ankoraŭ bona. Dankon Arno kaj Petr--pino 10:01, 5 Mar. 2011 (UTC)

Ne plaĉas al mi nun tia aspekto. Imagu, se ĉiuj sekcioj havus alian desalton de si. La nuna aspekto ne harmoniigas kun la cetera parto de la ŝablono. Petr Tomasovsky 09:17, 6 Mar. 2011 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la nura aldono de font-size:110% al la klasokombino .kaplinio.mapo detruas la unuecon de la klasaro ĉe la grandeco de la skribo. Ĉu ni bezonas plian malunecon? Eble estus pli bone, se la duaj, triaj, kvaraj tekstoj en la kaplinio de {{Geokesto}} ricevu apartan tabelan ĉelon. Tiam la formatigo estus pli facile aranĝebla. Kaj aparta, malpli granda skribo en la kaplinio ne (plu) necesus.
@Petr. Vi povus krei CSS-formatojn en via propra CSS-paĝo, se al vi ne plaĉas iuj globalaj formatoj. Mi uzas ĉi tiun eblecon por aldoni fonan koloron al la ĉapitraj titoloj, por povi pli facile distingi, ĉu estas tie <h2>, <h3> aŭ io alia. Amike --Tlustulimu 19:29, 12 Mar. 2011 (UTC)
(+) Alternative ja eblus difini novan .kaplinio.mapo2 aŭ eĉ .kaplinio.geokesto en MediaWiki:Common.css kaj meti la grandecon font-size:110% tien. Tio evitus kromefikon ĉe aliaj informkestoj. Amike --Tlustulimu 19:38, 12 Mar. 2011 (UTC)

Nova vandalismo[redakti fonton]

Temas pri "Kategorio:Silvia Saint" farita de 41.248.91.4 - --Dominik 17:36, 4 Mar. 2011 (UTC)

Kategorio:Silvia Saint forigita AL @ 09:16, 5 Mar. 2011 (UTC)

Ĝ en kategorioj[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke artikoloj komencantaj per litero Ĝ ne estas vicigataj sub Ĝ, sed sub G. Vidu ekz. Kategorio:Urboj de Indonezio kaj Ĝakarto. Artikoloj komencantaj per Ĉ, Ŝ ebligas tion. Ĉu litero Ĝ havas ie problemojn? Petr Tomasovsky 10:21, 7 Mar. 2011 (UTC)

Por Ĝakarto, la ordo estas difinata per [defaulsort] en la artiklo.--pino 10:28, 7 Mar. 2011 (UTC)
Mi jam rimarkis via korekton. Roboto malĝuste aldonis tion kaj mi ne rimarkis tion. Dankon. Petr Tomasovsky 10:33, 7 Mar. 2011 (UTC)
Ni devus atingi ke al Esperanta vikipedio estu aplikata Esperanta alfabeta ordigo (g > ĝ > h > ĥ > i > j > ĵ ....) en kategorioj. Tio estas teĥnike ebla. Nur iu teĥnikisto devas en iun dosieron enmeti la taŭgan instrukcion localsort= Esperanto aŭ io tia. Ni batalu por tion atingi ! AL @ 07:13, 8 Mar. 2011 (UTC)

Vikipedia tradukilo[redakti fonton]

Aperis tradukilo bazita sur Vikipediaj artikoloj kiu nun havas interfacon ankaŭ en Esperanto: Vikipedia artikoltradukilo. Ĝi provizas tradukojn de vortoj kaj esprimoj subaze de vikipediaj interlingvaj ligiloj. AL @ 07:13, 8 Mar. 2011 (UTC)

Ŝajnas ke ĝi ankoraŭ malbone funkcias, ĉu ne? CasteloBrancodiskuto 18:52, 11 Mar. 2011 (UTC)
Sed ĉu per tiu metodo iu povas serioze pensi povi traduki tutajn frazojn, aŭ eĉ plenajn tekstojn? Se mi bone komprenas la principon, ĝi celas uzi la intervikiajn ligilojn, kaj per tio ja denove nur tiajn unuopajn vortojn aŭ maksimume kelkvortajn esprimojn eblos traduki. Eble ĝi do povos esti praktika por plirapidigi tion kion oni nun faras mem esplorante la intervikiajn ligilojn, sed krom tio tia projekto laŭ mi apenaŭ estas atentinda, kaj tute nekomparebla kun veraj tradukiloj kun propra interna logiko, kiel WikiTrans. Cetere, mi provante ne sukcesis per ĝi traduki ion ajn, do ŝajne vere ankoraŭ ĝi enhavas cimojn. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:27, 11 Mar. 2011 (UTC)
Mankas al ĝi instrukcioj : oni enmetu tekston en vikia sintakso. Tiam ĝi resendas intersajn aferojn. Bonvolu ne misjuĝi ilon kiun vi ne ĝisfine esploris. AL @ 22:34, 11 Mar. 2011 (UTC)

Ekzemple enmetu la komencon de artikolo Niĝerio (enigu Unikode, ne x-e !) :

La '''Federacia Respubliko Niĝerio''' ([[angla lingvo|angle]] ''Federal Republic of Nigeria'') estas
 [[ŝtato]], eksa [[Britio|brita]] [[kolonio]], en [[Okcidenta Afriko]] kaj havas limon kun [[Benino]], [[Niĝero]],
 [[Ĉado]] kaj [[Kameruno]]. Ĝi estas la plej loĝata ŝtato de [[Afriko]].

Post jaroj de militista diktaturo la lando provas konstrui [[demokratio]]n kaj stabilan ekonomion. Riĉaj trovejoj
 de [[nafto]] ĝis nun ne povis mildigi la ege disvastigitan [[malriĉeco]]n. [[Koruptado]], [[perforto]] kaj 
[[religiaj konfliktoj]] inter la [[islamo|muslima]] nordo kaj la [[kristanismo|kristana]] sudo restas gravegaj 
problemoj.

Elektu lingvoparon kaj sendu kaj jen kion vi ricevas (mi elektis Eo -> franca):

Angla lingvo -> [[Anglais]]
Stato -> [[Espace d'état]]
GBR -> [[GBR]]
Kolonio -> [[Colonie]]
Okcidentafriko -> [[Afrique de l'Ouest]]
Benino -> [[Bénin]]
Niĝero -> [[Niger]]
Ĉado -> [[Tchad]]
Kameruno -> [[Cameroun]]
Afriko -> [[Afrique]]
Demokratio -> [[Démocratie]]
Nafto -> [[Pétrole]]
Malriĉeco -> [[Pauvreté]]
Korupto -> [[Corruption]]
Neeblis trovi "perforto" en la vortaro esperanto -> franca.
Neeblis trovi "religiaj konfliktoj" en la vortaro esperanto -> franca.
Islamo -> [[Islam]]
Kristanismo -> [[Christianisme]]
Ĉi tiuj vortaroj estas bazitaj sur la enciklopediaj projektoj Vikipedio.

Ne perfekta sed eble utila, ĉu ne ?

Listo por novaj artikoloj[redakti fonton]

Jen listo de 20 000 artikoloj kiuj ekzistas en pli ol 20 lingvoj sed ne en Esperanto. La titoloj estas el la angla versio. CasteloBrancodiskuto 17:11, 11 Mar. 2011 (UTC)

bv provizi ligilon AL @ 18:28, 11 Mar. 2011 (UTC)
Mi forgesis... =) CasteloBrancodiskuto 18:50, 11 Mar. 2011 (UTC)

Administranto forigu Dosiero:Biblio.jpg[redakti fonton]

Mi petas administranton forigi Dosiero:Biblio.jpg el ĉi tiu vikipedio, ĉar jam ekzistas pli altkvalita, sed samnoma bildo en la Komunejo, kiun tamen pro tiu nomkonflikto ŝajne nun neniel eblas uzi ĉi tie. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:23, 11 Mar. 2011 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 21:58, 11 Mar. 2011 (UTC)

Hieraŭ mi alinomigis unu artikolon, kaj hodiaŭ mi ekdubis, ĉu mi estis prava aŭ ne.

Antaŭ kelkaj tagoj, esplorante unu demandon, mi trovis en la reto jenon. Kiel vi povas konvinkiĝi, ĝi estas sola esperanta teksto de tiu romano en la reto [1]. Hieraŭ mi hazarde trovis en la vikipedio la artikolon La kapitanfilino kaj, memorante pri la unua ligilo simple alinomigis ĝin. Sed nun mi decidis fari pli profundan esploron, kaj trovis, ke [2] (La Kapitanfilino: Romano / El la rusa trad. M. Sidlovskaja. Berlin: Mosse, Esperanto-Abt., 1927. 172 s. (Bibl. Tutmonda; 15/17).)

En la libroservo de UEA mi ne sukcesis trovi tiun libron, de restas la demando: kio vere estis la nomo de la eaperanta traduko de tiu romano? --Sxak 03:08, 20 Mar. 2011 (UTC)

Verŝajne ekzistas ambaŭ, vidu [3] kaj [4]. --Petrus Adamus 17:36, 20 Mar. 2011 (UTC)

Jes, la papera eldono havas la titolon: "La kapitanfilino", la (lingve reviziita) reta eldono: "La filino de la kapitano". Ĉiuokaze malĝusta estas la nuna titolo de la artikolo, kiun al ĝi donis Uzanto:P.Fiŝo hodiaŭ: "Filino de la kapitano, La". -- Robert Weemeyer 17:53, 22 Mar. 2011 (UTC)

Mi proponas, ke vi plu redaktu la nomon de tiu artikolo. Ankaŭ al mi la nomo de Fiŝo ŝajnas esti eĉ pli ol ege stranga. Mi esperas, ke li klarigos ĉi tiun alinomigon.

PS Por la lingve reviziita eldono estas tre stranga la dua artikolo (antaŭ "kapitano"), Ĉu mi ne pravas? Ankaŭ la traduko de la vorto "вахмистр" (germane Wachtmeister) kiel "ĉefsoldato" estas iom stranga, sed tio estas tolerebla por la beletraj tradukoj.Sxak 03:50, 23 Mar. 2011 (UTC)

Ĉu trajto aŭ maltrajto?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis tute strangan "konduton" de la Vikia softvaro en {{Situo sur mapo/~*/provejo}}. Ĝi enhavas la jenan pecon je la fino de la fonta kodo:

{{Ŝabloninformo|1=
→[[Ŝablono:Situo sur mapo/+]]
}}

Sed la meza linio ne videblas, se oni rigardas la ŝablonon. Tio estas ne akceptebla strangaĵo. Pli strangas, ke la linio videblas, se mi kopias la tutan ŝablonokodon en la ŝablonetendilon. Kiu eble divenas la funkcimanieron de ĉi tiu fuŝo? Ĉu eble iel kulpas {{Ŝabloninformo}}? Se jes, ni devos malfari la lastan grandan ŝanĝon de la {{Ŝabloninformo}}. --Tlustulimu 20:12, 20 Mar. 2011 (UTC)

Saluton. Mi ĵus sukcesis malaperigi la fuŝon, malfarante la lastan grandan ŝanĝon de {{ŝabloninformo}}. Kaj mi iomete aldonis ion al ĝia dokumentado. Amike --Tlustulimu 15:09, 23 Mar. 2011 (UTC)

Roboto por artikoloj de Uzanto:Zetey[redakti fonton]

Mi antaŭlonge rimarkis, ke vikipediisto Uzanto:Zetey neniam metas intervikiojn en siajn artikolojn pri hungaroj, kiujn li kreas tre abunde. Iam mi kontrlois tion per la hungara vikio kaj trovis, ke ĉirkaŭ 10 % da ili havas samajn artikolojn en la hungara, do povas esti interligitaj. Jen unu el lastaj ekzemploj Sándor Kendi. Nun mi ne havas tempon por fari tion permane. Ĉu iu povas uzi por tio roboton? Estus domaĝe se tiom granda kaj verŝajne unika laboro ne estos iel rimarkebla el la hungara vikio kaj uzebla tiele.--RG72 16:38, 22 Mar. 2011 (UTC)

Estas Bajkalo, ne Bajgalo[redakti fonton]

Mi volus atentigi vin, ke verŝajne ĉino, nome Uzanto:虞海 realinomadas paĝon pri Bajkalo senĉese al Bajgalo. Laŭ PIV estas Bajkalo. Mi volus demandi, kiomfoje ni rererealinomos la paĝon, kiun li aŭ ŝi rererererealinomos? Vidu la historion de redakton de la paĝo. Petr Tomasovsky 17:17, 22 Mar. 2011 (UTC)

Se neniu forigos la alidiraktan paĝon Bajgalo, li ne povos movi la paĝon Bajkalo tien. La sama problemo verŝajne ekzistas pri la artikolo Krika lingvo. --Petrus Adamus 18:21, 22 Mar. 2011 (UTC)
Mi ĵus malfaris la senbazan alinomigon de Krika lingvo al iu neesperanta titolo. Krome mi protektis la artikolon kontraŭ alinomigo. Amike --Tlustulimu 23:35, 22 Mar. 2011 (UTC)

Tiu titolo estas angla nomo, kiu ne tradukiĝis. Mi sugestas: getourbo, geturbo aŭ gettourbo. Iu menciis la vorton mizerurbo, kiu ne estas preciza, ja ankaŭ rifuĝintoj fondas mizerurbon. Mi petas opiniojn, post 3 tagoj mi ŝatus alinomadi township-on.--Crosstor 06:45, 23 Mar. 2011 (UTC)

Mi subtenas la formon "getourbo". Aidas 12:21, 23 Mar. 2011 (UTC)
Ĉi tie ekzistas ankaŭ artikolo pri ladurbo. Eble ambaŭ temas pri la samo. Petr Tomasovsky 15:42, 23 Mar. 2011 (UTC)
Se vi rigardos la intervikiojn, vi ekscios, ke : Township en E-o temas pri Sud-Afrika ladurbo, kontraŭe la principa angla en:Township rilatas al artikolo en E-o, kiu estas municipo. Estas iom ĥaoso en tio. Petr Tomasovsky 15:46, 23 Mar. 2011 (UTC)
Ladurbo ĉi tie ne estas bona, ĉar ladurboj formiĝis ĉe militaj zonoj: Sudano, Palestino ktp, kie rifuĝintoj formis ladurbojn. En S.A. estis urboj por "blankuloj nur", tial la landestro serĉis lokon ankaŭ por neblankuloj, kie la loĝado por ili estis deviga. Parte tio similas al faŝistoj, kie judoj ne rajtis vivi inter germanoj. La get(t)o originas el la itala, kie estis kvartalo por judoj, kiuj devis loĝadi aparte. La diferenco estas politika trudo aŭ ekonomia trudo.--Crosstor 05:51, 24 Mar. 2011 (UTC)FARITA! Crosstor.