Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Password reset[redakti fonton]

I apologise that this message is in English. ⧼Centralnotice-shared-help-translate⧽

We are having a problem with attackers taking over wiki accounts with privileged user rights (for example, admins, bureaucrats, oversighters, checkusers). It appears that this may be because of weak or reused passwords.

Community members are working along with members of multiple teams at the Wikimedia Foundation to address this issue.

In the meantime, we ask that everyone takes a look at the passwords they have chosen for their wiki accounts. If you know that you've chosen a weak password, or if you've chosen a password that you are using somewhere else, please change those passwords.

Select strong passwords – eight or more characters long, and containing letters, numbers, and punctuation. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Traduko
Mi pardonpetas ke ĉi tiu mesaĝo estas en la angla.
Ni havas problemon kun atakantoj kiuj kaptas uzantokontojn kun privilegiitaj uzantorajtoj (ekzemple, administrantoj, burokratoj, kaŝantoj, kontrolantoj). Verŝajne, tio povas esti pro malfortaj aŭ ripete uzataj pasvortoj.
Membroj de la komunumo laboras kune kun membroj de multaj teamoj ĉe la Fondaĵo Vikimedio por solvi ĉi tiun problemon.
Dume ni petas ke ĉiu rigardu la pasvortojn kiujn li aŭ ŝi elektis por siaj vikiaj kontoj. Se vi scias ke vi elektis malfortan pasvorton, aŭ se vi elektis pasvorton kiun vi uzas ie aliloke, bonvolu ŝanĝi ĉi tiujn pasvortojn.
Elektu fortajn pasvortojn — kun longeco de ok aŭ pli signoj, kun literoj, ciferoj kaj interpunkcio. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:19, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Please accept my apologies - that first line should read "Help with translations!". Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Traduko
Bonvolu akcepti miajn pardonpetojn — tiu unua linio devus esti legata kiel «Helpu kun tradukoj!». Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:24, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito legi ampleksigitan artikolon[redakti fonton]

Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo. Temas pri João Custódio Machado. Bonan legadon! Vikiano (diskuto) 16:08, 29 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

leginda-elstara[redakti fonton]

Jen estas valoraj artikoloj Trikmaŝino kaj Tekstilindustrio. Ĉu estas iu, kiu povas konstati, ĉu ili apartenu al la kandidatoj de legindaj-elstaraj artikoloj?--Crosstor (diskuto) 13:35, 9 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Estas valoraj artikoloj do balotu. --pino (diskuto) 17:02, 9 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Etnomuzikologio[redakti fonton]

Mi volas inviti vin al la diskuto se la formo "etnomuzikologio" estas akceptabla aŭ tio estu "muziketnologo" aŭ "etnomuzikscienco". Etnologio, biologio, ekologio estas konataj en multaj vortaroj ankaŭ "-ologio" estas klarigita en PIV. Kiel etnomuzikologo mi preferas tiun formon, sed por eviti varmecon mi scivolas ĝeneralajn opiniojn. Dankon antaŭe.--Salatonbv (diskuto) 12:18, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Kiel kaŝi la enhavliston?[redakti fonton]

Kiel oni kaŝas la enhavliston de iu artikolo? Koran dankon! Vikiano (diskuto) 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Kiam vi rigardas artikolon, apud la vorto «Enhavo» estas la vorto «kaŝi». Se klaki tiun vorton, la enhavtabelo kaŝiĝos, kaj la vorto «kaŝi» anstaŭiĝos per la vorto «montri». Se vi deziras, ke iu paĝo, kiun vi redaktas, ne havu enhavtabelon aŭ havu ĝin en iu ne standarta loko, vi povas atingi tion per magiaj vortoj __NOTOC__, __FORCETOC__ kaj __TOC__, sed ne misuzu tiun eblon. Gamliel Fiŝkin 17:10, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Estimata Gamliel, koran dankon por via reago! Mi trovis tiujn magiajn vortojn se ne povis ĝuste uzi ilin. Mi klarigos: mi nun finredaktas portalon. La enhavlisto de unu sekcio neatendite kaj por mi nekompreneble ekaperis en alia. Nun mi forigis la titolojn tiel, ke la enhavlisto ne plu ekzistas. Kiam mi provis uzi la magian vorton en la origina artikolo (por ke ĝi ĉesu aperi sintrude en la alia) mi nur atingis, ke ĝi retiriĝis, sed ne malaperis, kiel mi celis. Do eble mi ne ĝuste uzas la kodon. Verŝajne el la kodo __NOTOC__ la parto "<nowiki>|</nowiki>" devas malaperi, ĉu? Certe mi mem kulpas pro mia malsukceso. Koran dankon! Salutas Vikiano (diskuto) 15:14, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Oni metis artikolon pri tiu franca rivero sed anstataŭ uzi la francan nomon Canche aŭ ian esperantigon la aŭtoro metis nederlanddevenan nomon Kvento kaj uzis Canche kiel alidirektilo. Tiele ke nun ne eblas alinomigi la artikolon al vera nomo Canche. Mi petas forigon de la nuna nederlanddevena nomo Kvento kaj restadon nur de la vera nomo Canche.--kani (diskuto) 13:13, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ankaux provos labori por tiu interesa artikolo. --pino (diskuto) 16:03, 9 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Denove Ĉefpaĝo[redakti fonton]

Plaĉas al mi la hodiaŭa versio de la Ĉefpaĝo, kie estas legebla supre informoj pri aktivaj redaktantoj ktp. Mi bedaŭras, ke ĉi tie mankas nombroj de legindaj/elstaraj artikoloj, ja ili kreskiĝas, ne tiel, kiel nombro de aktivaj redaktantoj (tiuj informoj legeblas malsupre). --Crosstor (diskuto) 14:08, 12 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Krome mi plu vidas ke supre aperas ĉiam la sama ne tiom necesa informo kiun dum monatoj NENIU legis aŭ almenaŭ neniu vidis grava korekton de tajperaro, dum malsupre estas Aktualaĵoj kaj Bildo de la tago, kion ĉiutage oni ŝanĝas kaj multaj ne povas vidi ĉar foriras timigite de la enkonduka pafado.--kani (diskuto) 13:24, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Pages using ISBN magic links[redakti fonton]

Saluton. De antaŭ nelonge ekaperis en multaj artikoloj ĝena ruĝa kategorio Pages using ISBN magic links, kion la diablo scias pri kio temas.--kani (diskuto) 13:24, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

La samon mi demandis al mi... mi eĉ ĉesis aldoni ISB-numeron ĝuste por eviti tian ruĝan kategorion =/ Vikiano (diskuto) 17:06, 22 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Estas almenaŭ du tiaj kategorioj: Pages using ISBN magic links kaj Pages using RFC magic links. Se mi estus certa, ke ni bezonas tiujn du kategoriojn, mi trovus kiel kaj alinomus ilin per la Tradukvikio. Ni povus diskuti malŝalton de apero de paĝoj en tiuj du kategorioj, sed mi ege dubas, ĉu programistoj ĉe Phabricator konsentus fari tion. Do, por ne konfuzi legantojn, mi kreis du kaŝitajn kategoriojn. Kaj absolute ne estas kialo ne referenci al ISBN kaj RFC. Gamliel Fiŝkin 18:48, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Portala afero en Vikipedio[redakti fonton]

Mi deziras iom post iom orgazini la Portalejon kaj la rilatajn paĝojn. Mi faris la unuajn paŝojn... Nuntempe la enhavo de ekz. la portalejo estas tre malĝisdata kaj malkongrua kun la paĝoj iel rilatantaj al ĝi. Mi ne havas administrajn rajtojn, do mi petas vian helpon (t.e. helpon de administrantoj): ĉu iu bonvolus forigi ekz. la jenan paĝon: Portalo:Pruvoj (la iama aŭtoro mem tion petas). Ĉu ĉi tiu diskutejo estas la plej taŭga por tiaj petoj? Alia demando: ĉu eblus por kelka tempo rajtigi uzanton, ke li mem forigu paĝojn en la okazo, kiam ekzistas prava kaj utila kialo? Mi klarigas: mi ŝatus ekscii precize, kiom da portaloj ekzistas nuntempe en la Esperanta Vikipedio. Tamen per la indekso mi nenion povis atingi... ekzistas tre multaj provaĵoj, kiuj ne prosperis al ties kreintoj... do mi ŝatus ekz. forigi tiajn paĝojn ĉiufoje kiam mi trovos ilin. Povas esti, ke ekzistas roboto kapabla rekoni malplenajn paĝojn kaj forigi ilin. Mi ne scias. Nu, mi pretas kunlabori... mi nur petas ies gvidon. Danke kaj frate, Vikiano (diskuto) 17:00, 22 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon, Gamliel, por la forigo! Vikiano (diskuto) 18:57, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Neaktiva administranto לערי ריינהארט (Leri Rejnhart)[redakti fonton]

Nia kolego לערי ריינהארט (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ne redaktis post la 12-a de septembro 2015 kaj ne administris post la 13-a de marto 2014. La 13-an de septembro mi atentigis lin pri lia neaktiveco; ankaŭ post tio li neniel aktivis en Vikipedio. Gamliel Fiŝkin 05:42, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

La administrantoj ne estas grafoj, kiuj tenas la titolon eĉ post la morto. Bonvolu agi pri ili (la alia estas iom pli supre)! --Crosstor (diskuto) 05:48, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu li mortis?--Salatonbv (diskuto) 05:57, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Ofte pri la morto mankas informoj ĉi tie, sed post forpreno de adm. se li vivas, li rajtas plu redakti. Post ebla morto la heredantoj ne faru administrajn agojn! (Ofte la ensaluta sistemo restas en la komputilo.) --Crosstor (diskuto) 06:56, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Des pli ke ankaŭ uzantokonto de vivanto povas trafi al aliulaj (mi deziris diri «alies», sed tiu vorto estas konsiderata kiel neologismo) manoj. Gamliel Fiŝkin 21:04, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi esperas, ke li vivas kaj bone fartas. Rilate administrantecon gravas ne sanstato sed aktiveco (eble, li perdis intereson pri Vikipedio aŭ ne havas tempon). Administranteco de neaktiva uzantokonto estas danĝera pro du kaŭzoj: 1) reveninta post longa neaktiveco administranto ne povas scii pri okazintaj dum lia foresto ŝanĝoj en reguloj kaj povas ne memori eĉ la regulojn, kiuj jam estis antaŭ lia dormiĝo; 2) se iu fiulo ŝtelus uzantokonton de aktiva administranto, tiu rimarkus kaj alarmus, sed neaktiva ne rimarkus kaj ne alarmus, kaj la ŝtelinto ricevus grandegajn eblojn por vandalismo: forigi ĉion kaj forbari ĉiujn. Ni ne atendu, kiam rostita koko bekos. Gamliel Fiŝkin 21:04, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, sed mi preferas tripaŝan sistemon: 1) sciigi al neaktiva administranto en ties diskutpaĝo; 2) post semajno anonci en la diskutejo kaj ripete sciigi en la diskutpaĝo; 3) post plia semajno ripeti en la diskutejo kaj diskutpaĝo kaj skribi al stevardoj. Gamliel Fiŝkin 21:04, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes oni povas maladministrantigi sed en nia vikipedio estas la rolo de niaj propraj burokratoj. Ili estas tri. --pino (diskuto) 15:43, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
En multaj lingvaj sekcioj de Vikipedio (kaj aliaj vikioj de la Fondaĵo Vikimedio) la komunumo decidis, ke lokaj burokratoj povu ne nur doni administrantecon, sed ankaŭ forpreni ĝin. En Vikipedio en Esperanto burokratoj ne havas teĥnikan povon maladministrantigi. Ankaŭ la reguloj diras, ke maladministrantigon ĉi tie faras stevardoj. Gamliel Fiŝkin 17:56, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Fakte (kaj sxangxinde) sed la kutimo tie estas ne ignori niajn lokajn burokratojn. --pino (diskuto) 21:15, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, ke loka decido estu prefere farata de burokrato. Mi aldonas al tio, ke semajnon post anonco en la diskutejo, se neniu el ili aperis tie, ĉiuj burokratoj estu tie pingitaj, kaj se neniu el ili reagis dum ekzemple tri tagoj post pingo, la decidon faru administrantoj. Tamen mi emas al opinio, ke teĥnika povo maladministrantigi estu en dispono de la burokratoj nur tiam, kiam ekzistos Arbitracia Komitato — por ke la sistemo restu ekvilibra. Gamliel Fiŝkin 05:18, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi la tripaŝa sistemo estas komplika. Adm. estas tiuj, kiuj agas ĉi tie, kiuj faras nenion, tiuj estu forigitaj. Ankaŭ en la hungara Vp estis diskuto pri tio.--Crosstor (diskuto) 03:43, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble ankaŭ en E-Vikipedio oni povas apliki aŭtomatan maladministrigadon post kelka tempo. Kio estas bedaŭrinda estas en E-Vikipedio, maladministrigo signifus la morton de la uzanto. Se ili estus okupitaj, bone ke ili estus bonvenitaj al vikipedio kiel kontribuantoj kiam ili havus tempon. Sed ni ne povas esperi, ke ArnoLagrangePaulP revenus.--Salatonbv (diskuto) 03:58, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La ĵusa aldono bone fokusas al la problemo. Memoru, ke ministro origine estis tiu persono, kiu laboris por la socio. Nuntempe ministroj laboras por la propra riĉiĝo (ĉefe en Hungario). Mi jam ofte menciis, ke forpreno de adm-rajtoj ne egalas al morto, sed ili rajtas plu redakti. Se iu estas adm. por estis fiera pri la rango, tiu estas fiadministranto. --Crosstor (diskuto) 04:52, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Eble ni devas krei ŝablonon {{Uzanto eksadministranto}}(d:Q13423838).--Salatonbv (diskuto) 05:08, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Se iu el la eksaj administrantoj deziros meti ĝin al sia uzantopaĝo (krome en ok Vikipedioj ekzistas paĝo Vikipedio:Eksaj administrantoj). Gamliel Fiŝkin 05:26, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La rusia reganta partio havas kromnomon «partio de friponoj kaj ŝtelistoj». Gamliel Fiŝkin 05:26, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Maladministrantigo ne signifas, ke tiu uzanto ne plu redaktos. Eĉ pli: maladministrantigo ne signifas, ke tiu uzanto ne povos denove administrantiĝi post reaktiviĝo. Gamliel Fiŝkin 05:26, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Neaktiva administranto havu ŝancon restarigi sian aktivecon.
Gamliel Fiŝkin 05:26, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
La rusa vikipedio havas 89 administrantojn/2mil uzantoj dum ni havas nur 20/121,599. De la simila nombro da uzantoj kaj artikoloj la slovaka havas nur 9 adm-ojn., sed la slovena havas 25. El la vidpunkto de la nombro de niaj aktivaj adm-oj mi ne certas se la rusa regulo estas taŭga por ni aŭ ne. --Salatonbv (diskuto) 05:49, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Dum 119 tagoj post ricevo de administranteco mi forigis 55 paĝojn, forbaris 3 uzantojn, protektis 4 paĝojn, 67-foje redaktis en la nomspaco MediaWiki kaj ŝanĝis rajtojn de 9 uzantoj, sume estas 136 administraj agoj. En Vikipedio en Esperanto ne estas tiom da administrendaĵoj ke ĉiu administranto administru samamplekse, sed ne estas normale kiam administranto tute ne administras. Gamliel Fiŝkin 22:17, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus kreis {{Uzanto eksadministranto}}. Bonvolu plibeligi tion se vi lertas ĉe ŝablono. Mi ne tre ŝatas la kaoson de "Kategorio:Vikipedio ###" (ekz Kategorio:Vikipedio:eksadministrantoj), "Kategorio:Vikipediisto ###" (Kategorio:Vikipediisto_eo) kaj "Kategorio:Uzanto ###" (Kategorio:Uzanto Vindozo). Ĉu ni rajtas enmeti tion en la uzantopaĝoj, aparte de malnovuloj?--Salatonbv (diskuto) 11:01, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
En ĝenerala kazo estas malbone redakti alies uzantopaĝon. Sed estas kelkaj esceptoj, en tiu nombro kiam uzantopaĝo enhavas ion neallaseblan (ofendon, spamon ktp.) kaj kiam uzanto mortis (kaj por tio estas fidindaj pruvoj). Se uzanto mortis, estas bone meti en la supron de lia uzantopaĝo la ŝablonon {{forpasinta vikipediisto}}, ŝanĝante nenion alian, kaj protekti la paĝon. Mi estas certa, ke aldoni al uzantopaĝo iun ajn uzantoskatolon (escepte de {{forpasinta vikipediisto}}) estas rajto de la uzanto mem. Aktuala administranto rajtas meti en sian uzantopaĝon la ŝablonon {{uzanto Vikiadministranto}}, sed ne devas, kaj neniu alia metu ĝin tien; eksa administranto same rajtas meti en sian uzantopaĝon la ŝablonon {{uzanto eksadministranto}} aŭ eblan similan — sed tio same ne estas deviga. Gamliel Fiŝkin 22:17, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Sed laŭ en:WP:INACTIVITY la ŝablonoj estas anstataŭendaj en la uzantopaĝo ("the userbox {{User wikipedia/Administrator}} should be replaced with {{User wikipedia/Former administrator|inactive=yes}}). Neaktivecaj administrantoj havas kialon enhavante sian morton. Nur forviŝi {{Uzanto Vikiadministranto}} estas permesite sed ŝanĝi ĝin al {{uzanto eksadministranto}} estas malpermesite? Ŝajnas tro malĝentile.--Salatonbv (diskuto) 02:14, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Reguloj de aliaj lingvaj sekcioj ne havas aŭtomatan validecon ĉi tie (iliaj tradukoj povas iĝi reguloj, sed nur per komunuma decido), tamen estas interesa ideo, mi komprenas ĝian logikon. Se administranto ne metis al sia uzantopaĝo la ŝablonon {{uzanto Vikiadministranto}} (aŭ similan), forpreno de administranteco ne donus kialon meti al la paĝo alian uzantoskatolon. Se eksigita administranto plu partoprenas ĉi tie, li povas laŭ sia plaĉo forviŝi el sia uzantopaĝo tiun ŝablonon aŭ anstataŭi ĝin per la kreita de vi (aŭ simila), sed ne lasi kiel estas, ĉar la ŝablono {{uzanto Vikiadministranto}} sur paĝo de ne-administranto (eĉ se eksa) estus mensogo. Se sur la uzantopaĝo de neaktiva eksa administranto estas aserto pri lia aktuala administranteco, ĝi estu forviŝita el la paĝo aŭ astataŭita, sed por tio necesus regulo, kiu povas esti akceptita nur per komunuma decido. Sed nun la ŝablono {{uzanto Vikiadministranto}} estas inkludita en uzantopaĝoj de 11 administrantoj kaj de neniu ne-administranto (kaj {{·Vikiadministranto}} ne estas inkludita en uzantopaĝoj) — do, ne estas urĝe solvenda problemo. Gamliel Fiŝkin 03:45, 23 sep. 2016 (UTC
Tio ne eble estas urĝe solvenda sed neevitebla problemo en socio de maljuniĝantoj. Kiel leporoj povas tiri mortintajn leonojn per la barboj, ni povus demandi ĉiujn nunajn administrantojn se ili volus havi la ŝablonon por eksadministranto kiam ili ne povus redakti sian uzantopaĝo estonte. Se la multaj konsentus, mi pensas ke meti la ŝablonon al la paĝo de eksadministranto estas senprobleme.--Salatonbv (diskuto) 05:09, 23 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Antaŭrezulto[redakti fonton]

Pasis semajno, sed bedaŭrinde la estimata kolego לערי ריינהארט ne reaperis en Vikipedio. Iu el la burokratoj bonvolu skribi al stevardoj pri li. Gamliel Fiŝkin 05:21, 27 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ripetas: iu el la burokratoj bonvolu skribi al stevardoj pri la kolego לערי ריינהארט. Aŭ, se neniu el la burokratoj skribos al stevardoj, tion faru ajna administranto. Gamliel Fiŝkin 05:40, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Kelkaj rimarkoj:
1. La ŝablono {{ping}} ne funkcias, mi, burokrato, ricevis neniun mesaĝon pri tio peto de Gamliel Fiŝkin. Mi pardonas pro mia prokrastita reago.
2. Mi konas לערי ריינהארט (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) pro lia kontribuo en multaj aliaj rilataj projektoj (inter ĉio -- traduko de MediaWiki en E-on). Mi nun sendis al li ret-mesaĝon al lia vikia adreso kaj atentigis lin pri tiu ĉi diskuto (@Gamliel Fishkin:: ĉu vi ne jam faris tion?). Tie mi avertis lin, ke en okazo de lia nerespondo dum 2 semajnoj ni devos senigi lin je la statuso de administranto ĉi tie.
Amike, Alaŭdo ۩ 18:12, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi bonorde ricevas pingojn de diversaj uzantoj. Viajn pingojn mi ne ricevas pro du kaŭzoj, ajna el kiuj sufiĉas: pingo kaj subskribo devas situi en sama linio (sen linirompo inter ili), ambaŭ pingo kaj subskribo devas enhavi rektan ligilon al uzantopaĝo (ĝuste rektan, ne tra redirektilo) — kaze de neplenumo de ajna el tiuj kondiĉoj pingo ne funkcias. Kial vi ne ricevas miajn pingojn, mi ne scias; eble, vi malŝaltis sciigojn en preferoj.
Mi dufoje skribis al la kolego. Mi ĝojus se li reaperus, sed mi ne estas optimisma tiurilate. Pro Sukoto eble indas atendi ne du sed tri semajnojn. Gamliel Fiŝkin 20:34, 15 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi hodiaŭ denove atentigis lin pri la konsekvencoj de neapero sur liaj paĝoj kaj perretmesaĝe. Ni eble atendu plian semajnon, kiel vi prave rimarkas. Amike, Alaŭdo ۩ 17:20, 27 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Post la 15-a de oktobro pasis tri semajnoj, sed la estimata kolego לערי ריינהארט bedaŭrinde ne reaperis. Iu el la burokratoj bonvolu skribi al stevardoj pri li. Gamliel Fiŝkin 04:03, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Senadministrantigo de nia kolego לערי ריינהארט[redakti fonton]

Karaj mi iomete sekvis tiun-ĉi diskuton ĝis nun tamen sen enmiksikĝi. Mi fakte konsentas, ke al ofico de administranto ne estu ornama titolo. Ja povas esti, ke administranto dum certaj periodoj malpli aktivas, tamen nenia administra aktiveco ja dum du jaroj pravigus senoficigon. Laŭ nia regularo maladminstrantigo povas post diskuto kaj peto de la komunumo aŭtomate okazi fare de stevardo, se administranto dum plena jaro ne aktivis. Mi tamen opinias, ke tia diskuto implicas decidon en formo de baloto. Ĝis nun ni havis nur opiniinterŝanĝon, kaj alvokon de kolego Gamliel Fiŝkin. Por la bona ordo mi tial petas nun antaŭ plenumo formalan decidon de nia komunumo. Tial mi por la bona ordo jen lanĉos kiel konkludo de la diskuto baloton, kiu daŭros ĝis la 20-a de novembro (ja ne estas granda urĝo). La 20-an de decembro mi procedos laŭ la rezulto de tiu-ci-baloto.—La komenton aldonis, sen subskribo, DidiWeidmann (diskuto • kontribuoj) 14:51, 6 nov. 2016‎ (UTC)[Respondi]

(Pingo funkcias nur se inter ĝi kaj subskribo ne estas linirompo.) En la regulo estas dirite klare: «Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton». Se vi ne ŝatas la regulon, vi povas proponi ŝanĝi aŭ eĉ aboli ĝin. Mi ne partoprenas la suban voĉdonon ĉar ĝi estas kontraŭregula. Gamliel Fiŝkin 17:58, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉi-punkte mi konsentas kun Gamliel, ke la vorto "aŭtomate" rekte kaj sen alia ebla kompreno indikas, ke la maladministratigo okazas SEN baloto. En okazo de nia kara kolego ni eĉ rompis tiun regulon: ni atentigis lin kelkfoje, kaj sur lia propra paĝo, kaj sur la paĝoj de aliaj projektoj, kaj per retpoŝto. Ni atendis dum pli ol monaton ke li re-aperu aŭ almeanŭ reagu al tiuj mesaĝoj. Neniu respondo aŭ reago. Mi ne vidas neceson baloti nun, mi petos stivardon senigi lin je tiu statuso. Kaj kiam li renovos, mi volonte denove donos al li la rajton de administranto (certege, post propra baloto kaj decido de la komunumo). Alaŭdo ۩ 03:45, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara - la "reguloj" en Vikipedio ne estas striktaj burokrataj reguloj kaj absolute ne aŭtomatismoj. Ili estu interpretitaj je la bono de nia komunumo. Via interpreto, ke aŭtomateco signifas, ke la maladministrantigo okazu sen formala proceduro tial ne konvenas. La kialoj, ke iu foje ne aktivas povas esti multnombraj. Do mi interpretas la sencon de aŭtomateco tamen tiel, ke la neaktiveco dum longa tempo konduku al senadministrantiga baloto. Ja ankaŭ ekzistas nenia urĝo pri tia maladministrantigo rapidega. Tial ni povas preni ja tiun minimuman tempon fari baloton. Blindaj aŭtomatismoj neniam havos mian subtenon! Kaj ja ne kostas al ni ion esprimi nian opinion. Krome baloto ankaŭ tial estas necesa, ĉar mi poste kiel burokrato ja skribos al stevardo nome de nia komunumo por peti la senadministrantigon de iu neaktiva administranto. Tion mi rajtas fakte formale nur fari post ricevi la legitimecon pere de baloto. Kaj mi esperas, ke iom pli ol nur du personoj esprimas sian opinion. Fakte por mi baloto kun ne minimume 5 subtenaj voĉoj ne havas iun ajn signifon. Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 12:45, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke Leri Rajnhart kontribuas per la uzantonomo לערי ריינהארט, per kiu li lastfoje redaktis la e-lingvan vikipedion en septembro 2015, per la uzantonomo Gangleri, per kiu li lastfoje redaktis la e-lingvan vikipedion en januaro 2016, kaj per la uzantonomo I18n, per kiu li lastfoje redaktis meze de februaro 2016. Eblus argumenti ke administranto nepre devas redakti per sia administranta uzantokonto plurfoje dum jaro, sed ŝajnas al mi ke ne estas malpermeso havi plurajn uzantokontojn, se oni klare indikas ke temas pri la sama persono, kaj sekve temas pri iom duba kazo: ĉiukaze mi ne plu vidas aktivadon en la e-lingva vikipedio post februaro de tiu ĉi jaro, do ekde pli ol ok monatoj, kaj ankaŭ en la duonjaro antaŭ februaro mi ne vidas multan administrantan aktivadon. Sed konsiderante ke pasintece li forte aktivis por e-lingva enhavo ankaŭ en MediaWiki kaj precipe en vikidatumoj, kion mi ankaŭ konsideras "teknika redaktado", mi ne vidas neceson urĝi pri maladministrantigo: mi atendus ĝis meze de februaro, pliajn iom pli ol tri monatojn, kiuj tre rapide pasos, kaj se ĝis tiam li ne reaktiviĝis, la forpreno de administraj rajtoj ne plu estos dubinda, diskutinda, sed aŭtomata ... punkto. Rezulte mi ĉi tie "sindetenas". Ĉiukaze ĉiuj pravas ke facilas rekandidatiĝo kiel administranto post agopaŭzo, do ne estas granda problemo. Mi estimas la pasintajn kontribuojn de li, kaj ĝojus pri reaktiviĝo lia. ThomasPusch (diskuto) 17:52, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Voĉdono pri maladiminstrantigo de לערי ריינהארט[redakti fonton]

Kiu estas por maladministrantigo de לערי ריינהארט?

Kiu estas kontraŭ maladministrantigo de לערי ריינהארט?

  • Kontraŭ Kontraŭ:

Rezulto: Karaj dankon por la esprimo de via opinio - do estas evidente, ke la komunumo subtenas, ke la ne plu aktiva kolego לערי ריינהארט perdu sian administran statuson. Memkompreneble tio ne signifas, ke liaj kontribuoj ankaŭ en estonto ne estos bonvenaj. Mi sendos la peton al stevardo por plenumo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 12:21, 12 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

La plenumo nun pendas ĉe la stevardoj en metavikio: peto pri maladministrantigo de לערי ריינהארט

Rezulto[redakti fonton]

Stevardo plenumis nian peton kaj raportis pri la plenumo. Gamliel Fiŝkin 21:00, 12 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Artikolo pri mi, sen mia konsento[redakti fonton]

Saluton!

Antaux kelkaj monatoj mi eltrovis hazarde, ke ekzistas artikolo pri mi en la esperanta Vikipedio. Mi ne konsentis aux konsentas kun tio kaj la tutaj (malmultaj) informoj metita pri mi ne estas veraj nuntempe.

Mi jam kontaktis du fojojn la auxtoron de la artikolo, sed en lia respondo li ne konsentis estingi gxin. Tial mi demandas cxi tie, ke bonvole estingu tiun artikolon.

La artikolo nomigxas "Helen Geyer".

Mi esperas, ke iu cxi tie povus okuphigxi pri tio, cxar mi ne havas redaktan konton sur Vikipedio. Post estingi la artikolon, ankaux tiu komento de mi de jxus nun bonvole povos esti estingata.

Koregan dankon! Helen

Saluton! Mi bedaŭras la situacion, sed la artikolo ne povas esti forigita laŭ la reguloj de nia projekto. Sed se ĝi ne estas korekta kaj vi havas menciindajn fontojn por tio, tiam mi povus ŝanĝi la artikolenhavon. Amike, Lingveno (diskuto) 20:47, 29 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi jxus forigis tion pro la urgxa situacio. "Contentious material about living persons (or, in some cases, recently deceased) that is unsourced or poorly sourced – whether the material is negative, positive, neutral, or just questionable – should be removed immediately and without waiting for discussion."en:WP:ALIVE. Oni povas rekrei gxin kun plibonaj fontoj.Salatonbv (diskuto) 06:39, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
La forigita artikolo enhavas fonton: Esperanto aktuell 1/2012, paĝo 28. Do, ne estas alia kialo por forigo ol dubinda menciindeco. Gamliel Fiŝkin 06:47, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se iu skribas unu frazon pri iu vivanta homo ie en la interreto, ĉu ŝi estos tuj menciinda kiel vikipedia artikolo? Unu fonto estas "poorly sourced (nebone elfontigita)". Alie, la homo mem ne volas sian artikolon. Vikipedio ne estas Vizaĝlibro.--Salatonbv (diskuto) 08:49, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĝuste ĉar Vikipedio ne estas socia reto, absolute ne gravas, ĉu iu persono deziras ekziston de artikolo pri si aŭ ne, kaj neniu havas «sian» artikolon. La persono ne estas menciinda, sed laŭ kiu el la punktoj de VP:TUJ vi forigis la artikolon? Gamliel Fiŝkin 10:53, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi elektis "Alia kialo", sed VP:Ĝ10 eble ankaŭ devis esti proksima. Mi klarigis la anglan kialon supre. Kio estas problemo? Ĉu la artikolo pri studento estas tiom grava? Ridinde.--Salatonbv (diskuto) 11:02, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu en la forigita paĝo estas «misinforma, aĉiga aŭ ofenda enhavo»? Ĉu la paĝo estas unu el «forte unuvidpunktaj kaj/aŭ malneŭtralaj artikoloj sen cititaj fontoj»? Se tia artikolo estus proponita por forigo pro manko de menciindeco, mi subtenus tian proponon; sed kialo por tuja forigo ĉi-kaze forestas. Gamliel Fiŝkin 12:30, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne diris ke ĝi estas tute aplikebla al Ĝ10. Mia ĉefa kialo estis en:WP:ALIVE, kiel mi ripetas. Tio estis urĝa afero, ne neceso por diskuto. Aŭ ĉu vi volus diskuti kelkajn semajnojn per montrante ŝian IP-on aŭ atendus ĝis ŝi prenu vikipedion al tribunalo?
Alia kialo estas tio estis ĝermeto kun nur 2 frazoj. Vidu Vikipedio:Ĝermeto. "Se vi volas, vi povas plibonigi la artikolon. Aliokaze, se ne plibonigita, oni povos forigi ĝin." Tio ne estis plibonigita ekde 2012. Laŭ mi 99 percento da artikoloj pri studento ne estas menciinda kiel enciklopedia artikolo.
Pri "neniu havas «sian» artikolon", se vi skribus artikolon pri Karoto, vere tio ne apartenas al vi sub CC-BY-SA. Tamen, ni temis pri artikolo kiel Gamliel Fishkin, kiu estas "via" artikolo. Ni ĉesu argumenti pro argumento. --Salatonbv (diskuto) 21:32, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Estis absolute neniu urĝeco, ja la artikolo enhavis nek ofendon nek kalumnion, ĝi nur malaktualiĝis. Se ŝi deziras forviŝi de kie ajn ĉiujn informojn pri siaj antaŭaj aktivecoj, tio memorigas al mi unu frazon de Ĝimbo: Eŭropunia rajto esti forgesita estas profunde malmorala (EU's Right to be Forgotten is deeply immoral). Pri artikoloj tro mallongaj por ekzisti, jen neplugita kampo atendanta vin. Mi ne estas menciinda, sed se estus artikolo persone pri mi, mi ne havus specialan posedrajton je tiu artikolo. Gamliel Fiŝkin 23:30, 30 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────"Estis absolute neniu urĝeco" - Kio estas tiu sekcio? Kvankam mi forgesis la detalon, iu administranto foje forigis unu paĝon tuj post iu IP-ulo postulis.

Gamliel Fishkin estas rusa esperantisto. Li estis studento ĉe lernejo en Leningrado. Li nun estas Vikipedia administranto.

Se oni kreus Gamliel Fishkin supre, ĉu ĝi restu en Vikipedio kaj oni devus atendi ĝis li estiĝos fama tiel ke ĵurnaloj kaj libroj skribos pri li? --Salatonbv (diskuto) 05:02, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigoj okazadu ne laŭ ies postuloj, sed nur laŭ reguloj. Se iu kreus artikolon pri mi, tiu artikolo estu kandidatigita por forigo, sed nur ĉar mi ne estas menciinda. Artikoloj pri vivantaj personoj devas enhavi nur informojn konfirmatajn per sendependaj fidindaj fontoj, sed tio tute ne signifas ke artikolo bezonas konsenton de koncerna persono. Se iu persono malŝatas vikipedian artikolon pri si, tio tute ne estas sufiĉa kialo por forigi aŭ ŝanĝi la artikolon; gravas nur fidindaj fontoj. Necesas akcepti novan eron en VP:TUJ#A aŭ kompletigi la eron VP:A11 per «Ankaŭ artikolo pri temo, objekto aŭ persono evidente nemenciinda». Gamliel Fiŝkin 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas vian proponon de A11. Tamen, mi ne pensas ke mia forigo estus erara. Mi ne tuj trovis la plej bonan priskribon, sed laŭ la ideo "Vikipedio:Ignoru regulojn" mi kredis mian instinkton. Mi forigi tion sen plu diskuto ĉar estis vivanta postulanto per montrante sian IP-on, la enhavo estis ĝermeto, estis kazo de en:WP:ALIVE, Lingveno ankaŭ bedaŭris la situacion, unufoje estis alia administranto por la simila forigado, kaj adiministranto ne estas roboto sed povas vidi kuntekston. --Salatonbv (diskuto) 19:33, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se instruisto demandus lernanton «Kio okazis al Kartago?» kaj tiu, anstataŭ diri, ke Kartagon detruis romianoj, asertus, ke la urbon detruis aerŝtono, ĉu tia respondo estus ĝusta aŭ erara? Ja rezulto estus dirita vere: la urbo estis detruita, malĝusta estas nur la kialo. Neniu posedas kiun ajn vikipedian artikolon; ankaŭ persono, pri kiu la artikolo rakontas, ne posedas ĝin. Ajna neregistrita kontribuanto montras sian IP-adreson, sed tio ne donas al li aŭ ŝi iujn specialajn rajtojn. Vi diris, ke vi konsentis mian proponon pri VP:TUJ; mi esperas, ke vi subtenos mian proponon pri VP:TUJ. Gamliel Fiŝkin 03:10, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Konklude, ni ne havis la plej bonan kialon en VP:TUJ, sed ni havis Vikipedio:Ignoru regulojn. Mi ne interesiĝas kiu estas instruisto aŭ lernanto. Mia forigo ne estis malbono. Neniu posedas artikolojn, sed ekzistas artikoloj pri iu. Ni finu la babiladon ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 20:10, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus legis la debaton kaj opinias ke ja biografiita persono rajtas peti forigon de ties artikolo sed Vikipedio ne estas devigata plenumi tion. Imagu ke Putin, fama verkisto aŭ kantisto petas sian forigon el Vikipedio. Postulo de informokorekto estus pli plenumiga, ĉefe farita de la koncernato, sed eĉ ne nur. Mi ne scias ĉu nun estas ankoraŭ alia solvo. Sed la ĝusta sinteno estus estinta demandi al la petinto pri kiu informo oni volas korekti kaj akcepti nur tion, ne simplan forigon.--kani (diskuto) 13:35, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Ja en tiu kazo oni ne forigu simple artikolon. Ni devus diskuton ĉar ĉiu konas Putinon.--Salatonbv (diskuto) 19:09, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Do, vi mem agnoskis ke gravas menciindeco kaj ne deziro de pritemato. Gamliel Fiŝkin 01:08, 7 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Kial ne restarigu la artikolon Helen Geyer kaj diskuti ĉe VP:FA? Se ne, bonvolu legi denove kion mi diris pri la forigkialoj kaj fermi vian buŝon.--Salatonbv (diskuto) 02:36, 7 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, oni restarigu la artikolon Helen Geyer kaj oni diskutu ĉe VP:FA. Laŭ mi, la ekzemploj de Ĝ10 estas ĝustaj kaj tute distaj de nia okazo. La anglalingva klarigo povas utili por la anglalingva Vikipedio kiu ne estas nia esperantlingva Vikipedio. Evidente, artikolo pri esperantisto kiu agis eĉ minimume por Esperanto jam sufiĉas por lasi mencion, kiu estonte povas havi sian gravon; eĉ se male. Post la eventuala restarigo, oni povas demandi al la petintino per la sama komuniksistemo kiun ŝi iam uzis kion ŝi deziras ŝanĝi okaze ke oni decidu pluhavi la artikolon. Temas ne pri debato ĉu la ago forigi estis bone aŭ malbone farita, sed pri kiel kaj kial oni agu en Vikipedio. Foje oni (mi) faras agojn kiuj poste povas rezulti ne tiom indaj kiom oni supozis, kaj oni povas ŝanĝi. Ne estas tialo por kolero aŭ fermi la buŝon.--kani (diskuto) 13:11, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Principe mi bonvenigas artikolojn pri aktivaj esperantistoj, ĉar vikipedio estas kerna esperantlingva enciklopedia informfonto kaj enhave ĝusta enhavo simple servas al pli kompleta informdono - do sendepende de propra ŝato biografia artikolo restu, se estas ĝustaj informoj, kiuj (plej bone kun fontindikoj) klarigas la menciindecon de la koncernato en la Esperanto-movado aŭ en iu alia socia branĉo. Sed el la teksteto Helen Geyer mi nur prenas la informon, ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis. Tio certe ne estas "ofenda aŭ aĉiga enhavo", ankaŭ ne pruvas ne-menciindecon, sed almenaŭ tiu mikroinformo ne klarigas kial ŝi tiom klare devus esti persono de publika vivo ke informo enciklopedia pri ŝi neprus, malgraŭ ŝia protesto. Se ŝi konsentus doni informojn, tiam mi petus ŝin pri iom pli da aktualaj movadaj kaj nemovadaj informoj, plej bone ankaŭ pri naskiĝdato, kaj metus la informon al la ĝermolisto de germanaj esperantistoj, se la tuto korespondus al vikipedia artikola ĝermo, kaj nur lasus apartan artikolon, se temus pri signife pli ol artikola ĝermo. Sed la miniatura artikolo kun informo ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis laŭ mi facile rajtas resti entombigita. Sed klare (kiel cetere ĉi tie ĉiuj diskutintoj ĝis nun samopiniis): Temas pri teksta montro de socia menciindeco, ne gravas la persona malŝato esti menciata ie ajn: Se Helen Geyer estus menciata en gazeto de sia vivloko, sen malĝusta aŭ ofenda enhavo, ŝi ankaŭ devus toleri tion, nur rajtus postuli ĝustigon kaze de malĝusta informo. ThomasPusch (diskuto) 16:50, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La diskuto estas pli longa ol mi atendis, kiam mi forigis la artikolon. Do, mi nun restarigis Helen Geyer. Bonvolu voĉdoni ĉe VP:FA#Helen Geyer.--Salatonbv (diskuto) 18:34, 11 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikiexperiments challenge[redakti fonton]

Dear CEE friends. Sorry for writing you in English only. I would like to inform you that there is an ongoing challenge on increasing the use of 45 scientific experiments (25 in physics and 20 in chemistry) on Wikipedia in the languages spoken within the CEE region. The main goal of the challenge is to provide better illustrations of physical laws and chemical reactions in a unique way with high educational value.

All videos have appropriate descriptions in their specific pages on Wikimedia Commons and are ready to be translated, while there are lists of articles on the project page on Meta where the videos can be used. I can help you with adding the videos to the appropriate articles without descriptions and will be grateful if you help in translating the descriptions (videos about physics experiments have been already added). Please do not hesitate to contact me if any additional explanation is needed. Thanks in advance.--Kiril Simeonovski (diskuto) 14:05, 21 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidato por administrantiĝo[redakti fonton]

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]