Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Caspar David Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Casper David Friedrich. Fare de Gerhard von Kügelgen (ĉ. 1810-1820)
Portreto de Casper David Friedrich. Fare de Gerhard von Kügelgen (ĉ. 1810-1820)

Caspar David Friedrich (n. la 5-an de septembro 1774 - m. la 7-an de majo 1840) estis germana romantikista pentristo kaj pejzaĝisto de la 19-a jarcento, ĝenerale rigardita kiel la plej grava artisto de la germana romantikisma movado. Li plej famiĝis pro la alegoriaj pejzaĝoj, kiujn li pentris meze de sia vivo : ili tipe bildigas kontemplemajn siluetojn ĉirkaŭitajn de noktaj ĉieloj, matenaj nebuloj, senfoliaj arboj aŭ gotikaj ruinoj. Lia plej grava intereso kiel artisto estis la kontemplado de naturo : liaj verkoj, ofte simbolaj kaj neklasikaj, celas proponi subjektivan, emocian respondon al la natura mondo. La pentraĵoj de Friedrich emas prezenti homojn laŭ malgrandiganta perspektivo, meze de vastaj pejzaĝoj. La pentristo intence malgrandigas la figurojn ĝis skalo, kiu laŭ la arthistoriisto Christopher John Murray "direktas la rigardon de la spektanto al ilia metafizika dimensio".

Friedrich naskiĝis en Sveda Pomerio, en la urbo Greifswald, kie la junulo ekstudis arton. Li poste studadis en Kopenhago ĝis la jaro 1798, antaŭ ol daŭre enloĝiĝi en Dresdenon. La juna pentristo maturiĝis en tumultema epoko, kiam tra Eŭropo pli kaj pli kreskis disreviĝo pri materialista socio kaj aperis nova intereso pri spiritualismo. Tiu ideologia ŝanĝo estis ofte esprimita per revalorigo de naturo : artistoj kiel Friedrich, Joseph Turner kaj John Constable ĉiuj intencis bildigi naturon kiel "dia kreaĵo, kontraste al la artifiko de homa civilizacio". Legu pli...