Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Marksismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Marx
Karl Marx

Marksismo estas politika ideologio, fondita de Karl Marx kaj Friedrich Engels, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj (interalie grave de V. I. Lenino), kiu konsistigas la sistemon de filozofiaj, ekonomikaj kaj soci-politikaj ideoj. Ĝi inkludas filozofian materiismon kaj dialektikon, la materiisman komprenon de historio (la teorio de sociaj formacioj), la fondon de ekonomiaj leĝoj de moviĝo de la kapitalisma socio (la teorion de plusvaloro k. a.), la teorion de klasoj kaj de klasa batalo, sed ankaŭ la teorion de proleta revolucio kaj de transiro al la komunisma socio.

Marksismo staras sur la materiisma vidpunkto, t. e. ĝi opinias la estadon, la materion primaraj, la pensadon — sekundara. La konscio estas eco de alte organizita materio reflekti la realon, tial ĝi mem, kiel eco, ne estas materio kaj ne redukteblas al iu el materiaj procezoj, kuŝantaj en ĝia bazo. Legu pli...