Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Samuel Hahnemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samuel Hahnemann
Samuel Hahnemann

Samuel Hahnemann (naskiĝis la 10-an de aprilo 1755 en Meissen, Saksio, Germanujo; mortis la 2-an de julio 1843 en Parizo, Francujo) estis germana kuracisto kaj la iniciatinto de homeopatio. Filo de Christian Gottfried Hahnemann, pentristo en porcelana fabriko, kaj lia dua edzino Johanna Christiana Spiess, Samuel, knabo de introspekta karaktero, ekde la infanaĝo interesiĝis pri lernado de la klasikaj lingvoj.

Tradukante la farmokologian verkon de Cullen (medicina materialo aŭ farmakopeo de Cullen) li malkonsentis kun la aŭtoro, kiam ĉi tiu asertis, ke la kinkono (Chinchona L. el rubiacoj) kuracas la marĉan febron (malarion) pro siaj tonikaj efikoj en la stomako. Hahnemann vigle argumentis kontraŭ tiu ĉi asertaĵo kaj alvenis al li la ideo eksperimenti la kinkonan ŝelon en si mem. Legu pli...