Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Oktobro
Ŝablono:Nova![redakti fonton]
- Artikolo
- Ŝablono:Nova! (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- La celo de la ŝablono ne taŭgas por la diskutoj pri la enciklopedio kaj la ligilo ŝajnas sensenca.
- Uzanto
- Salatonbv (diskuto) 10:07, 1 Maj. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- unu uzanto deklaris uzadon; mi redaktetos ĝin kaj provos forigi malnovajn uzojn --KuboF (diskuto) 22:02, 10 Okt. 2014 (UTC)
Malforte por: Mi tute konsentas kondiĉe, ke temas pri aktuale traktataj temoj. Tamen, mi foje konsideras ĝin utileta por reveni al malnova diskuto en Diskutejo. Laŭ mi sufiĉus forigi la ligilon kaj akcepti novan manieron de uzado, do ekz. ekskluzive nur por diskutoj malnovaj almenaŭ 3 semajnojn (nura unua propono). Kaze de neceso eblas perrobote forigadi malnovajn uzojn (ekz. malnovaj 2 monatojn). --KuboF (diskuto) 11:19, 1 Maj. 2014 (UTC)
- Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 3 Maj. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Mi uzas ĝin. --pino (diskuto) 10:55, 4 Maj. 2014 (UTC)
Komento: Ĉu aliaj opinioj? Mi pensas, ke por unu uzanto eblas savi la ŝablonon. Ĉu eble forigado de malnovaj uzoj? --KuboF (diskuto) 18:53, 6 Jul. 2014 (UTC)
- Artikolo
- Neduopa Genro (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar estas jam simila artikolo Transgenrulo. La novan metis novulo sen kalkuli pri tio. Oni povas preni la tekston por la jam ekzistinta artikolo kaj konverti la novan en alidirektilo.--kani (diskuto) 21:31, 24 Jun. 2014 (UTC)
- Uzanto
- --kani (diskuto) 21:32, 24 Jun. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- La temo ne estas la sama kiel transgenrulo, nek malbona por la vikipedio. Bonvolu plibonigi la artikolon.--Salatonbv (diskuto) 22:51, 9 Okt. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Ŝajnas, ke la temo estas sufiĉe menciinda almenaŭ por aperi kiel memstara artikolo en kelkaj Vikipedioj. --KuboF (diskuto) 00:25, 5 Aŭg. 2014 (UTC)
- Mi alinomis la artikolon al Neduopa genro (normigo de uskleco) sen doni opinion pri ĝia konservindeco. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:17, 7 Aŭg. 2014 (UTC)
- Komento: Mi alinomis la paĝon al Neduuma genro. --KuboF (diskuto) 22:09, 10 Okt. 2014 (UTC)
- Artikolo
- Varulven (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Originala traduko de kopirajtita literoj
- Uzanto
- MatthewWilkes (diskuto) 11:22, 3 Aŭg. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- kopirajto-neglekto estis malpravigita (mezepoka teksto); menciindeco estis kaj subtenita kaj dubigita sen klara rezulto; la tekstoj estis ŝovitaj al s:Lupfantomo kaj s:sv:Varulven; eblas diskuti ĉu ĝi estas menciinda kaj indas la artikolon plilongigi - eventuale reproponu forigon --KuboF (diskuto) 21:57, 10 Okt. 2014 (UTC)
- Por: Vikipedio ne estas datumbazo de kantotekstoj (en:WP:NOTLYRICS).--Salatonbv (diskuto) 13:17, 3 Aŭg. 2014 (UTC)
- Por: Same kiel Salatonbv. Kaj mi krome dubas pri ĝia menciindeco. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 4 Aŭg. 2014 (UTC)
- Por: Mi konsentas kun Matthew. -- Yekrats (diskuto) 17:42, 4 Aŭg. 2014 (UTC)
- Por: Eble eĉ temas pri kopirajta teksto, ĉu ne? --Lohengrin (diskuto) 09:11, 7 Aŭg. 2014 (UTC)
Komento: La balado listiĝas inter alie en la unua volumo ("Naturmytiska visor", "naturmitaj baladoj") de la renoma verko Sveriges Medeltida Ballader (Q7652207), "mezepokaj baladoj de Svedio". Cetere ĝi listiĝas inter la ses plej unuaj, ses plej gravaj, baladoj de la kompilaĵo. Sendube ĝi estas teksto mezepoka, certe ne kopirajte protektita, kaj en la sveda literatura tradicio ĝi sendube estas menciinda. Sed ĝustas ke vikipedio ne estas datumbazo de kantotekstoj. Por konservi la traduklaboron, mi proponas ŝovon al la projekto vikifontoj. ThomasPusch (diskuto) 17:05, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Kiel diris ThomasPusch, la prezentita kialo estas simple malvera, kaj la balado certe estas menciinda. La artikolo estas plivastiginda kaj necesas provizi ĝin per pli trafaj informoj. La propono forigi apartenas al la tiom ofta kategorio de "mi ne komprenas la kialon nek ŝatas la aferon, tial forigu". Forigo sen certigo pri pluekzistado signifas detrui tekston, eble valoran, el la Esperanta kulturtrezoro. Iuj reguloj kopiitaj el la Angla Vikipedio servas kiel preteksto. Prefere okupiĝu pri io konstrua. --Surfo 19:37, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
- Komento: Tamen, la kantoteksto estas kopirajta verko. Ni ne havas la rajton por kopii ĝin ĉi tie, nek la originalo, nek la esperanta traduko. Tio estas la plejparto de la "artikolo". Krom tio, ni havas dek du vortojn. Ĉiom da tiuj vortoj (krom la kopirajta vortoj) estas ŝovinda en ĝermartikolo Garmarna. Ĝi ne meritas apartan artikolon. -- Yekrats (diskuto) 20:29, 26 Aŭg. 2014 (UTC)
- Komento: Kiel vi scias, ke iu havas aŭtoran rajton pri la teksto, Sveda aŭ Esperanta? La originalo estas mezepoka balado (kun pluraj variaĵoj). Por krei novan kopirajtan tekston oni devas vere krei ion, ne sufiĉas, ekzemple, simple modernigi la ortografion. La Esperanta teksto ŝajnas esti simpla proza traduko. Ĉar neniu tradukinto estas indikita, oni supozu, ke ĝin faris la verkinto de la Vikipedia artikolo, kiu per la vikipediigo rezignis pri siaj rajtoj. Bv. diri, se vi havas fidindajn informojn. --Surfo 13:30, 27 Aŭg. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Se estus kontraŭlega, ni devus agi sed tie kiel ThomasPusch mi dubas. Por scii kio estas enciklopedia aŭ ne, mi evitus debatojn. --pino (diskuto) 20:23, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Mezepoka balado → verko en publika havaĵo, do neniu kopirajtorompo. La teksto estas certe kopienda al Vikifontaro sed tio ne estas kialo por forigi la artikolon. Mi ĝin dume plilongigis al ĝermeto (jes, ankaŭ "bone"), se ĝi kreskos ĝi laŭ mi havos plenan rajton ekzisti. Dua afero estas menciindeco kaj kiel skribis ThomasPusch, mi kliniĝas kredi pri sufiĉa nivelo. --KuboF (diskuto) 20:58, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
- Komento: La tekstojn mi metis al s:Lupfantomo kaj s:sv:Varulven kaj forigis ilin de la artikolo. Nun la artikolo estas vere tre malgranda. --KuboF (diskuto) 18:55, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Sen la kantoteksto mi ne vidas kialon por forigo. Eble la artikolo povus mencii kelkajn detalojn pri la enhavo, kiel ŝajne la sveda artikolo. Kaj ankaŭ parto de la komento de Thomas Pusch povus eniri la artikolon. Umbert' (diskuto) 18:36, 2 Okt. 2014 (UTC)
- Artikolo
- Preria Paco-Parko (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Malgranda usona parko kiu ne plu ekzistas
- Uzanto
- Yekrats (diskuto) 14:40, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Ne forigita
- Ne estas interkonsento por forigi la artikolon. La TTT-a paĝo de Yekrats eble estas utila en ĉi tiu artikolo por plibonigi.--Salatonbv (diskuto) 01:36, 1 Okt. 2014 (UTC)
Mi trovis ke la parko ne plu ekzistas en 2005, laŭ ĉi tiu artikolo (anglalingva). -- Yekrats (diskuto) 14:40, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Nuntempa neekzistado de objekto ne sufiĉas por forigado. En la artikolo bezonatas informo pri kialoj de ĝia malapero (estas plej dezirinde aldoni klarigojn el kelkaj fontoj, ne nur anglaj, sed estu almenaŭ io), pri nuna situacio, pri vizitantoj de la parko, pri rolo kiel Esperanto-objekto inter la aliaj. Ĉi tiu artikolo estas fakte ĝermo: ĝi ne donas komprenon pri la objekto. --Dima41 (diskuto) 18:12, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Bona lingvo kaj interesa por nia vikipedio. --pino (diskuto) 21:22, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Artikolo
- Das-ŝako (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ŝajnas ne-menciinda kiel la angla vikipedistaro diskutas en:wp:Articles for deletion/Das chess. Vikipedio ne estas loko por originala esplorado sed eĉ la ŝablono {{polurinda}} estas forigita. Ni diskutu ĉi tie.
- Uzanto
- Salatonbv (diskuto) 07:31, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- la 11-oktobron 3 uzantoj poras, 2 kontraŭas —La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj) 16:42, 10 Okt. 2014
fakte 4 uzantoj por forigo, 2 por laso --KuboF (diskuto) 23:49, 11 Okt. 2014 (UTC)
fakte estis la 10-oktobron 3 uzantoj por forigo, 3 por laso, do ne konsentis la plej multaj kundiskutantoj por forigo. SalatonBv ne vocdonis. Se mi ŝanĝis mian voĉon estis nur por eviti malsanan situon kun eterne fuŝanto ŝablono. Do estas ŝikanado. La artikolo estas forigita, ne utilas insisti. --pino (diskuto) 06:42, 12 Okt. 2014 (UTC)
Kontraŭ: La artikolo estas interesa. Ne senkuraĝigu pozitivan laboron. Ni ne estas nepre koncernitaj de aliaj vikipedioj. --pino (diskuto) 07:48, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Ĉu ĉi tio estas pozitiva laboro por enciklopedio aŭ por propagando de la rara ludilo? Estus interesa TTT-a paĝo, sed ne estus artikolo de Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 08:10, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Certe la ludilo estas rara sed ni havas tie riĉecon, kiam kunlaborantoj laboras pri liajn interesojn. Kiu hodiaŭ laboras por rara temo (ne malpermesita), morgaŭ laboros pri aliaj temoj. --pino (diskuto) 08:37, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Mi ĝenerale subtenas, ke homoj laboru pri siaj interesoj, sed laŭ mi (kaj multegaj aliaj Vikipediistoj diverslingvaj) estas bezonata iu mencindeco-sojlo por temo. Aliokaze ekz. mi povus verki artikolon pri mia loĝejdomo... --KuboF (diskuto) 16:20, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Sekvi sentoleremajn metodojn de diverslingvaj estus malkonstrui nian vikipedion. Se vi verkus artikolon pri via loĝejdomo mi certe ne atendus por paroli kun vi sen malmodestaj afiŝajoj. Tie estas du fontoj. Nun ni povus eki mencindecan debaton sed estus certe ne produktema. --pino (diskuto) 18:30, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Mi ĝenerale subtenas, ke homoj laboru pri siaj interesoj, sed laŭ mi (kaj multegaj aliaj Vikipediistoj diverslingvaj) estas bezonata iu mencindeco-sojlo por temo. Aliokaze ekz. mi povus verki artikolon pri mia loĝejdomo... --KuboF (diskuto) 16:20, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Certe la ludilo estas rara sed ni havas tie riĉecon, kiam kunlaborantoj laboras pri liajn interesojn. Kiu hodiaŭ laboras por rara temo (ne malpermesita), morgaŭ laboros pri aliaj temoj. --pino (diskuto) 08:37, 1 Okt. 2014 (UTC)
Kontraŭ: Tre interesa artikolo por ŝak-ludantoj. Mi eĉ ne komprenas kial ĝi estis proponita kiel forigenda artikolo. --Dominik (diskuto) 08:59, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Por: Laŭ mia rapida Google-serĉo, la temo plenumas eĉ ne unu punkton de nia gvidilo pri menciindeco. Se vi trovis iujn bonajn fontojn, menciu! La temo estas interesa por ŝakludantoj sed nure tio ne pravigas ĝian ekziston en Vikipedio. --KuboF (diskuto) 16:20, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Menciindeco povas esti montrita per almenaŭ ruslingvaj fontoj. Krome, mi vidas, ke ĉi tie la sola argumento prezentita de la proponanto Salatonbv ligas al anglalingva diskuto sen traduko; mi opinias, ke tiel li rompas regulojn pri Vikipedia kunlaborado, ĉar tio ebligas normalan diskuton inter angluloj nur kaj malebligas al ĉiuj aliaj esperantistoj egalrajte diskutadi. Tial mi proponas tuj fermi ĉi tiun diskuton (kaj, se necesas, malfermi denove). --Dima41 (diskuto) 18:20, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Fakte la fontoj menciitaj en la artikolo estas:
- vikio, al kiu la artikolon aldonis Torukmakto, do la sama aŭtoro
- artikolo evidente de la aŭtoro de la ludo
- do la fontoj montras "veran" intereson de ĝenerala mondo... Krome, Salatonbv en sia origina propono menciis ankaŭ originala esploron. --KuboF (diskuto) 20:42, 10 Okt. 2014 (UTC)
- Fakte la fontoj menciitaj en la artikolo estas:
- Por: - Mi ne povas trovi iun ajn pri la ludo per Guglo, Ĝi ja ne aperas en la plej granda datumbazo de ŝako-variantoj, ChessVariants.org Ĉu iu ajn ludas la varianton iel ajn? Vikipedio ne taŭgas kiel loko por fari originalan esploradon. -- Yekrats (diskuto) 19:30, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Por: Vikipedio priskribu scion, kiu jam estas konata ankaŭ ekster la interreto. Mi ne vidis eksterinterretan fonton en la artikolo. Ĉu ĝi ekzistas? Se ne, temas pri originala esplorado. --Tlustulimu (diskuto) 19:46, 1 Okt. 2014 (UTC)
Komento: Ĉu eble ekzistas vikio aŭ alia paĝaro pri ludoj? Eble la artikolo estus ja pli taŭga por tio. --Tlustulimu (diskuto) 19:47, 1 Okt. 2014 (UTC)
- Mi ŝovis la artikolon al b:Das-ŝako. Mi fakte ne certas, sed laŭ mi tie povus resti ankaŭ (etaj) lernolib(et)oj pri raraj ludoj - kial ne? --KuboF (diskuto) 20:42, 10 Okt. 2014 (UTC)
Komento: Rezulto : ŝajne Torukomakto foriris. --pino (diskuto) 10:41, 5 Okt. 2014 (UTC)
- Li foriris jam kelkajn tagojn antaŭ la forig-propono. --KuboF (diskuto) 20:42, 10 Okt. 2014 (UTC)
- Komento: La angla Vikipedio decidis forigi kaj nur la Esperanta en la monto permesas tian originalan esploradon.--Salatonbv (diskuto) 00:05, 11 Okt. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: La proponinto de la forigo speciale kreis konton la 3-an de oktobro, por fari tiun proponon. Vizitu lian franclingvan paĝon, ĝi aperas tute ne serioza. Tio sekvas antaŭ nelongan abortitan provon de forviŝado kaj tujforigado fare de Uzanto:Darkoneko (Vd. [1]). --Dominik (diskuto) 02:25, 4 Okt. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: . Uzanto kreita nur por spamado. --pino (diskuto) 07:21, 4 Okt. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Mi havas la impreson, ke la propono de forigo havas politikajn motivojn. Ĉar la artikolo estas laŭkutime verkita kaj la lingvaĵo estas en ordo, ne estas iu ajn kialo por forigo. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 4 Okt. 2014 (UTC)
- Artikoloj
- Kategorio:Romkatolikaj Episkopujoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Katolikaj diocezoj (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- ekzistas samsignifa Kategorio:Romkatolikaj episkopujoj (kun minuskla e), pli uzata kaj kun pli bona (?) nomo
- Uzanto
- Moldur (diskuto) 19:05, 10 Okt. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- neniu kontraŭas (forigis KuboF (12.10.2014) kaj Pino (20.10.2014)
- Romkatolikaj Episkopujoj-n mi jam forigis, ĉar la kategorio estis malplena kun (ŝajne) erara nomo. Ĉu iu povas konfirmi faktan taŭgecon de la vorto diecezo? Mi trovis ĝin nur en Esperant-slovaka vortaro, kiu foje enhavas strangaĵojn. Nek PIV, ReVo, ViVo mencias la vorton. --KuboF (diskuto) 17:56, 12 Okt. 2014 (UTC)
- La vorton diecezo (tiel!) mi neniam renkontis en Esperanto, sed diocezo estas, laŭ mia sperto, tute normala kaj kutime uzata vorto, sinonimo de episkopujo. Moldur (diskuto) 18:27, 19 Okt. 2014 (UTC)
Kazim Khizri[redakti fonton]
- Artikolo
- Kazim Khizri (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Billinghurst proponis tujan forigon pro dubinda menciindeco kaj elementoj de gantopupumado; ĉar en nia Vikipedio estas homoj kiuj protektas ankaŭ temojn, pri kiuj neniu serioze informas, ni prefere diskutu
- Uzanto
- KuboF (diskuto) 14:15, 12 Okt. 2014 (UTC)
- Rezulto
- Forigita
- neniu kontraŭas --pino (diskuto) 08:36, 23 Okt. 2014 (UTC)
- La proponinto por tuja forigo ne metis klarigojn en Esperanto, sed metis angle. Mi ne konsideras lian agon justa, tial (laŭ mia opinio) endus tuj neniigi la forigo-proponon. Pri menciindeco de la objekto, eble, klarigos tiuj kiuj scias la kurdan lingvon. --Dima41 (diskuto) 16:45, 12 Okt. 2014 (UTC)
Rimarko pro homoj, kiuj ne ankaŭ komprenis kiom nia enciklopedio estu matura, estas iom superflua.
Kontraŭ: Ni ne bezonas atendi anglan mesaĝon por scii kion fari.
Supre ni vidis ankaŭ la peton de Kumkum (por François Asselineau), kiu venis nur (sen paroli esperanto) por imponi sian vidpunkton do ankaŭ laŭ mia opinio endus tuj neniigi la forigo-proponon. --pino (diskuto) 18:34, 12 Okt. 2014 (UTC)
- Ni vere ne bezonas anglan mesaĝon sed la afero estas, ĉu ni povas ĝin utiligi. Same oni povas aserti, ke ni ne bezonas transvikian spamadon por ricevi novan artikolon, sed ankaŭ tio plurfoje okazis.
- Aldone pino, ĉu vi vere kontrolis, ke nuna proponinto Billinghurst estas stivardo, uzanto-kontrolisto, 7-obla administranto kaj sume faris pli ol 300,000 redaktojn ([2])? Ĉu ni nun neniigu forigo-proponon ĉar li ne laboras nur en sia hejma vikio sed zorgas ankaŭ pri aliaj? Oni povus ankaŭ aserti, ke Komunejo "ne bezonas atendi Esperantan mesaĝon por scii kion fari" - sed ili ja faras...
- Mi nun kritikas neniun ajn, ni nur vidu aferojn en pli granda perspektivo. --KuboF (diskuto) 22:00, 12 Okt. 2014 (UTC)
- Komento: Pri menciindeco la esperanta vikipedio certe havas aliajn kriteriojn ol la franca aŭ la araba; por ni esperantaĵoj kaj esperantistoj gravas. Kaj ĝis nun ni ne estas superŝutataj per artikoloj pri nemenciinduloj. Pri ĉi tiu okazo mi dirus, ke homo kun artikolo en alia (la kurda) vikipedio povas havi artikolon ankaŭ ĉe ni, se troviĝas lingva kompetentulo por verki ĝin. (Eble indas kontroli, ĉu Kazim Khizri vere estas burĝo de Kurdio, aŭ eble prefere civitano.) -- Umbert' (diskuto) 20:05, 15 Okt. 2014 (UTC)
Por protokolo: Pino forigis la artikolon kaj dum fermo de forigpropono en resumon skribis: "(por eviti malsanan situon kun eterne fuŝanto ŝablono)". Mi tion metas ĉi tien, ĉar origine ĝi fuŝis aspekton. Mi plene konsentas pri malmenciindeco de la artikolo kaj ĝia forigo, tamen ŝanĝi sian voĉon kaj poste forigi artikolon nur por eviti uzon de avertoŝablono mi konsideras malkonsilinda. --KuboF (diskuto) 13:15, 23 Okt. 2014 (UTC)