Viktor Babits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Babits
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1900 (1900-03-14)
en Budapeŝto
Morto 18-an de septembro 1982 (1982-09-18) (82-jaraĝa)
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto • inventisto
vdr

Viktor Babits [babiĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babits Viktor estis hungara-usona maŝininĝeniero, elektrinĝeniero, inventisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Novjorka Akademio de Sciencoj (1951). Lia origina familia nomo estis ĝis 1918 Josephi, lia nomo en Usono estis Victor Alexander Babits.

Viktor Babits[1] naskiĝis la  14-an de marto 1900(nun 1900-03-14) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 1982 en La Jolla (San Diego, Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Babits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1918, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato palatino József en 1923. Post la diplomo li estis asistanto jaron, lektoro inter 1924–1940, docento (1938–1944), sed li estis ankaŭ esploristo en armea instituto inter 1938–1944, krome li havis postenojn en patenta oficejo (1938–1947). Intertempe li doktoriĝis en 1931 en la universitato, lia habilitiĝo okazis en 1938. Li studvojaĝis en Britio, Francio kaj Germanio, eĉ li akiris elektrinĝenieran diplomon en Londono en 1931. Lia edziĝo okazis en 1947, poste ili translokiĝis al Usono. Victor A. Babits estis lektoro (1947–1954), poste profesoro ĝis 1960 en Politeknika Instituto Rensselaer, pli poste li esploris en pluraj firmaoj, plejparte jam en Kalifornio. Li pensiuliĝis en 1965.

Li estis signifa pioniro de la evoluo de televido ekde 1926, iom poste de kolora televido, sed li okupiĝis ankaŭ pri bildotelegrafo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Álló- és mozgóképek telegrafálása drótnélkül. (1926)
  • Teljesítményerősítők. (ankaŭ disertaĵo, 1931)
  • Audiofrekvenciájú transzformátor és fojtótekercs méretezése. (1941)
  • A távolbalátás technikája. (1948)
  • Vidicon. (1951)
  • Results with an Experimental Colour Television System Using Electrically or Magnetically Controlled Colour Filters. (1959)

Elektitaj inventoj, patentoj[redakti | redakti fonton]

  • Teljesen elektronikus színes televíziós rendszer. (1936)
  • Eljárás modulált vagy modulálatlan mikrohullámok előállítására (invento: 1936; patento: 1943)
  • Method and Apparatus for the Production of Microwaves. (invento: 1939; brita patento: 1940)
  • Laser Mixer and IF Amplifier. (invento: 1964; usona patento: 1967)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • stipendio sub nomo Dr Victor A. Babits estis fondita en 1983

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.