Vilho Setälä

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilho Suonio Setälä)
Saltu al: navigado, serĉo
Medalo honore al V. Setälä. Skulptisto Heikki Varja, 1979

Vilho Suonio SETÄLÄ (setele) (ps: kelkfoje Vilho Suonio) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1892 en Helsinko, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Espoo) estis finna redaktoro, fotografisto kaj ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Setälä estis la ŝtatkonsilanto prof. d-ro E. N. Setälä kaj la verkistino Helmi Krohn. Setälä fariĝis filozofia magistro en 1922 en la fakoj fiziko, kemio kaj matematiko. Li eniris en la servon de Eldona Akcia Societo Otava en 1922, kaj redaktis i.a. praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, krome verkis manlibron de fotoartisto.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Setälä esperantiĝis en 1907 kaj aktive aliĝis la movadon en 1911. Li gvidis multajn kursojn kaj paroladojn. Sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) 1918-22, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 1912, en 1934 komitatano. Membro de la Akademio de Esperanto. Direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando (EIF) de ĝia fondo en 1920. Ĝenerala sekretario de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1922. Depost 1917 li iĝis ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando. Prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando ekde 1955 ĝis 1965.

Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de Espoo troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en Finnlando, Esperantotie (Esperanto-vojo).

Lia Esperanto-finna vortaro de 1919 estis reviziite reeldonita en 1922 kaj 1934 kaj la ĉefa tiuspeca konsultverko de la intermilita periodo kaj ankoraŭ longe post 1945. Lia alidirekta "Plena vortaro Finna-Esperanta" kun laŭdire ĉ. 32000 kapvortoj de 1923 daŭre restas pli ampleksa ol la samspeca de Joel Vilkki de 1963 (ĉ. 17000 kapvortoj).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Subskribo de Vilho Setälä.
  • „E-a legolibro“, 1917, aperis 4 eldonoj en 18.800 ekzempleroj;
  • „Klariga Vortaro por Finnoj“, 1917;
  • „Lernogvidanto de Esperanto“, 1919;
  • „Esperanto-Finna Vortaro“, 1919, 156, [4] p. (16x 12cm); 2a rev. eld. 1922, 235 p.; 3a rev. kaj plilarĝigita eld. 1934, 246, [2] p. (16x8 cm);
  • „Plena Vortaro Finna-Esperanto“, 1923, 831 p. (16x8 cm);
  • „E-kurso finna“, 1925 (aperis ankaŭ en sveda kaj estona lingvoj).
  • lernolibro "Privilegia Vojo al lingvoscio Esperanto", unua eldono 1958
  • Spegulo Homarana por koroj maljunaj kaj junulaj, 1946 (traduko de poemoj de Juhana Heikki Erkko)

La eldonnombro de liaj finnaj lerniloj entute estas 56.200 ekzempleroj. Li tradukis novelon de Johannes Linnankoski "Batalo pri la domo Heikkilä", aperinta en 1919.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]