Villeneuve-lès-Avignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villeneuve-lès-Avignon
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Gard
Arondismento Nîmes
Kantono Villeneuve-lès-Avignon
Komunumaro Communauté d'agglomération du Grand Avignon
Urbestro Jean-Marc Roubaud (2008–2014)
Insee-kodo 30351
Poŝtkodo 30400
Demografio
Loĝantaro 12 463 (2009)
Loĝdenso 682,2 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9672224.796667Koordinatoj: 43° 58′ N, 4° 48′ O (mapo)
Alteco 10 ĝis 181 m
Areo 18,27 km2
Situo
Villeneuve-lès-Avignon (Francio)
Villeneuve-lès-Avignon (Francio)
DEC
Map
vdr

Villeneuve-lès-Avignon estas franca komunumo en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi apartenas al la departemento Gard kaj la arondismento de Nîmes, kaj estas sidejo de samnoma kantono de Villeneuve-lès-Avignon. En 2009, 12 463 loĝantoj vivis en la urbo.

Inter esperantistoj la urbo aparte konatiĝis en somero 1957, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.

Partneraj urboj

Historio

turo Philippe le Bel (Filipo la bela)

En la 5-a jarcento piede de la monto Andaon fondiĝis abatejo konsekrita al la kristana sanktulo Andreo, ĉirkaŭ kiu iom post iom ekestis loĝloko.

Fondodato de la urbo konsideratas la jaro 1292, kiam la franca reĝo Filipo la 4-a, nomata "Filipo la bela", fiksis kontrakton kun la abatejo, kiu antaŭvidis la starigon de fortikaĵo kaj turo vidalvide de Avinjono, por protekti la abatejon situanta ĉe la tiutempa limo de la regno. La loĝloko ĉe la abatejo kaj la nova fortikaĵo komence Villeneuve de Saint-André près Avignon ("novurbo de Sankta Andreo ĉe Avinjono") havis multajn privilegiojn.

Dum la papoj vivis en Avinjono, ili kaj kardinaloj starigis imponajn palacojn en la urboj, kiuj ankoraŭ nun dominas la urban impreson. Ankaŭ post la reveno de la papoj al Romo, la urbanoj pro la privilegioj kaj la daŭra ĉeesto de riĉaj monaĥejoj tenis prosperan bonstaton.

la fortikaĵo Saint-André superrigardas ĉirkaŭajn domojn

Dum la Franca Revolucio de 1789 la urbo Villeneuve iĝis centro de kantono. En la 19-a jarcento la loko iĝis preferata vivejo por riĉaj civitanoj de Avinjono, kiuj de ĉi-tie havis belan panoraman rigardon al sia urbo. Grandkvante nuntempe ankoraŭ estas same: daŭre multaj riĉaj civitanoj laborantaj en Avinjono vivas en la urbo.

Vidindaĵoj

  • Monaĥejo Notre-Dame-du-val-de-Bénédiction
  • Fortikaĵo Saint-André
  • Turo Philippe Le Bel

Eksteraj ligiloj