Villingen-Schwenningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villingen
Villingen
Blazono de Villingen
Rivero Neckar

Villingen-Schwenningen estas urbo en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi ekestis en 1972 el du sendependaj urboj kiuj unuiĝis per administra reorganizado konfirmita per voĉdonado de la loĝantoj.

Inter Villingen kaj Schwenningen troviĝas la iama landlimo inter Virtembergo kaj Badeno, krome la Eŭropa Akvodislimo: Pluvo falanta en Schwenningen fluas en la Nordan Maron kaj Atlantikon, pluvo falanta en Villingen tra la Danubo al la Nigra Maro.

La urbo estas konata pro la ŝvaba-alemana karnevalo.

Najbaraj komunumoj

Jenaj urboj kaj komunumoj havas limon kun la urbo Villingen-Schwenningen. Ili estas nomitaj en horloĝa senco komencante en nordokcidento:

Unterkirnach, Sankt Georgen im Schwarzwald, Mönchweiler, Königsfeld im Schwarzwald, Niedereschach, Dauchingen (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar), Deißlingen (distrikto Rottweil), Trossingen (distrikto Tuttlingen) kaj Tuningen, Bad Dürrheim, Brigachtal, Donaueschingen kaj Vöhrenbach (ĉiuj distrikto Schwarzwald-Baar).

Ĝemelaj urboj