Vittorio Alfieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝaul

Vittorio ALFIERI (naskiĝis la 16-an de januaro 1749, mortis la 8-an de oktobro 1803) estas itala verkisto, kiu naskiĝis en Asti (Piemonto). Li verkis multajn tragediojn, el tre gravaj "Saul", "Antigone" kaj "Mirra". Li multe vojagxis tra euxropajn landojn, por koni kutimojn kaj kulturojn de iliaj popoloj. Li skribis ankaŭ poeziojn kaj politikajn verketojn. Oni konsideras lin nepre la plej grandan italan tragediiston.

De nobla familio, li entreprenis la soldatan karieron, kiu poste li forlasis netolerema al ĉiu aŭtoritata formo. Li longe vojaĝis tra l’Europo por sperti diversajn popolojn kaj kulturojn. Samtempe li multe legis la verkojn de francaj kleristoj kaj kelkajn klasikajn aŭtorojn inter kiuj ĉefe “La vivoj” de Plutarco [pron. Plutarko]. En la jaro 1775 li ludis la unuan tragedion en Torino (Italio). Poste, li definitive transloĝiĝis en Toskanion kaj fine en Florencon (kie li mortis). Sekve li verkis aliajn dudek tragediojn; inter la plej gravaj oni konsideras sendube “Saul” (1783), “Antigone” (aŭ Antigona)(1776) kaj "Mirra" (1784). Temo de tragedioj estas konflikto - ankaŭ de homaj sentoj plej interne kaŝitaj -inter tiraneco kaj libero, kiu manifestiĝas per reĝmortigo aŭ sinmortigo. La tragediojn de Alfieri oni taksas la plej grandajn de la tuta itala literaturo. Li verkis ankaŭ aŭtobiografiajn versojn kaj prozaĵojn krom plurajn politikajn traktatojn.

Krom la tramelogedio Abele, jen la ceteraj deksep tragedioj: en la jaro 1775 li verkis "Cleopatra" (pron. Kleopatra), dum la jaroj 1775-1782 "Polinice" (pron. Poliniĉe), "Filippo", "Agamènnone", "Oreste", "Virginia" (pron. Virĝìnia), "Don Garzia", "Congiura de’ Pazzi" (pron. Konĝiura de Paci), "Maria Stuarda", "Rosmunda", "Ottàvia", "Timoleone", "Mèrope", "Agide" (pron. A’ĝide), dum la jaro 1784 "Sofonisba" kaj dum la jaroj 1785-1789 "Bruto Unua" kaj "Bruto Dua".

Historio de Saul

La historio de Saul - Ŝaul laŭ la hebrea lingvo - estas, je ĉefaj trajtoj, sufiĉe konata. Ĝi troviĝas en la Malnova Testamento, en la Libro de Reĝoj* (Unua libro, ĉap.oj 16-31, parto 4a).

Saul, la unua reĝo de Izraelo estis trafita per la malfavoro de la juda dio. Dio ordonis al la profeto Samuelo serĉi ĉe Isaio en Betlehemo novan reĝon inter liaj filoj. Samuelo laŭ la diaj indikoj trovis la lastenaskitan Davidon kaj ŝmiris lin per sakra oleo.

Saul, turmentita de malbona spirito, ordonis al siaj servistoj konduki ĉe si iun kiu bone ludus harpon por mildigi sian penon. Li vokigis Davidon kiu, laŭ diroj, bone scipovas ludi harpon kaj estas fortika, prudentparolanta kaj belaspekta. Diras la biblia fonto ke Davido estis ruĝhara, belaspekta knabo kun ĉarma vizaĝo. Tiel Saul amis multege Davidon ĉar tiu per harpsono mildigis lian animon.

Dum sekva milito inter la izraelidoj kaj filiŝtoj, Goliato, tre granda homo, tute pezfere vestita kaj kun treega lanco, eliris el filiŝtaj taĉmentoj kaj defiis jun ajn izraelidon batali kontraŭ si: kondiĉe ke kiu venkos sklavigos la popolon de la venkito. La izraelidoj multege timis la giganton. Dum 40 tagoj Goliato lanĉis sian defion sed neniu el la izraelidoj decidiĝis batali kontraŭ li.

Davido, kiu estis reveninta al sia patro pro la milito, aŭdis pri la defio kaj akceptis ĝin, lasante sian ŝafaron. Fidante je dia helpo, Davido, alfrontis Goliaton per sola ŝtonĵetilo kaj per unusola frapo al la frunto batfaligis la giganton; Davido rapidis al li kaj per lia propra spado tranĉis lian kapon. La filiŝtoj fuĝis kaj estis venkobatitaj.

Pro tio Davido estis admirata kaj multe amata de la popolo de Izraelo, sed tio ne plaĉis al la reĝo Saul kiu ekenviis la junulon. Por liberiĝi de li, Saul promesis edziniĝi sian duan filinon, Mikolan, al Davido, kondice ke li portu al si cent kapojn de filiŝtoj. Davido portis al li ducent kapojn el tiuj kaj do edziĝis Mikolan, kiu lin multe amis. Ankaŭ ŝia frato Ĝonatano amamikiĝis lin. Sed Saul komencis malami Davidon kaj deziris lian morton.

Davido forkuris el Izraelo por eskapi la mishumuran reĝon. Li rifuĝis al proksimaj popoloj kaj eĉ al la filiŝtoj. La granda sacerdoto Akimeleko helpas Davidon donante al li la sanktan panon kaj la spadon de Goliato. Saul, sciinte tiun aferon, murdigas Akimelekon kune kun aliaj 85 sacerdotoj. Plie, li murdigas ĉiujn loĝantojn de Nobe: virojn, virinojn, geknabojn, infanojn eĉ bovojn, azenojn kaj ŝafojn.

Malgraŭ tio Davido, ĉiam lojala al Saul, povinte facile mortigi sian reĝon sola en kaverno, rezignas fari tion; nur fortranĉas eron de lia mantelo. Pro tio la reĝo montras sin dankema al la juna bofilo. Alifoje Davido, nokte, eniras la militkampon de Saul kaj, dum la reĝo dormas, li forprenas lian lancon kaj akvapokalon. Poste Saul koninte la aferon agnoskas la virton de Davido.

La tago alvenas de la fina batalo inter izraelidoj kaj filiŝtoj. La izraela armeo, sen la apogo de la juda dio, estas venkita kaj masakrata. Saul, vundita, estas postsekvata de malamikoj kaj, por ne fali viva en malamikaj manoj, li sinmortigas ĵetante sin sur sian glavon.

  • 1-a libro de la Reĝoj (el kvar libroj pri historio de Izraelo sub ĝiaj reĝoj dum 650 jaroj) pri 40 jaroj je juĝado de Eli, 40 jaroj je juĝado de Samuelo (lasta juĝisto) kaj 40 jaroj je regno de Saul.

Eksteraj ligiloj

greke Ŝaŭlo - Tragedio en kvin aktoj de Vittorio Alfieri

Ŝablono:Ĝermo-biografio