Vladimir Samodaj
Vladimir Samodaj | |
---|---|
fama sovetia kaj rusia esperantisto kaj poeto, honora membro de UEA | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Memfordono |
Naskiĝo | 17-a de junio 1935 en Odeso, Soveta Unio |
Morto | 31-an de marto 2021 |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Nacieco | ruso |
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM |
Vladimir Samodaj (ruse Владимир Владимирович Самодай) (naskiĝis la 17-an de junio 1935 en Odeso), Rusiano kaj sovetiano, fakulo pri la Araba lingvo kaj elstara esperantisto. Honora membro de UEA.
La vivo
Vladimir Samodaj naskiĝis en 1935 en Odeso. Lia patro Vladimir Sergeeviĉ Samodaj (oficiro de sovetia Ruĝa Armeo) mortis en 1940 jaro kaj ek de tiu tempo Vladimir Samodaj iĝis duonorfo. Pro komplikaĵoj de edukado de du junaj filoj (krom 5-jara Vladimir estis ankoraŭ 3-jara frato) patrino[1] sendis pliaĝan filon al Leningrada provinco. Tie lin trovis la Granda Patruja Milito. Dum la milito Vladimir Samodaj fuĝis al diversaj loĝlokoj: en 1941 - al Vjatka, en 1942 li loĝis en vilaĝo Nikolo-Komarovka inter Stalingrad kaj Astraĥano, en 1944 li trafis al Saransk kaj fin-fine revenis al Odeso.
La Esperanto
Tradukisto, redaktoro, li laboris kiel interpretisto en arabaj landoj kaj kiel ĉefredaktoro de la araba versio de ĵurnalo Moskvaj Novaĵoj. En 2012 li laboras en agentejo ITAR-TASS.
Lerninte Esperanton en 1958 en Odeso, li gvidis kursojn, organizis universitatan E-vivon, kunfondis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon kaj estis vicprezidanto de Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (1970-1979) kaj Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-1989). En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de Sovetlanda Esperantista Unio kaj preparis la aliĝon de SEU al UEA.
Al lia kultura agado apartenas esperantigo de universitata aktora trupo, kiu en 1967 turneis en Pollando. En 1990 li ekgvidis Moskvan Literaturan E-Klubon, redaktis ties bultenon "Cerbe kaj Kore"; li okupiĝis pri kolektado de materialoj por la historiografio de Esperanto en Sovet-Unio, tradukis poeziaĵojn el la rusa kaj la ukraina kaj originale verkis. Liaj rememoroj kaj poemoj estas kolektitaj en Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999).
En 1995 Vladimir Samodaj doktoriĝis pri filologio. Dum la jaroj 1995-2011 li estis docento kaj poste profesoro de katedro pri internaciaj lingvoj de Eŭropa Jura Universitato Justo (Moskvo) kaj instruis Esperanton al studentoj.
Vladimir Samodaj redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj Kore (literatura revuo), internacian revuon Scienco kaj Kulturo (1995-2012), Esperanto-suplementojn al la ĵurnalo "Moscow News".
Interesaĵoj
En 1995 Samodaj vizitis lekcion pri alternativa medicino post kio ekokupiĝis pri ĉi afero. En sia libro «Esperanto kaj vivo» li rakontas pri propraj spertoj de levitacio kaj sukcesa kuracado pere de siaj novaj scioj.[2] Interesiĝas pri fotado, organizis kelkajn ekspoziciojn de fotoj.
Libroj
- Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. Eldonejo Impeto, Moskvo, 1999. 176 paĝoj kudre binditaj. ISBN 5-7161-0061-9.
- Konfesoj. Poeziaj provoj. Eldonis Eŭropa Jura Universitato Justo, Moskvo, 2005. 119 paĝoj kudre binditaj.
- Vladimir Samodaj. Esperanto kaj Vivo. Moskvo: Impeto, 2010. 248 p. ISBN 978-5-7161-0212-5
Eksteraj ligiloj
- Recenzo pri "Ne nur legendoj ..."
- Scienco kaj Kulturo
- Oficiala retejo de internacia esperantlingva revuo Scienco kaj Kulturo
- Libro leg-enda pri tempo legend-a - recenzo de Boris Kolker en Monato.
- Detala biografio kaj foto
Referencoj
- ↑ Jekaterina Tiĥonovna estis filino de Ivan Smirnov, la hejtisto de fama krozŝipo Potjomkin. Pro sia revolucia agado li prenis alian nomon - Tiĥon Kornejenko. Pro la kaŭzo fratino de Jekaterina Tiĥonovna havis alian patronomon kaj estis Vera Ivanovna.
- ↑ Kuracado // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 217-221. ISBN 978-5-7161-0212-5
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |