Walter Baier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Baier
Walter Baier ĉe partitago de la germana Maldekstra Partio en Augsburg, 2023
Walter Baier ĉe partitago de la germana Maldekstra Partio en Augsburg, 2023
Persona informo
Walter Baier
Naskiĝo 8-an de februaro 1954 (1954-02-08) (70-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Komunista Partio de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo politikisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Walter BAIER (naskiĝinta la 9-an de februaro 1954 en Vieno) estas aŭstra politikisto komunista. De decembro 2022 li estas prezidanto de la Eŭropa Maldekstro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de komunista viktimo de la nazioj,li aniĝis dum lernejaj tempoj al la Ligo de socialismaj mezlernejanoj kaj en 1972 al Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ). En 1974 li komencis studon de ekonomiko ĉe la universitato de Vieno. Deputite li havis diversajn funkciojn ĉe ÖH, la reprezenta sindikato de aŭstraj studentoj. En 1977 oni elektis lin prezidanto de KSV (komunisma studentaparlamenta partio) kaj ano de la Centra komitato de KPÖ. En 1981, en la nomo de KSV li klopodis - kun la socialdemokratia VSStÖ - nuligon de estintaj studentparlamentaj balotadoj pro la permeso de kandidatiĝo de novnaziisma grupo. En 1985 la supera konstitucikortumo ordonis neniigon de la kulpigitaj grupoj ANR/NDP.[1].

En 1981 Baier kunorganizis porpacan manifestacion Den Atomkrieg verhindern – Abrüsten kaj en 1983 li paroladis dum la marŝo Friedensmarsch der 100000.[2] Post deviga soldatado kaj fino de la studoj, Baier iĝis en 1982 politika funkciulo de KPÖ en Vieno. En 1987 li fariĝis membro de la Politika buroo de KPÖ kaj en 1991 federacia sekretario, en 1994 eĉ partiestro. Krom enpartie li gazetare laboris kiel eldonisto de la semajngazeto "Volksstimme" (ĝis 2003).

Kiam KPÖ perdis en 2003 proceson dum jardekoj daŭrintan kontraŭ la Federacia Respubliko de Germanio pri sia havaĵaro, Baier sukcese ordonis drastan ŝparprogramon por sia partio. Tiam oni maldungis ĉiujn funkciulojn, ne plu subvenciis la partiorganon kaj vendis ĉiujn ne senpere por partilaboro utiligatajn nemoveblaĵojn. Kritikegoj konfrontis lin en 2004 kiam evidentiĝis ke li venis la okupitan Kirchweger-domon al dekstraj ekstremismuloj.

Tamen li estiĝis en 2004 okaze de la 33-a partitago de KPÖ partiestro kvarafoje. Tio helpis kvietigi longan partiinternan kverelon pri partia direktiĝo. Samjare Baier helpis fondi tuteŭropan ligon de la Eŭropa Maldekstro. En 2005 Baier doktoriĝis Viene. En la 27.2.2006 li demisiis partiestrece ne deponante la membrecon ĉe la federacia parti-estraro.

De 2006 Baier kunordigas la eŭropan esploradan kaj klerigan retaron "transform! europe – network for alternative thinking and political dialogue" aktivan en 21 eŭropaj landoj. Ĝi samtempe taksatas la oficiala fondaĵo de Eŭropa Maldekstro.[3] Baier redaktoras kun aliaj kvinlingvan jarlibron kun la sama titolo.[4]. Inter 2003 kaj 2017 li estis liga reprezentanto ĉe "Interna konsilio de Monda Socia Forumo".

De 2000 Baier engaĝiĝis en dialogo kun la protestantisma kaj la katolika eklezioj de Aŭstrujo. En 2011 proponis al li la Fokolar-Movado esti unu el kvin ateismaj intelektuloj partoprenontaj ĉe la interreligia pacrenkontiĝo en Asizo, kunveno laŭ invito de papo Benedikto la 16-a.[5]

Baier kandidatis en 2015 por urbestreco en Vieno por la partikunfandiĝo Wien anders; ili atingis nur 1,07 elcentojn de la voĉoj. Baier membras ĉe la en 2016 fondita movado Democracy in Europe Movement 2025. En decembro 2022 li elektita estas ĉefo de la Eŭropa Maldekstro.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj liglioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brigitte Bailer: "The Ban on Re-Engagement in National Socialist Activity as a Social and Political Counter-strategy" - eldonis Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado, 19.3.2015, p. 9-11
  2. Thomas Schönfeld: "Den Atomkrieg verhindern – Abrüsten." - ĉe: Mitteilungen der Alfred Klahr Gesellschaft, 2002
  3. "Über uns"
  4. prezento de Walter Baier kiel redaktisto
  5. "Papst empfing EU-Linkspolitiker." - ĉe: Orf.at, 19.9.2014
  6. Rainer Hackauf: "Walter Baier neuer Präsident der Europäischen Linken" - ĉe: KPÖ, 12.12.2022