Wied (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wied
La rivero Wied ĉe Rossbach
rivero
Bazaj informoj
Situo  Germanio (Rejnlando-Palatinato)
Rivera reto Rejno
Longeco 102 km
Fluo
Fonto norde de Linden
- Alteco super marnivelo 463 m
Enfluejo ĉe Neuwied en la Rejnon
- Alteco 63 m
Geografio
vdr
Wied ĉe la Muelejo de Laubachs
Wied ĉe Widderstein: defluantejo de la mueleja foso al la akvo-energiejo „Michelbacher Mühle“ kaj baraĵo
Ponto super Wied
Wied ĉe Widderstein: debranĉiĝo de la mueleja foso kaj baraĵo

La rivero Wied estas 102 km longa dekstra flankrivero de la Rejno en Germanujo. Ĝi trafluas de la fonto ĝis la buŝo rejnland-Palatinatan teritorion. Ĝia akvokolekta areo havas 770,8 km² kaj nutras la Rejnon per ĉ. 9 m³/s akvo.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas en Westerwald en la alteco de 464 m super marnivelo norde de la komunumo Linden. Komence ĝi pasas Linden ĉe la orienta rando kaj iras en sud-sudokcidenta direkto. Je la orienta bordo de la Dreifelder Weiher (la plej granda lago de la vestervalda lagaro) la juna rivero enfluas la lagon kaj forlasas la lagon en nord-okcidenta direkto.

Poste la rivero fluas en nord-okcidenta direkto al Altenkirchen, poste okcidenten tra la pitoreska Naturparko Rhein-Westerwald preterpasante Neustadt. Poste ĝi turniĝas suden kaj enfluas en Neuwied la mezan Rejnon.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova formo de la nomo por la rivero estas uuida (elparolu: ŭida) el la jaro 857.[1] En la Mezepoko la rivero estas ekde la duono de ĝia vojo, proksime de Neustadt (Wied), la limo inter la episkoplando Treviro maldekstre kaj la Elektoepiskopujo Kolonjo je la dekstra flanko de la rivero.

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La alfluantoj de la Wied estas:

Maldekstre de la Wied

dekstre de la Wied

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj vilaĝoj kaj urboj ekzistas apud la rivero Wied:

Ekonomio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La lasta kilometro de la rivero estas navigebla kaj iras al la haveno de la fabriko Rasselstein GmbH. Ekzistas marŝopado Wiedwanderweg en la valo apud la rivero, kiu longas 100 km. En Altwied kaj Michelbach ekzistas akvo-energiejoj. En la Muelejo de Strickhausener (komunumo Berzhausen) oni ankaŭ faras kurenton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Priewer, Mathias Priewer, Gerhard Hachenberg: Warum ist die Wied eine Witt? In: Heimat-Jahrbuch des Landkreises Neuwied 2011, ISBN 3-9809797-8-4, S. 232–235.