Wilhelm Karges

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Karges
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1613 (1613-01-01)
en Berlino
Morto 27-an de novembro 1699 (1699-11-27) (86-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Wilhelm KARGES (n. 16131614, naskiĝloko nekonata; m. 27-an de novembro 1699 en Berlino) estis orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Pri la frua tempo de Karges ekzistas ege malmultaj konoj; Multan vivotempon li pasigis en kaj ĉirkaŭ Berlino, kie li naskiĝis, laboris kaj mortis. Li konatiĝis kun Andreas Düben, disĉiplo de Sweelinck, kun kiu li vojaĝis tra norda Germanio kaj Nederlando. Li aktivis ekde 1645 ĉe la brandenburga kortego en Königsberg. En januaro 1646 li estis nomumita ĉambromuzikisto kaj komponisto ĉe la kortego de Friedrich Wilhelm de Brandenburg, kaj poste li transprenis la postenon de orgenisto ĉe la tiea katedralo. Kiam li iom post iom perdis sian vidpovon, li ekavis diversajn asistantojn kaj tiel senpeziĝis de kelka respondeco. Tamen lia orgenludon estis evidente altkvalita, tiel ke oni altigis lian salajron en la jaro 1683.

De Karges konserviĝis kvar aŭ ses orgenverkoj, inter ili kaj ĥoralmuzikigoj kaj liberaj pecoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Article "Wilhelm Karges," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]