Willem van Aelst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Willem van Aelst
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1627 (1627-05-16)
en Delft
Morto 30-an de aprilo 1683 (1683-04-30) (55-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Okupo
Okupo pentristo • botanical illustrator
Verkoj Flower still life with a watch
Still Life with Partridges
Still Life with Poultry
vdr

Willem van Aelst (la 16-an de majo 1627 - 1683) estis nederlanda pentristo de la ora epoko de nederlanda pentrarto kaj kiu specialiĝis pri aĵpentraĵo, plejparte kombinante florojn kaj ĉasviandon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Aĵppentraĵo kun ĉasada ekipaĵo kaj mortintaj birdoj (1668) fare de Willem van Aelst

Van Aalst naskiĝis en Delft kaj estis filo de juĝisto. Li lernis pentraĵon de sia onklo, la pentristo Evert van Aelst kaj la 9-an de novembro 1643 li estis registrita kiel pentristo-artisto en la Gildo de Sankta Luko en Delft.

Inter la jaroj 1645-1649 li vivis en Francio kaj en 1649 li translokiĝis al Florenco kie li laboris por Ferdinando la 2-a de Medici, Duko de Toskanio, kiam li iĝis konata kiel " Guillielmo d'Olanda " (Vilhelmo de Holando). En la sama tempo, la nederlanda Matthias Vittus kaj Otto Marceaus van Schryck ankaŭ laboris kune kun li, kiuj influis la stilon de Van Aalst.

En 1656 van Aalst revenis al Nederlando, kaj vivis en Amsterdamo. Pro sia sukceso li loĝis sur la bordoj de la Prinsnachracht Kanalo.

Van Aalst mortis en Amsterdamo en proksimume 1683 (aŭ baldaŭ post tiu ĉi jaro).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]