William Blake
William Blake | |
---|---|
angla poeto kaj belartisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-a de novembro 1757 en Londono, Anglio |
Morto | 12-a de aŭgusto 1827 en Londono, Anglio |
Tombo | Bunhill Fields Burial Ground |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Verda Strato • Broadwick Street • Broadwick Street • Poland Street • Hercules Buildings • Felpham • South Molton Street • Fountain Court • Battersea • Broadwick Street |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio |
Alma mater | Royal Academy Schools • Henry Pars Drawing School |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | James Blake |
Patrino | Catherine Hermitage |
Frat(in)oj | Robert Blake • James Blake • John Blake • Jimmy Solís Delgado • Catherine Elizabeth Blake |
Edz(in)o | Catherine Blake |
Okupo | |
Okupo | pentristo • poeto • teologo • kolektanto • gravuristo • ilustristo • filozofo • litografisto • presisto • desegnisto • verkisto • skulptisto • libretisto • grafikartisto |
Verkoj | La Nupto de Ĉielo kaj Infero And did those feet in ancient time Kantoj de Senkulpeco kaj Sperto Vala, or The Four Zoas Jerusalemo: La Emanaĵo de la Giganta Albiono Miltono: Poemo La Antaŭtempulo |
William BLAKE [ŭiljam blejk] (28-a de novembro 1757 – 12-a de aŭgusto 1827) estis angla poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo. Li ilustris siajn poemojn (helpite de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano.
Blake naskiĝis ĉe 28 Broad Street, Golden Square en Londono, en mezklasa familio. Kiam li estis infano, li vidis anĝelojn kaj la profeton Jeĥezkel. La belartan talenton rimarkis kaj subtenis lia familio. Je la aĝo de 10 jaroj li komencis gravuri kopiojn de desegnaĵoj de helenaj antikvaĵoj, praktiko kiun oni preferis pli ol viva desegnado. Kvar jarojn post li studis ĉe gravuristo, Henry BASIRE. Post du jaroj Basire sendis lin al la gotarĥitekturaj preĝejoj de Londono por kopii belartaĵojn. Havante 21 jarojn Blake finis sian studadon kaj eklaboris kiel profesia gravuristo.
En 1779 li fariĝis studento ĉe la Reĝa Akademio, kie li ribelis kontraŭ la stilo de modaj pentristoj kiel Rubens, kiun li konsideris nefinita, preferante la klasikan ĝustecon de Michelangelo kaj Raffaello Santi.
En 1782 Blake ekkonis John FLAXMAN, kiu fariĝis patrono. Samjare li edziĝis kun malriĉa analfabeta virino nomita Catherine BOUCHER, kiu havis kvin jarojn malpli ol li. Catherine povis nek legi nek skribi kaj eĉ subskribis la geedziĝan kontrakton per ikso. Blake instruis al ŝi legi kaj skribi kaj eĉ trejnis ŝin pri gravurado. Tiutempe George CUMBERLAND, unu el la fonditoj de la Nacia Galerio, ekadmiris la verkojn de Blake.
Blake estas konsiderata poeto grava kaj serioza ĉar li originale diskutas grandajn demandojn de fido, religio, filozofio kaj kredo. Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj ŝajnis freneza al sia tempo – ĉar li inventis novan sistemon de mitoj por esprimi sin mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aŭ esti sklavigita al la de alia homo."
Multaj de la la 19-a jarcento pensis ke li estis freneza. Wordsworth diris, "sendube ĉi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de Sinjoro Byron kaj Walter Scott." Ruskin priskribas la menson de Blake kiel "malsana kaj sovaĝa", kvankam "granda kaj saĝa". Sed la 20-a jarcento, ekde Yeats, admiras je Blake kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto.
Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la Kanto de Naiveco kaj Sperto (verkita kiam Blake estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj saĝa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple Ameriko, Milton, kaj La Libro de Urizeno.
Li mortis malriĉa kaj estis enterigita sen marko.
Blake estis influita de i.a. la Biblio, John Milton, kaj Dante Alighieri. Fakte, li ilustris libron de Dante kaj la libron de Ijob. Li ne estis formale klerigita, sed malgraŭ tio, li legis vaste kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Milton, kaj la antikvaj romanoj kaj grekoj.
Blake estas populare konata en Anglio kiel la verkisto de And did those feet in ancient time ("Kaj ĉu tiuj piedoj en antikva tempo"), patrotisma poemo kiu poste fariĝis fama himno.
Sube troviĝas mallonga, iomete malpli edifa, sed des pli mistera specimeno de lia poezio.
La rozo malsana
|
Aliaj projektoj
Aperis en Esperanto
- La Sekreto de Amo, tradukita de Clarence Bicknell.
-
Ŝtormo de geamantoj
-
Antikveco de tagoj
-
Kordo de Abel trovita de Adam kaj Eva
Eksteraj ligiloj
Referencoj