William Gilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Gilbert
Persona informo
William Gilbert
Naskiĝo 24-a de majo 1544
en Colchester, Anglio
Morto 30-a de novembro 1603 (59-jara)
en Londono, Anglio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per nigra morto vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St John's College vd
Familio
Patro Jerome Gilberd vd
Patrino Jane Wingfield vd
Gefratoj William Gilbert vd
Profesio
Okupo filozofokuracistoinĝenierofizikistoastronomo • natursciencisto vd
Laborkampo medicino, fiziko, astronomio, filozofio
Aktiva en Anglio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Gilbert (naskiĝis la 24-an de majo 1544, mortis la 30-an de novembro 1603), foje ankaŭ literumata Gilberd, estis angla kuracisto, fizikisto kaj natura filozofo. Li pasie malakceptis kaj la tiutempe regantan aristotelan filozofion kaj la lernejajn metodojn de universitata instruado. Nuntempe li konatas grandparte pro sia libro De Magnete ("pri la magnetoj", 1600), kaj konsideriĝas unu el la kreintoj de la terminoj "elektro" kaj "magnetismo".

Unuo de magnetomova forto, ankaŭ konata kiel magneta potencialo, estis nomata "gilberto" je lia honoro.