Willibrord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Willibrord ĉe Echternach

Willibrord (n. ĉ.658, m. la 7-an de novembro 739) estis sanktulo kaj anglosaksa misiisto konata kiel la apostolo de la frisoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Sankta Wilgils aŭ Hilgils, vivis en Northumbria, Anglio, kaj retiris sin al ermitejo kie li konstruis kapelon. La reĝo kaj nobeloj de Northumbria donis al li bienojn pro kiuj li havis sufiĉe da enspezo por konstrui preĝejon, kie poste Alcuinus estis pastro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Willibrid edukiĝis sub Sankta Wilfrid ĉe Ripon, kie li eniris la abatejon dum ankoraŭ tre juna knabo. Kiam li havis ĉirkaŭ 20 jarojn, li iris al Abatejo Rathmelsigi en Irlando, kiu estis centro de klereco. Tie li studis sub Sankta Egbert, kiu sendis lin kaj 12 kunulojn por misii inter la frisoj. Dufoje li vojaĝis al Romo, kie, la 21-an de novembro 695, li konsekriĝis kiel episkopo de la frisoj, kun la nomo Clement. Reveninte en Frision, li konstruis multajn preĝejojn, monaĥejojn, kaj katedralon ĉe Utrecht.

Li klopodis konverti Redbad, reganto de la frisoj, sed laŭdire tiu rifuzis kiam oni diris al li ke li trovus neniujn el siaj prapatroj en la ĉielo: li preferis pasi la eternon en la infero kun siaj paganaj prapatroj ol en la ĉielo kun fremduloj.

En 716 Redbad bruligis preĝejojn kaj mortigis multajn misiistojn. Willibrord eliris de la lando. Post la morto de Redbad en 719, li revenis, helpate de Sankta Bonifacio kaj protektate de Karolo Martelo. Li ofte vizitis Abatejon Echternach, kie li entombiĝis. Li estis venerata kiel sanktulo.

Oni atribuis al li multajn miraklojn. Laŭdire, iam, kiam oni portis liajn relikvojn tra Echternach, partoprenis kvin episkopoj, du svisaj gardistoj, 16 standardportantoj, 3,045 kantistoj, 136 pastroj, 426 muzikistoj, 15,054 dancistoj, kaj 2,032 aktoroj.[1]

Alcuinus verkis biografion de Willibrord.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Studien u. Mittheilungen, 1906, p. 551