Wolfgang Tittelbach-Helmrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfgang TITTELBACH-HELMRICH (naskiĝinta la 7-an de marto 1931 en Arnstadt, mortinta samloke la 10-an de decembro 2000) estis germana teologo kaj superintendanto evangelia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La junajn jarojn li pasigis en Jena. Post la frekvento de la humanisma gimnazio li studis teologion kaj arthistorion en Jena, Rostock, Halle (Saale) kaj Lund.

Li edzinigis Ingrid Bratfisch (1933-2001) kaj estis inter 1957-71 paroĥestro en Casekirchen kaj Finsterbergen. Poste li estis, ĝis 1992, paroĥestro ĉe la Supra Kirko en Arnstadt kaj superintendanto. Okaze de la trista datreveno 50-a de la detruo de la Sinagogo de Arnstadt li instigis la starigon de monumento.

Pro honori liajn kuraĝon kaj engaĝiĝon pri libereco de kredo kaj pensado dum la komunisma diktaturo de GDR kiel ankaŭ memore al lia agado fruktodona dum la Turniĝo oni nomumis lin en la 27.11.1993 honora civitano de Arnstadt.

Lokalhistoriisto[redakti | redakti fonton]

En 1995 li verkis la libreton regionhistorian Arnstadts jüdische Mitbürger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]