Yngwie J. Malmsteen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yngwie J. Malmsteen
Yngwie J. Malmsteen

Yngwie Malmsteen, arta nomo de Lars Johan Yngve Lannerbäck, (Stokholmo, 30-a de junio de 1963) estas sveda gitaristo .

Historio[redakti | redakti fonton]

La Intereso pri Muziko[redakti | redakti fonton]

Lars Johann Yngve Lannerbäck naskiĝis en Stokholmo, Svedio, la 30-an de junio 1963. Li havis lecionojn de piano kaj trumpeto kaj kiam li estis 5-jaraĝa gajnis sian unuan gitaron, kiu restis neuzata ĝis la 18-a de septembro 1970 kiam li vidis per televido specialan programon pri la forpaso de Jimi Hendrix. Kio pli multe prenis atenton de la knabo Malmsteen ne estis la tekniko mem de Hendrix, sed la momento kiam li rompis kaj poste bruligis la gitaron.

Malmsteen multe havis influon de Deep Purple precipe pro la klasikaj influoj de la gitaristo Ritchie Blackmore. Tio konatigis lin kun klasikaj komponistoj kiel Bach, Vivaldi, Beethoven, Mozart kaj Paganini, inter aliaj.

Li estis unu el la pioniroj en la komponado de muzikoj kun miksaĵoj inter klasika muziko kaj pezroko.

Dediĉo al Muziko[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis 10-jaraĝa adoptis la familia-nomon de sia patrino, Malmsteen, kaj ekde tiam komenci dediĉi ĉiujn siajn energiojn al la muziko kaj ĉesis iri al la lernejo. En la lernejo li ĉiam estis konsiderita kiel "problemulo", kverelis ofte kaj bone sukcesadis nur en tiuj fakoj kiuj plaĉis al li: angla lingvo kaj artoj. Lia patrino, rimarkante liajn talentojn, permesis ke li restu hejme kun siaj kd-j kaj gitaro.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]