Yola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Benue ĉe Yola

Yola estas grandurbo, diocezo, tradicia sidejo de Adamawa Emirlando, subŝtata ĉefurbo kaj universitata urbo en Niĝerio. La loknomo signifas: "vilaĝo ĉe leviĝanta tero".

Mapo pri Niĝerio, kie Yola estas trovebla en la orienta parto
Loko de Yola en la subŝtato

Bazaj informoj

Geografio

Yola situas sur ebenaĵo en valo, proksime de rivero Benue, en la orienenta sekcio de la lando. Jimeta situas 9 km.

Historio

Yola (kune kun Jimeta) estis fondita en 1841, kiel administra centro de subŝtato kaj ankaŭ emirlando. Supozeble en 1849 eŭropano unuafoje vizitis la urbon. La britoj okupis la urbon en 1901. Kvankam la germanoj atakis la urbon el Kameruno en 1914, la urbo sukcese defendis sin. Jimeta kaj Yola estis unuigita urbo inter 1935-1955, kiel Jimeta Yola.

Ekonomio

Vido al la montoj en Yola

Yola estas komerca centro kune kun Jimeta. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sorgojn, miliojn, nuksojn, cepojn kaj indigojn. Aliaj bredadas brutojn, ŝafojn, kaprojn kaj kokojn.

Klimato

Yola situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas 25 °C, sed ĝi foje atingas 40 °C. Jare pluvas po 930 mm. Inter decembro-februaro neniam pluvas.

Trafiko

Apud Jimeta situas flughaveno de Yola.

Vidindaĵoj

Fontoj