Zita Gereben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zita Gereben
Zita Gereben en 2008
Zita Gereben en 2008
Persona informo
Naskiĝo 11-an de junio 1981 (1981-06-11) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo kantistomuzikistokomponisto
vdr

Zita Gereben, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gereben Zita estas hungara ŝlagrokantisto, komponisto.

Zita Gereben [1] naskiĝis la 11-an de junio 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zita Gereben frekventis muziklernejon, kie ŝi violonadis. Ŝi aĝis 12, kiam ŝi komencis kanti en infana koruso de Hungara Radio. Inter 1996-2000 ŝi lernis en muzikarta mezlernejo, poste same 4 jarojn en muzika studio, fine ŝi akiris diplomon pri ĵazkanto en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2008. Post siaj studoj ŝi fondis ĵazorkestron, krome laŭ la eblecoj ŝi aliĝis al aliaj similaj orkestroj. Same en 2008 ŝi ekinstruis en muzika mezlernejo. Iom poste ŝi ankaŭ komponadis. Ekde 2011 ŝi kantas ankaŭ en ŝlagrorkestroj.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Boldog születésnapot! (2003)
  • Magyar vándor (2004)
  • Majdnem szűz (2008)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]