Zoja Miĥajlovna Zamenhof
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 18 Sep. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Zoja Miĥajlovna ZAMENHOF (naskiĝis la 2-an de junio 1924, mortis la 19-an de oktobro 1992 en Moskvo) estis filino de Miĥajl Zamenhof kaj ties edzino Jelizaveta Miĥajlovna.
Ŝi estis doktoro pri juro, aŭtoro de fakaj libroj. Dum la jaroj de la sovetia renaskiĝo de la esperanto-movado en 1958-1959 ŝi partoprenis Esperanto-kurson de Nikolaj Rytjkov kaj aktivis en la movado.
Post kiam Boris Kolker retrovis ŝin meze de la 1980-aj jaroj, ŝi denove aktiviĝis en Esperanto-vivo, interalie membris en la moskva E-klubo „Scio“, klubo de sciencistoj-esperantistoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pri geparencoj de L.L.ZAMENHOF en Rusio, NikSt, 21.05.95

