Zoltán Bosnyák (subministro)
Zoltán Bosnyák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bosnyák Zoltán József Lajos Gusztáv |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1861 en Somogytúr |
Morto | 19-an de decembro 1948 (87-jaraĝa) en Hegyvidék |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Géza Bosnyák |
Edz(in)o | Hedvig Lenkey • Erzsi Sándor |
Okupo | |
Okupo | verkisto • advokato • politikisto |
Zoltán Bosnyák [boŝnjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bosnyák Zoltán József Lajos Gusztáv [jOĵef Lajoŝ gustAv] estis hungara subministro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis felsőpataki [felŝOpataki], lia frato estis Géza Bosnyák.
Zoltán Bosnyák[1] naskiĝis la 10-an de oktobro 1861 en Somogytúr, li mortis la 19-an de decembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Bosnyák maturiĝis en piarista gimnazio en Nagykanizsa, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1883. Post la diplomo li eklaboris en la ministerio pri enlandaj aferoj. Paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn, fine en 1918 li estis subministro. En la sekvanta jaro li pensiuliĝis. Lia laboro fokusiĝis pri tutelo de la geinfanoj. Li havis la titolon ministeria konsilisto. Li ankaŭ verkis teatraĵojn prezentitajn en la Nacia Teatro (Budapeŝto). Li estis edzo de Hedvig Lenkey inter 1896-1907, kiu ĉesis pro divorco. Li estis poste edzo de Erzsi Sándor. Zoltán Bosnyák havis 3 filojn, sed ne estas konata, kiu edzino naskis.
Elektitaj juraj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A birtokminimum, mint agrárreform Magyarországon. Kritikai kísérlet. (1885)
- A gyámügyi közigazgatás reformja (1890)
- Le droit de l’enfant abandonné. – Le droit et le système hongrois de la protection de l’enfance. (1909)
- Állami gyermekvédelem Magyarországon (1910)
Liaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Becsületbíró (1896)
- Tisztító tűz (1897)
- Mary (1900)
- Sursum corda (1904)
- Mirette (1906)