Septo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Septo (apartigilo).

Septo (aŭ septimo de la latina vorto septimus = la sepa) estas intervalo de iu noto al la sepa sinsekva en diatona gamo. Tia intervalo konsideratas dissona.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]


Ekzemploj de septaj intervaloj

Septoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas

  • la granda septo (a), kiu konsistas el la intervalo kvin plendutoj plus duonduto (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 15/8, t.e. ĉirkaŭ 1 088,3 cendoj), kaj
  • la eta septo (b), kiu konsistas el la intervalo de kvar plendutoj plus du duondutoj (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 16/9, t.e. ĉirkaŭ 996.09 cendoj).

Multe pli maloftaj estas

  • la aŭgmentita septo (c), kiu ampleksas ses plendutojn", kaj
  • la diminuita septo (d), ankoraŭ duonduto pli malgrandas ol la "eta septo".

La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita septo" samas al okto respektive "diminuita septo" al granda sesto.

Aŭdaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto