Cezara sekco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirurgiistoj faras cezaran sekcon

Cezara sekco (latine sectio caesarea), ankaŭ cezara operacio, estas plej ofta uzata metodo de peroperacie farata nasko, dum kiu estas al infano malfermita vojo el la korpo de patrino per kirurgia sekco.

Markigo "imperiestra sekco" estas derivita el mito, laŭ kiu naskiĝis per tiu ĉi maniero unu el romiaj imperiestroj.

Kiam estas necese fari la cezaran sekcon?[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi maniero de nasko estas uzata sole tiam, se la nasko gvidita per normala maniero povus endanĝerigi la patrinon aŭ la infanon.

Ofta komplikaĵo de la normala nasko estas koksa situo de la infano, kiam la infano ne kuŝas en utero per la kapo suben al la koksa elirejo, sed male per piedetojpugeto.

Oni devas uzi la cezaran sekcon ankaŭ tiam, kiam la infano kuŝas transverse al naskovojoj (la t.n. transversa situo) kaj ne eblas fari turnon. Tiu ĉi stato povas esti ankaŭ malbonigita pro krevo de placenta membrano kaj pro forfluo de placenta akvo, do estas senprokraste necese fari naskon per la cezara sekco por konservi la vivon de la patrino kaj la de infano.

Kaŭzo por la nasko per la sekco estas ankaŭ diversaj gravaj malsanoj de la patrino kiel grava diabetoeklampsio, kiu montriĝas per abrupta plialtiĝo de sangopremo, senkonscio kaj gravaj spasmoj. Nuntempe oni faras krom tio ankaŭ naskon per la sekco tiam, kiam temas pri plurnombra gravedeco. Neceseco de la nasko per la imperiestra sekco estas en plimulto da kazoj eble destini ankoraŭ antaŭ estiĝo de naskodoloroj.

Sed povas okazi, ke la komplikaĵoj estiĝos aŭ oni ekkonos ilin nur en la paso de la nasko kaj la imperiestra sekco poste estas farenda kiel sav-operacia interveno por savi la vivon.

Verŝajneco de la cezara sekco estas des pli granda, ju pli estas la patrino – unuenaskontino – pli aĝa. La unuenaskontino pli aĝa ol 32 jaroj apartenas por akuŝisto jam inter maljunajn naskontinojn. En tiuj ĉi kazoj estas pli bone fari tiun ĉi intervenon kiel planatan operacion ol alpaŝi al ĝi nur post elĉerpantaj provoj je nasko per la normala vojo.

Kiel oni faras la cezaran sekcon?[redakti | redakti fonton]

La operacio farita de akuŝisto daŭras proksimume unu horon, sed dum tio estas necese, por ke la infano estu naskita proksimume dum kvin minutoj.

Dum la operacio oni kirurgie malfermos ventran muron kaj uteron, post la nasko de la novnaskito estas forigita placento kaj estas artefarite plilarĝigita natura naskokanalo, por ke ses semajnoj post la nasko pasu same kiel ĉe la normala nasko.

Kiaj komplikaĵoj povas okazi?[redakti | redakti fonton]

Por la patrino ekzistas dum la cezara sekco principe la samaj riskoj, kiajn kunportas kun si ĉiuj operacioj en la plena narkozo: problemoj kun sangocirkulado, perdoj de la sango aŭ infektoj. Same povas okazi diversaj komplikaĵoj ankaŭ ĉe la infano. Dum la normala nasko okazas al elpuŝado de placenta akvo el la pulmo per premo en proporcie mallarĝa naskokanalo. Tiu ĉi paso dum la cezara sekco ne okazas kaj tial la spirado de la novnaskito estas malfaciligita. Ankaŭ povas okazi inhibo de la spirado de la infano pro narkotaĵoj, kiuj devis esti donitaj al la patrino dum la operacio.

Sed hodiaŭ rilate al pli bonaj eblecoj de la farado de narkozo, pro uzo de antibiotikoj kaj rimedoj subpremantaj kreadon de sangokoagulaĵoj, la riskoj de la nasko per la imperiestra sekco estas nur tre malgrandaj. En tre multaj kazoj, se ne okazus solvo finigi la gravedecon per la cezara sekco, povus esti tre grave endanĝerigita la vivo de la patrino kaj de la infano. Nombro de infanoj kun daŭraj sekvoj je la sano, kaŭzitaj pro malfacila spontanea nasko malkreskis.