La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseojA5 kaj A661 ligas ĝin al la 10 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt. La urbo estas la centra sidejo de la germana instanco pri aviada sekureco Deutsche Flugsicherung, krome ĉi tie troviĝas la renoma medicina Instituto Paul Ehrlich.