Til' Strigospegulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Til' Strigospegulo
folklora persono • fikcia homo
Verko La Légende et les Aventures héroïques, joyeuses et glorieuses d'Ulenspiegel et de Lamme Goedzak au pays de Flandres et ailleurs
Till Eulenspiegel
Informoj
Sekso vira
Nacieco Germanio
Okupo prankster
vdr

Til' Strigospegulo, originale malaltgermane Dyl Ulenspegel, altgermane Till Eulenspiegel kaj nederlande Tijl Uilenspiegel, estas legenda mezepoka vojaĝanta amuzisto kaj heroo de malaltgermana populara libro, publikigita anonime dum la jaro 15101511.

Bildo de Til' Strigospegulo el la unua libro pri li, eldonita en 1515

La figuro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro de 1510/1511 Til' Strigospegulo naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1300 en vilaĝo Kneitlingen en la proksimeco de Braunschweig en okcidenta Malsupra Saksio. Laŭ memorŝtono li mortis en 1350 en la urbo Mölln. Legendoj pri li popularis en la tuta malaltgermana lingvoregiono (inkluzive de Flandrio kaj Nederlando), sed ne certas, ĉu li vere ekzistis aŭ estis sprita inventaĵo.

La ŝercoj de Til' Strigospegulo ofte fontas el tio, ke li laŭvorte komprenas iun metaforan parolturnon. Li uzas tiujn intencajn miskomprenojn, por montri la karakterajn malfortojn de iuj personoj kaj por montri la politikajn kaj ekonomiajn misojn de sia epoko.

La libro pri Til' Strigospegulo estas la plej signifa literaturaĵo de la mezepoka malaltgermana lingvoregiono. Jam dum la 16-a jarcento ĝi tradukiĝis al multaj eŭropaj lingvoj, inkluzive de la latina, franca, nederlanda, angla kaj pola. Pli novaj romanoj pri Til' Strigospegulo dum la postaj jarcentoj modifis la historion kaj el la origine kruda karaktero iĝis simpatia ŝercemulo. Nuntempe ekzistas tradukoj en pli ol 280 lingvoj.

Eulenspiegel-memorejo en Mölln
Till Eulenspiegel (Mölln)

La figuro ankaŭ inspiris multajn literaturaĵojn, kiuj ne strikte ligiĝis al la originalo. Konata ekzemplo estas la romano La légende et les aventures héroiques joyeuses et glorieuses d'Ulenspiegel et de Lamme Goedzak au pays des Flandres et ailleurs de Charles De Coster, verkita dum la 19-a jarcento, kiu translokigas la historion al la mezepoka flandra urbo Damme (en la nuna Belgujo) kaj ĉirkaŭaĵo. La populara romano tre kontribuis al kreo de flandra kultura identeco. La komponisto Richard Strauss en 1895 verkis muzikaĵon kun la germana titolo Till Eulenspiegels lustige Streiche.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la figuro Eulenspiegel aŭ Uilenspiegel ŝajnas konsisti el la vorteroj "strigo" kaj "spegulo", kaj jam en la unua versio de la libro de 1510/1511 li estas bildigita kun strigo kaj spegulo en la manoj, fakte la nomo venas de la malaltgermana verbo ulen (viŝi) kaj spegel (spegulo, sed ankaŭ postaĵo). La eldiro Ul'n spegel do signifas "viŝu la postaĵon".

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]