Edwin Hubble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin Hubble
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1889 (1889-11-20)
en Marshfield
Morto 28-an de septembro 1953 (1953-09-28) (63-jaraĝa)
en San-Marino
Mortokialo silent stroke • apopleksio
Tombo nekonata valoro
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Ĉikago • Reĝina Kolegio • Wheaton Warrenville South High School
Subskribo Edwin Hubble
Familio
Edz(in)o Grace Lillian Burke
Okupo
Okupo astronomo • astrofizikisto • kosmologo
Verkoj leĝo de Hubble
Klasifiko de galaksioj
vdr

Edwin Powel HUBBLE [edŭin paŭl habl] (Esperante konata kiel HUBLO) (20-a de novembro, 1889 - 28-a de septembro, 1953) estis usona astronomo, membro de nacia akademio de sciencoj Vaŝingtono.

La kosmoteleskopo Hubble, kiu estis enorbitigita en 1990, estis nomita en lia honoro.

En la 20aj jaroj Hubble (Hublo) studis la tiam tiel nomatajn spiralajn galaksiojn kaj li sukcese apartigis unuopajn stelojn en tiuj. Per la ektrovo de cefeidoj en tiuj galaksioj, li povis kalkuli iliajn distancojn. Tiel li montris en 1923, ke la Andromeda galaksio estas je longa distanco ekster la Lakta vojo kaj do povas esti konsiderata kiel propra galaksio.

Post kiam studoj fare de Vesto Slipher, Milton Humason kaj Knut Lundmark jam estis montrintaj, ke la ondlongo de lumo veninta de malproksimaj galaksioj ofte estas pli granda ol tiu emisiita de proksimaj lumfontoj, Hubble montris, en 1929, ke tiu tiel nomata “ruĝenŝoviĝo” tendencas esti proporcie pli granda, ju pli longe for la galaksio estas. Tio estas nomata la leĝo de Hubble. Kvankam la distancoj kalkulitaj de Hubble estis eraraj (ili nun estas konsiderataj proksimume sep foje pli grandaj), la lineara proporcio inter ruĝenŝoviĝo kaj distanco, kiu estas la esenco de la leĝo de Hubbleleĝo de Hublo, pli poste montriĝis valida ankaŭ por multe pli foraj galaksioj.

Pro la fakto, ke ruĝenŝoviĝo rezultas, kiam lumfonto moviĝas for de la observanto (la efiko de Doppler), Hubble esprimis la ruĝenŝoviĝon observitan en la lumo de galaksioj kiel "ŝajnan rapidecon", do kiel la rapidecon, kiun la galaksio devus havi, se la ruĝenŝoviĝo estus kaŭzata de la efiko de Doppler. Hubble tamen ne implicis, ke foraj galaksioj vere moviĝas for de ni, sed konsideris ankaŭ alternativajn klarigojn.

Jam en 1927 Georges Lemaître proponis teorion, laŭ kiu la universo estas ekspansianta, kaj la galaksioj moviĝas for unu de la alia. Tiaspecaj kosmologiaj teorioj, laŭ kiuj la universo originis en praeksplodo (angle: Big Bang), daŭre furoras, kaj la malkovro de Hubble ludas esencan rolon en ili. Hubble mem ĉiam restis skeptika pri tiaj teorioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]