Andromeda galaksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri...M31alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri galaksio. Por informoj pri aliaj signifoj de "M31", vidu la artikolon M kun nombro.
M31
Galaksio Listo de galaksioj
M31
M31
spirala galaksiogalaksioaktiva galaksiokvazaro • astra radiofonto • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • gamaradia fonto • stelo
Historio de esploro
Trovinto
Dato de trovo 905
Indikoj M31, Messier 31, NGC 224, PGC 2557, UGC 454, MCG 7-2-16, ZWG 535.17
Observaj datumoj
(Epoko J2000.0)
Speco Sb
Rektascensio 00h 42m 44,3s
Deklinacio +41° 16' 08"
Ruĝenŝoviĝo -0,001004 ± 0,000023
Distanco 2,52 milionoj lumjaroj
Videbla magnitudo (V) 3,5
Fota magnitudo (V) 4,3
Videblaj ampleksoj 189,1' × 61,7'
Surfaca heleco 13,5
Angula situo 35
Konstelacio Andromedo
Fizikaj ecoj
Radiuso
Absoluta magnitudo (V)
Ecoj
vdr

La Andromeda Galaksio (M31, Messier 31, aliaj indikoj — NGC 224, PGC 2557, UGC 454, MCG 7-2-16, ZWG 535.17) estas galaksio en konstelacio Andromedo, laŭ kiu ĝi estis nomita.

En la astronomia katalogo de Messier ĝi havas la nomon "M31". Ĉi tiu objekto estis jam en la originala versio de NGC-katalogo.

Ĝi situas ĉirkaŭ 2,52 milionoj da lumjaroj for de ni kaj estas la plej malproksima objekto videbla nudokule de sur Tero.

Ĝi estas la plej granda galaksio en la "loka grupo" de galaksioj, al kiuj apartenas nia propra galaksio, la Lakta vojo. Tiuj du galaksioj tiom proksimas, ke pro gravito ili proksimiĝadas, kvankam ĝenerale galaksioj malproksimiĝas. Post ĉirkaŭ tri miliardoj da jaroj la du galaksioj kolizios kaj unuiĝos, formante eliptikan galaksion.

La Andromeda Galaksio kaj la Magelanaj Nuboj estas la solaj galaksioj videblaj nudokule, la Andromeda Galaksio kiel svaga makuleto iom flanke de la tri laŭvicaj steloj de Andromedo. Sed fakte tiu svaga makuleto ne estas la Galaksio, kiu proksima kiom ĝi estas de la tero havas angulan diametron sepoblan tiun de la luno. Pro malfortigo de ĝia lumo nur la densega centro, tiaforme, videblas.

NGC 206 estas parto de Andromeda galaksio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Moviĝo de la Andromeda galaksio[redakti | redakti fonton]

La Andromeda galaksio alproksimiĝas al nia galaksio kun rapideco de 114 km/s. Post 4 ĝis 10 miliardoj da jaroj eble la du galaksioj kolizios.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Messier-katalogo
M1 | M2 | M3 | M4 | M5 | M6 | M7 | M8 | M9 | M10 | M11 | M12 | M13 | M14 | M15 | M16 | M17 | M18 | M19 | M20 | M21 | M22 | M23 | M24 | M25 | M26 | M27 | M28 | M29 | M30 | M31 | M32 | M33 | M34 | M35 | M36 | M37 | M38 | M39 | M40 | M41 | M42 | M43 | M44 | M45 | M46 | M47 | M48 | M49 | M50 | M51 | M52 | M53 | M54 | M55 | M56 | M57 | M58 | M59 | M60 | M61 | M62 | M63 | M64 | M65 | M66 | M67 | M68 | M69 | M70 | M71 | M72 | M73 | M74 | M75 | M76 | M77 | M78 | M79 | M80 | M81 | M82 | M83 | M84 | M85 | M86 | M87 | M88 | M89 | M90 | M91 | M92 | M93 | M94 | M95 | M96 | M97 | M98 | M99 | M100 | M101 | M102 | M103 | M104 | M105 | M106 | M107 | M108 | M109 | M110
Aliaj katalogoj: NGC-katalogo


NGC 220 | NGC 221 | NGC 222 | NGC 223 | NGC 224 | NGC 225 | NGC 226 | NGC 227 | NGC 228