Georges Lemaître

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La leĝo de Hubble-Lemaître: ruĝenŝoviĝo kiel funkcio de la distanco.

Georges Henri Lemaître [ĵorĵ onRI leMETr] (naskiĝis la 17-an de julio 1894 en Charleroi, mortis la 20-an de junio 1966 en Loveno), estis belga astronomo, kosmologo, matematikisto, fizikisto. En 1927 li proponis la teorion pri la estiĝo de la universo, nomatan praeksplodo. Liaj plej gravaj sciencaj meritoj baziĝas sur lia hipotezo pri la ekspanzio de la universo (1927) kaj sur liaj kontribuaĵoj al la ĝenerala teorio de relativeco kaj kosmologio,

Lemaître estis ankaŭ profesoro ĉe la Katolika Universitato de Loveno ekde1960. Lli ankaŭ, de 1960 ĝis sia morto, estis prezidanto de la Papa Akademio por Sciencoj , kie li estis ekde 1931, estis membro.

En 2018 la Internacia Astronomia Unio (IAU) formale renomis la leĝon de Hubble en leĝo de Hubble-Lemaître pro la kontribuo de Lemaître ĉe la komenco de ĉi tiu leĝo[1].

La kvina Automated Transfer Vehicle de la Eŭropa Kosma Agentejo, destinita al la provizado de la Internacia Spaca Stacio ISS, estis nomata laŭ Lemaître. Ĝi estis lanĉita la 29-an de julio 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Georges Lemaître naskiĝis en Charleroi, Belgio en 1894. Tiutempe, la plejparto de la sciencistoj pensis, ke la universo estas infinitaĝa, kaj ĝenerale konstanta en sia aspekto. La verkaro de Isaac Newton kaj de James Maxwell indikis porĉiaman universon, kaj la eldono de la teorio de relativeco de Albert Einstein en 1916 ŝajnis konfirmi, ke la universo neniam komenciĝis sed eternis, ĉiam stabila kaj senŝanĝa (almenaŭ grandskale).

Lemaître komencis sian sciencan karieron en 1913 ĉe la Kolegio de Inĝenierio de Loveno, Belgio. Post unu jaro li varbiĝis en la Belga Artilerio, dum la Unua mondmilito. Post la Armistico, li ricevis la Militan Krucon kun palmoj (honoroj). Postmilite li eniris la seminarion de Mechelen, kie li doktoriĝis en 1920. Ekde 1920 li lernis kaj mastris la teorion de relativeco. En oktobro 1922 li iĝis membro de la Société scientifique de Bruxelles. En oktobro 1922 li iĝis membro de la Société scientifique de Bruxelles. En oktobro 1923 Lemaître foriris kiel studento-esploristo al la Universitato de Kembriĝo. Tie li laboris pristudis matematikon kaj sciencon kun la astronomo Arthur Eddington, direktoro de la observejo. Li ankaŭ sekvis lecionojn ĉe Ernest Rutherford.

La sekvantan jaron li pasigis ĉe Harvard College Observatory (Kolegia Observejo de Universitato Harvard) kun Harlow Shapley, fama pro sia verko pri nebulastroj, kaj poste ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Por sia esploro ĉe Kembriĝo, Lemaître revuis la ĝeneralan teorion de relativeco, kalkulante, ke la universo devas esti aŭ grandiĝanta, aŭ malgrandiĝanta. Observante la ruĝecan ardon de foraj objektoj ekster la galaksio, Lemaître konkludis, ke la universo estas grandiĝanta.

Reveninte al Belgio en 1925, li fariĝis malplentempa lektoro ĉe la Universitato Loveno, kaj en 1927 eldonis la raporton, kiu alportos al li internacian famon: Un univers homogène de masse constante et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radiale de nébuleuses extragalactiques. (Homogena universo de konstanta maso kaj grandiĝanta radiuso kompreniganta la radiusan rapidecon de ekstergalaksiaj nebulozoj: el Annales de la Société scientifique de Bruxelles, 1927). En ĉi tiu raporto, li prezentis la novan ideon pri grandiĝanta universo.

Einstein ne kredis la ideon, kaj diris al Lemaître: "Viaj kalkuloj estas ĝustaj, sed via kompreno de fiziko estas abomeninda."

En 1931, Eddington eldonis anglan tradukon de la artikolo de 1927. Poste la British Association (Brita scienca asocio) invitis Lemaître al Londono partopreni en kunveno pri la relato inter fizika universo kaj spiriteco. Tie li proponis sian ideon pri la Praatomo, kiun li mem priskribis "la Kosma Ovo eksplodanta ĉe la momento de la Kreado". La astronomo Fred Hoyle nomis, sarkasme, ĉi tiun teorion: "La teorio de la granda eksplodo".

Tamen, en 1933 Einstein kaj Lemaître vojaĝis kune al Kalifornio, Usono, por serio de fakaj kunvenoj. Post kiam Lemaître detalis sian teorion, Einstein ekstaris, aplaŭdis, kaj diris: "Ĉi tio estas la plej bela kaj kontentiga klarigo de la kreado, kiun mi iam aŭskultis".

La 17-an de marto 1934, Lemaître ricevis la Franqui Premion, la plej altan belgan sciencan honoron, de Reĝo Leopoldo la 3-a de Belgio.

En 1936, la papo Pio la 11-a varbigis lin en la Papa Akademio de Sciencoj, kie li estis aktiva, iĝinta prezidanto de 1960 ĝis sia morto.

En 1941, li elektiĝis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Belgio.

En 1946, li eldonis sian libron La hipotezo de la praatomo.

En 1953, li estis aljuĝita la unuan Eddington Medalon fare de la (brita) Reĝa Astronoma Socio.

[redakti | redakti fonton]

La ekspansio de la universo[redakti | redakti fonton]

Georges Lemaître estis pioniro pri aplikado de la Ejnŝtejna teorio de ĝenerala relativeco al kosmologio: en 1927 li faris sugestojn en la direkto de la Hubla leĝo, kaj en 1931 eldonis sian praatoman teorion en la revuo "Naturo". Tiutempe Ejnŝtejno kredis je eterna universo kaj jam antaŭe esprimis sian skeptikecon pri Lemaître-a originala papero de 1927.

Jam en 1922, Alexander Alexandrovich Friedman proponis solvon de Ejnŝtejnaj ekvacioj, sugestante ŝanĝon de la grandeco de la universo. Pri tio, Ejnŝtejno informis Lemaître dum la 1927-jara Solvay Konferenco, kiam tiu alproksimiĝis lin kun sia teorio (Friedman ankaŭ estis kritikita de Albert Einstein), sed laŭ historiistoj, estas Lemaître kiu famigis la teorion pro diversaj kialoj.
Unue, Friedman estis matematikisto kiu ne pritraktis astronomiajn datenojn, nek uzis matematikon por priskribi la fizikajn realaĵojn.
Due, Friedman mortis juna kaj ne povis finprilabori siajn ideojn.
Trie, Lemaître kunlaboris kun astronomoj, tiel ke sia teorio akordiĝis kun observoj kaj havis konsekvencojn kiuj povis esti elprovitaj.
Kvare, Arthur Eddington certigis ke Lemaître akiru atenton de la scienca komunumo.

Lemaître tute ĝustatempe proponis sian teorion ĵus antaŭ Edwin Hubble vortigis sian rilaton inter distanco kaj rapideco, kiu forte subtenis ekspansian universon, kaj sekve la teorion de la praeksplodo[2]. Fakte, Lemaître antaŭpripensis tion, kion oni nomos la leĝon Hubble, en sia papero de 1927, du jaroj antaŭ Hubble. La artikolo de Lemaîre "Un Univers homogène de masse konstanta et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radial des nébuleuses extragalactiques" ne estis komence rimarkita pro tio ke ĝi estis redaktita en la franca. Ĉar Lemaître loĝadis dum sia tuta produktiva vivo en Eŭropo prefere ol elmigri al Usono, usonaj amasmedioj prefere emfazis la kontribuojn de sciencistoj kiel Hubble aŭ Einstein (pr. Ejnŝtejn) kiuj iel rilatis al Usono.

Ambaŭ Friedman kaj Lemaître elpensis ke la universo devis esti ekspansianta[2].

Praeksplodo[redakti | redakti fonton]

La ekspansio de la universo : la hipotzeo de la pra-atomo, poste pluelaborita fare de inter alie George Gamow.
La evoluo de la universo : la tezo de la pra-atomo, poste pluelaborita fare de inter alie George Gamow.

Kiam Hubble kaj Milton L. Humason en 1929 liveris la empiriajn datumojn, kiuj ŝajnis konfirmi la hipotezon, Lemaître sukcesis altiri la atenton de Eddington pri lia hipotezo. Hubble konfidis la interpreton de liaj datumoj al la teoriuloj, sed Eddington estis konvinkita kaj en 1931 li zorgis por traduko de la artikolo de Lemaître pri la ekspansio de la universo[3].

Lemaître superis Friedman, en tio ke li elpensis ke komenca "kreeca" evento devis okazi. Tial oni atribuas al Lemaître la nuntempan Teorion de Praeksplodo (angle Big Bang theory, tiel nomita de George Gamow). Einstein malakceptis la ideojn de Friedman kaj poste (private) de Lemaître, asertante ke ne ĉiu matematikaĵo kondukas al ĝustaj teorioj. Post kiam la Hubla eltrovo publikiĝis, Einstein rapide kaj publike aprobis la teorion de Lemaître , tiel helpante ambaŭ la teorion kaj la pastron kiuj akiris rapidan rekonon.

En 1933 Lemaître eltrovis gravan nehomogenan solvon al la Einstein-aj kampekvacioj priskribantaj sferan polvonubon, la "Lemaître-Tolman-Bondi metrikon".

Kosma fona radiado[redakti | redakti fonton]

Lemaître fokusigis sian atenton pli sur la esploro de la kosma radiado, de kiu unu parto, kiel tio rezultis el kaj prediktita en lia teorio, ankoraŭ devenu Partode la praekspolodo.

Georges Henri Lemaître mortis en Loveno la 20-an de junio 1966 ĵus aŭdinte pri la malkovro de fona kosma mikro-onda radiado, fina pruvo de siaj ideoj pri la naskiĝo de la universo.

Kosmologia konstanto[redakti | redakti fonton]

Du jarojn antaŭ ol Hubble, li kalkulis la konstanton kun kiu la universo ekspansiiĝas kaj rilatigis linearan rilaton inter la distanco kaj la rapido de la galaksioj. Lia tezo en 1927, estas ankoraŭ malakceptita de Einstein, kiu ne flankeniris de sia statika modelo de la universo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tago sen hieraŭ Angla artikolo el retejo "Katolika edukado", verkisto Mark MIBDON 2000-03-24.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Parto de tiu ĉi artikolo estis reprenita el la samtitola artikolo en la nederlandlinva vikipedio je la 3-a de novembro 2018.

  1. (angla) IAU, Resolutie B4, the renaming of the Hubble law, la 31-an de aŭgusto 2018.
  2. 2,0 2,1 (franca) G. Lemaître(1927) Ann. Soc. sci. Brux. A, vol. 47, p. 49-59.
  3. Noto : Iuj alineoj en la originala teksto de 1927 ne plu aperas en la angla traduko de 1931. Parte pro tio, en la anglosaksa mondo, la "malkovro" de la vastiĝanta universo estis kaj ofte estas atribuata al Hubble kaj la celitan konstanton kaj la lineara rilato estas nomataj laŭ Hubble. Post polemiko en la revuo Nature 479 de la 10-a de novembro 2011, aparis artikolo kiu konfirmis ke Lemaître mem respondecis pri la traduko kaj preterlasis la alineojn, supozeble ĉar post la artikolo de Hubble kaj Humason de 1929 li jam ne konsideris ilin aktualaj. Mario Livio, The expanding Universe: lost (in translation) and found (la vastiĝanta universo: perdita (en traduko) kaj trovita), retejo Hubble. Vidu ankaŭ: Was the Real Discovery of the Expanding Universe Lost in Translation? (Ĉu la reala malkovro de la ekspansanta universo perdita en tradukado ?), Hubblesite, Newsrelease n-ro 38, la 9-an de novembro 2011; Lost in translation: Mystery of the missing text solved in Nature (perdita en tradukado: mistero de la mankanta teksto solvita en Nature, 479, la 10-an de novembro 2011, p 171-173.