Dionigi Tettamanzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dionigi Tettamanzi
Ĉefepiskopo de Milano
Regado –2011
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1934 (1934-03-14)
en Renate
Morto 5-an de aŭgusto 2017 (2017-08-05) (83-jaraĝa)
en Triuggio
Tombo Katedralo de Milano vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Esperantoitala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Subskribo Dionigi Tettamanzi
Profesio
Okupo teologo • esperantisto • katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • universitata instruisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dionigi TETTAMANZI [djoniĝi tettamanzi] (naskiĝis la 14-an de marto 1934 en Renate) estas itala kardinalo, emerita ĉefepiskopo de Milano, kaj esperantisto.

Li eklernis Esperanton dum sia juneco, same kiel lia samgeneraciano, la ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk. Interalie, en la 12-a kongreso de la itala sekcio de IKUE en aŭgusto 1998 li celebris meson kaj predikis en Esperanto. Post la morto de papo Johano Paŭlo la 2-a en aprilo 2005, oni rigardis lin kiel lian eblan posteulon, kaj poste ankaŭ kiel la eblan posteulon post la abdiko de papo Benedikto la 16-a en februaro 2013. Kaj en 2005 kaj en 2013 li estis membro de la konklavo, la kunveno de elektorajtaj kardinaloj kiuj decidis pri la elekto de nova papo.

Li emeritiĝis de sia ĉefepiskopa ofico la 28-an de junio 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]