Hirschhorn (Neckar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirschhorn
Blazono
Hirschhorn (Neckar) (Germanio)
Hirschhorn (Neckar) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbeto • feriurbo • Aerkuracloko • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06272, 06271, 06275
Poŝtkodo 69434
64757 (U.-Hainbrunn)
69412 (Igelsbach)
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431012
LOCODE DE HHN
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Rainer Sens
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Hauptstr. 17, 69434 Hirschhorn (Neckar)
Demografio
Loĝantaro 3449 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 27′ N, 8° 54′ O (mapo)49.4463888888898.8972222222222Koordinatoj: 49° 27′ N, 8° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 165 m
Areo 30,86 km²
Oficiala retejo https://www.hirschhorn.de/
vdr

Hirschhorn estas urbo en la pleja sudo de la germana federacia lando Hesio, borde de la rivero Neckar kaj ĉirkaŭata okcidente, sude kaj oriente de teritorio baden-virtemberga. La urbo apartenas al la distrikto Bergstraße de la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3449 loĝantojn.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Rigardo al la urbo de oriento (2005)

La urbo situas, 19 kilometrojn oriente de Heidelberg, ĉe aparte forta kurbiĝo de la rivero Neckar, tial ke ekestis preskaŭ-duoninsulo, kies bazo estas sudo kaj kies okcidento, nordo kaj oriento estas limigitaj de la rivero. La urboparto Ersheim situas sur tiu duoninsulo kaj estas la sola areo de Hesio troviĝanta sude de la Neckar, kaj la resto de la urbo okcidente de tio. La urbon ĉirkaŭas vastaj arbaroj de la mezmontaro Odenwald.

Disdivido[redakti | redakti fonton]

Hirschhorn konsistas el la sekvaj urbopartoj:

  • Hirschhorn
  • Ersheim, gelegen auf der Landspitze in der Neckarschleife am südlichen Ufer
  • Langenthal en la valo de la rojo Ulfenbach
  • Unter-Hainbrunn
  • Igelsbach, aŭ pli ekzakte ties sudokcidenta parto (la nordoriento apartenas al la urbo Eberbach en Baden-Virtembergo.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1981 ekzistas urba partnereco kun la franca urbo Château-Landon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • la fortikaĵo Hirschhorn, nuntempe hotelo
  • restoj de la mezepoka urba muro
  • preĝejo de eksa karmelita monaĥejo (finkonstruita dum 1406) kun kapelo de sankta Ana (1513)
  • paroĥa preĝejo kinkonstruita dum 1630, kiu uzas turon de 1392 el la mezepoka urba muro kiel preĝeja turo
  • protestanta preĝejo de 1892
  • kapelo de la urboparto Ersheim, nun oficiale katolika tombeja kapelo, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum 773 kaj estas la plej aĝa preĝejo de la valo de la rivero Neckar
  • multaj mezepokaj trabfakaj domoj en la historia urbocentro
  • kluzo de la rivero Neckar, kiu funkcias kiel ponto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]