Václav Čtvrtek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Čtvrtek
Persona informo
Václav Čtvrtek
Naskonomo Václav Cafourek
Naskiĝo 4-an de aprilo 1911 (1911-04-04)
en Prago
Morto 6-an de novembro 1976 (1976-11-06) (65-jaraĝa)
en Prago
Tombo Tombejo Vokovice, Prago vd
Lingvoj francaĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Alia nomo Huge Prattler • Jan Neděla • Karel Poledne vd
Okupo poeto • verkisto • sciencfikcia verkisto • redaktorodramaturgo vd
Aktiva dum 1940– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Václav ČTVRTEK, propranome Václav CAFOUREK (pseŭdonome Hugo Prattler) (naskiĝis la 4-an de aprilo 1911 - mortis la 6-an de novembro 1976) estis ĉeĥa verkisto por infanoj kaj junularo, aŭtoro de romanoj kaj dramoj pri la nuntempaj infanoj, sed ankaŭ de erotikaj fabelaj mitoj por plenkreskuloj.

La familio loĝis en Prago, sed dum la unua mondmilito - kiam la patro soldatis - ili vivis ĉe la avo en Jičín. La travivaĵoj el tiu urbeto profunde gravuriĝis en lia memoro kaj poste aperis en lia literatura verkado. Tie li ankaŭ komencis viziti la elementan lernejon, sed la post la milito la familio revenis en Pragon. En infanaĝo lin influis la patrino per folkloraj kantoj kaj la patro per elpensado de longegaj fabeloj.

En 1931 li abiturientiĝis ĉe gimnazio kaj foriris al Cheb labori kiel oficisto ĉe financa ofico. Tie li komencis verki bonhumoran romanon por plenkreskuloj (Whitehors kaj infano kun lentugo), kiun li eldonis en 1940 sub pseŭdonomo Hugo Prattler. Samjare li eklaboris ĉe financa direktorejo en Prago kaj poste estis sendita al Germanio devige labori. Post la dua mondmilito en 1945 li soldatis en Děčín kaj tie verkis fabelojn Leono forkuris por sia filo Petro.

Ekde 1946 li laboris ĉe ministerio de financoj kaj samtempe komencis kunlabori kun porinfanaj gazetoj, kiuj aperigis liajn fabelojn. Inter 1946-1960 li estis redaktoro de fabelaj rakontoj en Ĉeĥoslovaka Radio, gvidis ankaŭ elsendojn por lernejoj kaj jnularajn programojn pri scienco kaj tekniko. En 1960 li fariĝis profesia verkisto.

Plej grandan popularecon li akiris dank’ al televido, kiu el pluraj liaj libroj faris seriojn de dekminutaj desegnofilmoj, elsenditaj ĉiuvespere antaŭ ol infanoj iras dormi. Pri la sukceso meritis ankaŭ la desegnistoj (Radek Pilař, Zdeněk Smetana k.a.) kaj aktoroj rakontantoj (Karel Höger, Vlastimil Brodský, Jiřina Bohdalová, Jiří Hrzán, František Hanus). Kun vivantaj aktoroj estis filmita lia libro pri nuntempaj infanoj Ni tri kaj hundo el Kvinhundo.

La plej grandan popularecon atingis liaj fabelaj herooj rabisto Rumcajs, lia edzino Manka kaj ilia fileto Cipísek, koboldoj Křemílek (Buterfunga vireto) kaj Vochomůrka (Muŝfunga vireto), papilio Emanuelo, Papava Knabinjo, feino Amalinjo kaj koboldo Rákosníček (Kan-knabeto).

Petolemaj mitoj estas rakontoj pri Pragaj mitoj kun erotikaj motivoj, libro destinita por plenkreskaj legantoj.

Liaj verkoj, plenaj de poezio, estis tradukitaj al multaj lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Whitehors a dítě s pihou (Whitehors kaj infano kun lentugo, 1940),
  • Veselé pohádky o pejskovi a kočičce, strýci, hrochovi, loupežnících a jiných lidech a zvířátkách (Gajaj fabeloj pri hundeto kaj katineto, onklo, hipopotamo, rabistoj kaj aliaj homoj kaj animaloj, 1947),
  • Jak pejsek a kočička pěstovali kaktus (Kiel hundeto kaj katineto kultivis kakton, 1947),
  • Lev utekl (Leono forkuris, 1948),
  • Kolotoč v Africe (Karuselo en Afriko, 1948),
  • Král Lávra (Reĝo Lavra, 1952),
  • Honza, Čert a kašpárek (Johanĉjo, Diablo kaj pulĉinelo, 1956),
  • Doktor Ludva Faust a povídky (Doktoro Ludvo Faŭsto kaj rakontoj, 1956),
  • Budulínek (Budulĉjo, 1957),
  • My tři a pes z Pětipes (Ni tri kaj hundo el Kvinhundo, 1958),
  • Směr vesmír - start (Direkto kosmo - starto, 1959),
  • Pohádkové příběhy kominíka Valenty (Fabelaj rakontoj de fumtubisto Valenta, 1960),
  • Modrý kosatec (Blua irido, 1961),
  • Chlapec s prakem (Knabo kun katapulto, 1961),
  • O Kubovi (Pri Jakobo, 1961),
  • Čáry máry na zdi (Zigoj-zagoj sur la muro, 1961),
  • Patero pohádek pro závěsné loutky’‘‘ (Kvin fabeloj por marionetoj, 1962),
  • Zlaté pero (Ora plumo, 1962),
  • Kosí strom (Merla arbo, 1963),
  • Zlatá lilie (Ora lilio, 1964),
  • Hodinky s lokomotivou (Brakhorloĝo kun lokomotivo, 1965),
  • Malá letní romance (Malgranda somera romanco, 1966),
  • Duha a jelen Stovka (Ĉielarko kaj cervo Cento, 1966),
  • Veselí mrtví (Gajaj mortintoj, 1967),
  • Dobrodruzi z Devátého náměstí (Aventuristoj el la Naŭa placo, 1968),
  • Pohádková muzika (Fabela muziko, 1968),
  • Pohádkový kalendář (Fabela kalendaro, 1969),
  • Pohádky ze čtyř studánek (Fabeloj el kvar akvofontoj, 1969),
  • Rumcajs (Rabisto Rumcajs, 1970),
  • O Česílkovi, Sejtročkovi a jednom známém loupežníkovi (Pri Česílko, Sejroček kaj unu konata rabisto, 1970),
  • O makové panence a motýlu Emanuelovi (Pri papava knabinjo kaj papilio Emanuelo, 1970),
  • Pohádky z mechu a kapradí (Rakontoj el musko kaj filikejo, 1970),
  • Vodník Česílko (Nikso Česílko, 1970),
  • Z nejkrásnějších pohádek V.Čtvrtka (El la plej belaj fabeloj de V. Čtvrtek, 1970),
  • Zpívající psíci při měsíci (Kantantaj hundetoj sub plenluno, 1970),
  • Kočičiny kocourka Damiána (Kataj petolaĵoj de virkateto Damiano, 1971),
  • Jak si Rumcajs poradil s rakem (Kiel Rumcajs sciis trakti drakon, 1971),
  • Rumcajsova loupežnická knížka (Rabista libreto de Rumcajs, 1971),
  • Rumcajsova vánoční pohádka (Kristnaska fabelo de Rumcajs, 1972),
  • Jak čert hlídal díru do pekla (Kiel diablo serĉis truon kondukantan en la inferon, 1973),
  • O víle Amálce a žabce Márince (Pri feino Amalinjo kaj ranino Marinjo, 1973),
  • Císařská vojna se sultánem a jiné pohádky na motivy lidových písní (La imperiestra milito kontraŭ sultano kaj aliaj fabeloj motivitaj de folklorj kantoj, 1973),
  • O Rumcajsovi a loupežnickém synku Cipískovi (Pri Rumcajs kaj pri rabistido Cipísek, 1973),
  • Malá zlá kouzelnice a drak (Eta malica magiistino kaj drako, 1974),
  • Pohádky z pařezové chaloupky Křemílka a Vochomůrky (Fabeloj el arbostumpa dometo de Křemílek kaj Vochomůrka, 1974),
  • Cipísek (Cipísek, 1975),
  • Manka (Manka 1975),
  • Malá zlá kouzelnice (Eta malica magiistino, 1975),
  • Neuvěřitelná příhoda práčete Leška (Nekredeblaj aventuroj de knabo-katapultisto Lešek, 1975),
  • Jak si Slávek načaroval dubového mužíčka (Kiel Slavek elsorĉis kverkan vireton, 1976),
  • Nezbedné pověsti pro dospělé (Petolemaj mitoj por plenkreskuloj, 1977),
  • Cesty formana Šejtročka (Vojaĝoj de koĉero Ŝejtroček, 1977),
  • Čtyři Berberkos (Kvar Berberkos, 1978),
  • Franta a já (Franĉjo kaj mi, 1978),
  • Lenka a dva kluci (Lanka kaj du buboj, 1978),
  • Jak si Rumcajs poslal Cipíska pro pomoc (Kiel Rumcajs sendis Cipísek-on venigi helpon, 1978),
  • Pohádka o myslivci a víle (Fabelo pri ĉasisto kaj feino, 1978),
  • Jak ševci zvedli vojnu pro červenou sukni (Kiel ŝuisto ekmilitis pro ruĝa jupo, 1979),
  • O hajném Robátkovi a jelenu Větrníkovi (Pri arbaristo Bebo kaj cervo Ventumilo, 1979),
  • Podivuhodné vyprávění bývalého piráta Kolíska (Mirinda rakontado de ekspirato Kolisko, 1981).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]