Mikimoto Kokichi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikimoto Kokichi
Persona informo
Aliaj nomoj 吉松
Naskiĝo 10-an de marto 1858 (1858-03-10)
en Toba
Morto 21-an de septembro 1954 (1954-09-21) (96-jaraĝa)
en Japanio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Memorigilo Mikimoto Kokichi
Familio
Infano Ryūzō Mikimoto
Okupo
Okupo entreprenisto • politikistoinĝeniero
vdr

MIKIMOTO Kokichi (御木本 幸吉 , n. 10-an de marto 1858; mortis la 21-an de septembro 1954) estis japana malkovrinto de la perlobredado.

Mikimoto estis filo de restoranta posedanto en Tobe, prefektujo Mie. Li rompis la lernadon por helpi al la familio jam en aĝo de 13 jaroj kiel legoma vendisto. Lia observado de la perlokolektistoj de Ise vekis lian entuziasmon je la perloj. En 1888 ricevas li prunton por malfermi perloproduktan ejon kun la edzino.

La 11-an de julio 1893 – post multaj malsukcesoj kaj preskaŭa bankroto – aperis la unua bredita perlo. Mikimoto bezonis ankoraŭ 12 jarojn por produkti rondajn perlojn, kiuj estis jam ne distingeblaj de la naturaj perloj.

En 1899, Mikimoto malfermis sian unuan perlomagazenon en Ginza, Tokio, de kie kreskis lia entrepreno eĉ en eksterlandon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]