Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigismondo la 2-a / 3-a
Reganto de Pollando kaj Litovio
Reĝo Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando (antaŭ 1572)
Reĝo Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando (antaŭ 1572)
Antaŭulo Sigismondo la 1-a / 2-a
Sekvanto Henriko
Persona informo
Žygimantas Augustas
Naskonomo pole Zygmunt II August
litove Žygimantas III Augustas
rutene Žyhimont III Aŭhust
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1520 (1520-08-01)
en Krakovo
Morto 7-an de julio 1572 (1572-07-07) (51-jaraĝa)
en Knyszyn
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569) • Grandprinclando Litovio vd
Subskribo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)
Memorigilo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)
Familio
Dinastio Jogajlidoj vd
Patro Sigismondo la Maljuna vd
Patrino Bona Sforza vd
Gefratoj Anna Jagiellon • Regina Szafraniec • Katarina JogajlidoAnna JogajlidoIzabela Jogajlido • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Katharina of Poland, Countess of Montfort • Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • Wojciech Olbracht • John Jagiellon vd
Edz(in)o Elizabeto de Aŭstrio, Reĝino de Pollando • Barbara Radziwiłł • Katerino de Aŭstrio vd
Amkunulo Barbara Gizanka • Diana di Cordona vd
Infanoj Barbara Woroniecka vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
Grandduko de Litovio
Sigismondo la 3-a Aŭgusto
Dum 15291569
Antaŭulo Sigismondo la 2-a
Sekvanto li mem kiel reganto de Pollando-Litovio
Reĝo de Pollando
Sigismondo la 2-a Aŭgusto
Dum 1530/481569
Antaŭulo Sigismondo la 1-a
Sekvanto li mem kiel reganto de Pollando-Litovio
Reĝo/grandduko de Pollando-Litovio
Dum 15691572
Antaŭulo li mem kiel reganto de Pollando kaj Litovio
Sekvanto Henriko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigismondo la 2-a Aŭgusto de Pollando, Sigismondo la 3-a Aŭgusto de Litovio (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1520 kaj mortis la 7-an de julio 1572) estis reganto de Pollando kaj Litovio. Li estis de 1548 ĝis sia morto reĝo de Pollando, kaj jam ekde 1529 grandduko de Litovio. Dum lia regado la du apartaj landoj Pollando kaj Litovio, kiuj ĝis tiam estis ligitaj en persona unio, unuiĝis al unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezulto de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).

Li estis la sola filo de Sigismondo la Maljuna, la antaŭa reĝo, sed havis plurajn fratinojn, inter ili Katarina Jogajlido, patrino de estonta reĝo Sigismondo la 3-a, kaj Anna Jogajlido, reĝo kune kun sia edzo Stefano Báthory.

Provincoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj

Sigismondo estis la sesa kaj lasta reganto el la dinastio de la Jagelonoj. La tempo de reĝado de lia patro kaj li estas nomata la ora epoko en Pollando.

Li direktis la militon inter Litovio kaj Rusio en 1558-1570 kiu pro la homaĝo de ĉefo de kruckavaliroj Gotthard Kettler (posta duko de Duklando Kuronio kaj Zemgalio) al Pollando fariĝis la 1-a norda milito. En rezulto Pollando gajnis Livonion. Pro la problemoj kun szlachta- pola nobelaro, Sigismondo reformis multe la landon enkondukante la oran liberecon kaj toleremon, kiu post lia morto estos afirmota en Konfederacio de Varsovio. Unue li apogis ankaŭ la projekton krei la sendependan de la papo- polnacian eklezion kun la ĉefa reĝo simile al Anglio. Finante sian vivon li tamen ŝanĝis siajn opiniojn.

Sigismondo la 2-a restis seninfana en siaj tri geedziĝoj, kun Elizabeto de Aŭstrio (1526–1545), Barbara Radziwiłł (1520–1551) kaj Katarina de Aŭstrio (1533–1572).

Legendo[redakti | redakti fonton]

Sigismondo Aŭgusto ĉe la spirito de Barbara kaj sorĉisto Jan Twardowski

Tre fama estas ankaŭ la historio de amo inter Sigismondo kaj Barbara Radziwiłł. Post morto de sia edzino Elizabeto (filino de imperiestro Ferdinando la 1-a), Sigismondo sekrete edziĝis kun Barbara. Laŭ la legendo Sigismondo enamiĝis en ŝi ankaŭ dum la vivo de sia patrino Bona Sforza kaj konis Barbaron en Vilno. Kiam la edziĝo estis malkovrita szlachta opinis ĝin kiel mezalianso tamen Barbara estis kronigita al la reĝino de Pollando. Neatendite ŝi mortis laŭlegende venenigita de Bona Sforza. Sigismondo entombiĝis en depresio kaj Bona foriris al Italujo kie ŝi ankaŭ estis poste venenigita. Laŭlegende Sigismondo venigis al sia palaco sorĉiston Sinjoron Twardowski kiu montris al la reĝo la spiriton de Barbara en magia spegulo. La spirito detruiĝis kiam Sigismondo strebis paroli al ĝi kaj tuŝi ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]