Dorothea Christiane Erxleben
Dorothea Christiane Erxleben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Dorothea Christiane Leporin |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1715 en Quedlinburg, Reĝlando Prusio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 13-an de junio 1762 (46-jaraĝa) en Quedlinburg, Reĝlando Prusio, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Familio | |
Edz(in)o | Johann Christian Erxleben (en) |
Infanoj | Johann Christian Polycarp Erxleben, Johann Heinrich Christian Erxleben (mul) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Dorothea Christiane ERXLEBEN [dorotea kristjane ERKSlebn], origine: Dorothea Christiane LEPORIN (naskiĝis la 13-an de novembro 1715, mortis la 13-an de junio 1762) estis la unua germana virino, kiu doktoriĝis pri medicino.
Naskiĝinte en Quedlinburg, la filino de kuracisto jam frue interesiĝis pri medicino. La patro subtenis la inklinojn de sia filino, instruis ŝin, kunportis ŝin al siaj pacientoj kaj fine ankaŭ permesis al ŝi, labori en la praktikejo.
Virinoj tiutempe ne rajtis studi en universitatoj. En la jaro 1740 ŝi pro tio petis la prusan reĝon Frederiko la 2-a pri la permeso, kiel unua virino studi medicinon en la universitato de Halle (Saale). Li reagis pozitive, tamen ŝi nur jarojn poste realigis sian revon pri universitata kariero.
En 1742 ŝi edziniĝis al la vidviĝinta diakono Johann Christian ERXLEBEN. Samjare aperis ŝia verko Gründliche Untersuchung der Ursachen, die das weibliche Geschlecht vom Studiren abhalten, kiu atakis antaŭjuĝojn, laŭ kiuj virinoj ne taŭgus por intelektaj okupoj. Dum la sekvontaj jaroj ŝi edukis la kvin idojn de sia edzo, krome ŝi mem naskis kvar infanojn.
La medicinajn okupojn ŝi daŭrigis, sed la lokaj kuracistoj akuzis ŝin pro ĉarlatanado. Por esti agnoskata, ŝi devis havi doktoran ekzamenon. En 1754, post la naskiĝo de sia kvara ido, la 39-jarulino vojaĝis al Halle kaj doktoriĝis kun granda sukceso.
Poste ŝi daŭrigis sian kutiman vivon, edukis la infanojn, prizorgis la dommastrumadon kaj dediĉis sin al siaj pacientoj. En 1762 ŝi mortis en Quedlinburg.
La 20-an de aprilo 1899 germanaj virinoj unuafoje oficiale rajtis trapasi ŝtatajn ekzamenojn pri medicino, dentomedicino kaj farmacio. En la universitatoj de Prusio nur ekde la vintra semestro 1908/09 virinoj rajtis studi medicinon.