Monika de Hipono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Monika de Hipono
Sankta Monika kaj apero de anĝelo (Pietro Maggi, 1714, Milano)
Sankta Monika kaj apero de anĝelo
(Pietro Maggi, 1714, Milano)
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 332
en Souk Ahras (tiam Thagaste)
Morto 387
en Ostia
Lingvoj latinapunikaBerbera lingvaroitala vd
Familio
Edz(in)o Patricius vd
Infanoj Aŭgusteno de Hipono • Perpetua of Hippo • Navigius of Hippo vd
Sanktulino
Festotago 27-a de aŭgusto
Atributoj Librokrucifikso en ŝiaj manoj,
nigra vesto
Patroneco edzinoj, patrinoj, vidvinoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Monika estas konata ĉefe kiel la patrino de la fama Doktoro de la Eklezio, Sankta Aŭgusteno de Hipono. Ŝi havis grandan rolon en lia kristaniĝo, kiel li mem skribis en sia verko Konfesoj.

Ŝi estas patronino de patrinoj, kaj ŝia festotago estas la 27-a de aŭgusto.

Santa Monica pentrita de Benozzo Gozzoli, 1464–65

Vivo[redakti | redakti fonton]

Monika naskiĝis en Thagaste (nun Souk Ahras en nordorienta Alĝerio) en la jaro 331 (aŭ 332), el berbera familio. Ŝiaj gepatroj estis kristanaj kaj Monika ekkonis la kristanan kredon jam en sia infanaĝo.

Ŝi edziniĝis al romia viro Patricius kaj naskis du filojn kaj unu filinon, inter kiuj la plej fama estas sankta Aŭgusteno. Patricio ne estis kristana, li kristaniĝis nur post pluraj jaroj. En 371 li mortis kaj Monika iĝis vidvino.

En 385 Monika sukcesis vojaĝi al Italio, kie ŝia filo Aŭgusteno loĝis jam dum multaj jaroj, kaj atingis lin en Milano. Danke al ŝi kaj al ŝiaj preĝoj, kun la helpo de sankta Ambrozio, Aŭgusteno lasis la maniĥeismon kaj estis baptita kristana en 387.

Fine Monika emis reveni hejmen sed malsaniĝis en Ostia kaj mortis 56-jara la 27-an de aŭgusto, 387.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.