Jaan Ojalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaan Ojalo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1914 (1914-02-18)
en Rebaste
Morto 2-an de februaro 2004 (2004-02-02) (89-jaraĝa)
Tombo Q31277104
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco EstonioSovetunio
Alma mater Universitato de Tartu
Okupo
Okupo esperantistoekonomikisto
vdr

Jaan OJALO (naskiĝis la 18-an de februaro 1914, mortis la 2-an de februaro 2004) estis fama esperantisto en Estonio, kaj honora membro de UEA.

Preskaŭ dum sia tuta vivo li laboris en la konsum-kooperativa sistemo, escepte de la jaroj 1941–1945, kiam li militservis.

Li esperantiĝis en 1929. En la 1950-aj jaroj li aktive kontribuis al la renaskiĝo de Esperanto en Estonio kaj en Soveta Unio. En 1956 li fariĝis klubestro de Tallinna Esperanto Klubi kaj ekde 1988 sekretario de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE), inter 1992 kaj 1995 prezidanto de EAE, poste honora prezidanto de EAE. Li elektiĝis Honora Membro de UEA en 1991.

Jaan Ojalo verkis Esperantajn Sinonimojn, lernolibron en tri malsamaj eldonoj, du helpmaterialojn por lernantoj kaj du vortarojn. Dum lia vortaro estona-esperanta de 1999 kun ĉirkaŭ 10.000 kapvortoj ankoraŭ estas gvida, lia vortaro Esperanto-estona intertempe estas superigita de tiu de Raimund Haabvere de 2004.

Libroforme aperis lia traduko de Noktaj Aviadistoj (Vladimir Beekman); li kunlaboris traduke ankaŭ en Lumo de Orienta Eŭropo (Vladimir Beekman) kaj en Ventolume (Debora Vaarandi). Lia traduko de Maria en Siberio de H. Kiik restis manuskripta.

En 1961 (1962) en Tallinn aperis samizdata versaro de Hendrik Adamson, titolata Hejmlando, por kiu J. Ojalo verkis enkondukon "Hendrik Adamson".

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1973: Esperanto keele õpik (lernlibro de la Esperanto-lingvo) en tri eldonoj, en 1973, 1986 kaj 1995 kun vortaro Esperanto-estona p. 133-166. 2a eld. de la vortaro 1986, 183 p. 21x14 cm
  • Esperantaj Sinonimoj
  • 1987 tradukis postparolon al En Fremda Urbo
  • 1999: Eesti-esperanto sõnaraamat ("estona-esperanta vortaro"), ĉirkaŭ 10.000 kapvortoj. Tallinn: EAE, 1999, 313 p. 21 cm bind. ISBN 9985913027

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]