La kuracisto, poeto, kaj filipina nacia heroo, José Rizal, pasigis gravan parton de sia vivo en Wilhelmsfeld. Li restis plurajn monatojn en 1886 kun la familio de la protestanta pastro Ullmer, dum li praktikis medicinon en la oftalmologiakliniko de la universitato de Hajdelbergo. Li finis la lastajn ĉapitrojn de sia romano Noli Me Tángere (latine "ne tuŝu min") vivante tier.