Andy Goldsworthy
Andy Goldsworthy | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Goldsworthy, Andrew |
Naskiĝo | 26-an de julio 1956 (68-jaraĝa) en Sale |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Centra Lankaŝiro Universitato de Bradford Bradford College (en) |
Okupo | |
Okupo | fotisto mediprotektulo artisto landartisto skulptisto mediartisto |
Verkoj | Refuges d'art |
TTT | |
Retejo | http://www.leaningintothewind.com |
Andy Goldsworthy (naskiĝis en 1956 en Cheshire, Anglio) estas artisto, kiu uzas en la naturo trovitajn materialojn por krei plejofte efemerajn verkojn, kaj memorfiksas ilin per fotografio. Li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de naturarto, varianto de landarto.
Verkado
[redakti | redakti fonton]La artmaterialoj de Goldworthy estas materialoj de naturo kiel ekzemple floroj, glaciaĵoj, folioj, koto, pinkonusoj, neĝo, ŝtonoj, branĉoj, kaj dornoj kaj estas karakterizitaj per sia bunteco kaj efemereco. Li estis citita dirante: "Mi pensas, ke estas tre kuraĝe labori kun floroj, folioj kaj petaloj sed mi devas. Mi ne povas filtri la materialojn kun kiuj mi laboras. Estas mia respondeco labori kun naturo kiel tutaĵo."
Goldworthy estas ĝenerale rigardita kiel la fondinto de la moderna tekniko de ekvilibrado de rokoj (Rock balancing).
En siaj provizoraj verkoj li ofte uzas siajn nudajn manojn, dentojn kaj improvizitajn ilojn, tamen por siaj konstantaj skulptaĵoj li uzas ankaŭ mekanizitajn ilojn.
Fotarto ludas decidan rolon en lia arto pro ĝia efemereco. Laŭ Goldworthy, "Ĉiu laboro kreskas, restas, putriĝas - integritaj partoj de sia vivociklo kiun la foto kaptas en la klimaksaj momentoj, markante la momenton kiam la laboro vivas kun maksimuma intenseco."
Laŭ komisiio fare de la De Young Muzeo en San Francisko, Goldworthy kreis verkon nomitan "Drawn Stone", kiu traktas la oftajn sismojn kaj iliajn efikojn. La verko inkluzivis enorman fendeton en la trotuaro kiu fendetiĝis en pli malgrandajn fendetojn kiuj funkcias kiel benkoj. La malgrandaj fendoj estis kreitaj per la martelo, kiu aldonis dimension de necerteco en la kreadprocezo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Por infanoj
- Kreu landarton kiel faras Andy Goldsworthy (france) Arkivigite je 2007-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Bildoj kaj filmoj
- Filmeroj el Rivers and Tides Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, arte, kvar videoj po 3 minutaj (kun Goldsworthy-dosiero) - 404
- Andy Goldsworthy Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine, morning-earth.org
- Bildoj kaj ekspozicilisto, ĉe artnet.com angle
- Cass Sculpture Foundation page on Goldsworthy Arkivigite je 2011-06-11 per la retarkivo Wayback Machine – kun bildoj angle
- Tekstoj pri la arto de Goldsworthy
- Roland Halfen: Die stille Kraft des Zerbrechlichen (la trankvila forto de efemeraĵoj) Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Stefan Beyst: Andy Goldsworthy. The beauty of creation (beleco de kreaĵo, angle)
- „Die Zeit ist der größte Zaubermeister“ (tempo estas la plej granda magiisto, 17-a de oktobro 1998), „Andy Goldsworthy: Lehm und Lehm lassen“ (Tagesspiegel, 20-a de julio 2001)