Ovadia Josef

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ovadia JOSEF estas grava israela hareda rabeno. Li estas la sefarda ĉef-rabeno de Israelo de 1973 ĝis 1983, kaj la nuntempa spirita gvidanto de la politika partio Ŝas.

Li naskiĝis en Basra, en Irako, en 1920, sed li iris vivi en Jerusalemo kun lia familio kiam li estis kvar jara. Li fariĝis rabeno en 1940, kaj en 1942 li iris la Egiptio por labori kiel rabeno en Kairo. Li restis tie tri jaroj, kaj poste reiris al Palestino. En 1968 li fariĝis la sefardita ĉef-rabeno de Tel-Aviv, kaj en 1973 de la tuta Israelo. Josef estas konsiderata unu el la plej autoritataj interpretistoj de la Halaka. Li estas kutime konsiderata unu el la plej autoremaj religiaj figuroj por Sefardaj judoj.

Kelkaj ol lia plej famaj religiaj interpretoj (kiuj ne havas iun ajn leĝan valoron en Israelo) estas la jenaj:

  • Estas legitima kaj permesata de juda religia leĝo ke oni fordonu teritorion de la Lando de Israelo por atingi pacon.
  • La edzinoj de israelaj soldatoj pri kiuj oni perdis ĉiujn spurojn dum batalado antaŭ longa tempo raitas geedziĝi denove.
  • Judaj virinoj ne devus porti perukon por kovri la kapon (laŭ la juda religio geedzitaj virinoj devas kovri la haron por protekti ilian modestecon).

Ovadia Josef ankaŭ estas konata pro lia akra retoriko kaj liaj kontroversaj posicioj, kaj liaj malbenoj kaj insultaj komentoj pri aliaj politikistoj.