Bruno Graf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bruno Graf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1928 (1928-01-01) (96-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Bruno Graf, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, SES (1960-1963 kaj 1997-2006). Fotis Stefano Keller dum festo pri la 100-jariĝo de SES, en Laŭzano-Ouchy, Svislando, la 27-an de septembro 2003. Svisaj esperantistoj

Bruno GRAF estas sviso, naskiĝis en 1928, loĝas proksime de Berno, Svislando. Li estis oficisto de la svisa poŝtentrepreno PTT en Bielo, kaj iĝis supera oficisto kaj sekciestro en la kleriga sekcio de la ĝenerala direkcio de PTT en Berno. Li ankaŭ estis oficiro de la armea poŝto.

Li lernis Esperanton aŭtodidakte kaj per la koresponda kurso de Svisa Esperanto-Societo (SES) en 1948 kaj akiris ties superan diplomon. Ekde 1950, Bruno Graf estas en la esperanta movado kie li estis tre aktiva dum la 1950-aj jaroj: en 1951 li estis kunfondinto kaj prezidanto de la junulara sekcio de SES (kio iĝis EJS), en 1958 li estis inter la fondaj membroj de Esperanto-Edukistaro de Svislando (EES) kaj li prezidis la Svisan Esperanto-Societon de 1960 ĝis 1963.

Post tiu periodo, pensiiĝinte, Bruno Graf denove aktivis en la svisa esperanto-movado kaj estis refoje elektita prezidanto de SES kaj okupis tiun postenon de 1997 ĝis 2006.

Bruno Graf gvidis aron da kursoj, vizitis plurajn Universalajn Kongresojn kaj estas dumviva membro de UEA.

Kiel prezidanto de SES li ĉiam racie kaj kun kompetento gvidis la asocion kaj klopodis trovi ekvilibron inter la diversaj fortoj kaj influoj.

Post sia demisio, li restis membro de la estraro ĝis la ĝenerala kunveno de SES en 2007. Eksiĝinte, li tamen plue helpas kaj subtenas, konsilas la aktivulojn pri la poresperantaj agadoj en Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]