Andreo Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo Báthori
Persona informo
Naskiĝo 1563
en Șimleu Silvaniei
Morto 31-an de oktobro 1599 (1599-10-31)
en Sândominic
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojPrinclando Transilvanio vd
Familio
Dinastio Báthory vd
Patro Andrew Báthory vd
Patrino Margit Majláth vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Princepiskopo de Varmio
Dum 1589-1599
Antaŭulo Martin Kromer
Sekvanto Petro Tylicki
Princo de Transilvanio
Dum marto-novembro 1599
Antaŭulo Sigmundo Báthori
Sekvanto Mikaelo de Valaĥio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreo BÁTHORY, hungare Báthory András somlyói, (naskiĝis 1563 en Szilágysomlyó / Șimleu Silvaniei; mortis la 31-an de oktobro 1599 en Csíkszentdomokos / Sândominic, en Transilvanio) estis kardinalo, regnestro de Transilvanio kaj la filo de Margit Majláth kaj András Báthory (kapitano de Sathmar).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Andreo Bathori plenkreskiĝis flanke de Stefano Báthori en reĝa kortego de Pollando. Jam junaĝe li fariĝis princo-episkopo en Varmio. En 1583 kaj 1586 li estis en Romo. En 1583 apostola protonotario kaj en 1584 li fariĝis kardinalo. La 30-an de marto 1599 li okupis la tronon de Transilvanio, ĉar lia nevo, Sigmundo Báthori abdikis favore al li. Mikaelo de Valaĥio, vojvodo de Valaĥujo, eluzis la internajn malamikecojn akrajn de regno kaj atakis ĝin. Kun helpo de sikuloj aliĝintaj al li apud Sibio ĉe Sellenberk la 18-an de oktobro 1599, Mikaelo venkis super Andreo. Andreo fuĝis al Moldavio, sed la sikuloj atingis kaj mortigis lin sur teritorio de Csíkszentdomokos.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balló István: B. A. fejedelem halála (Csíkszereda, 1898).
  • Áprily Lajos: A bíboros (dramo).

Fonto[redakti | redakti fonton]