Fausto Bertinotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fausto Bertinotti
Persona informo
Fausto Bertinotti
Naskiĝo 22-an de marto 1940 (1940-03-22) (83-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala vd
Loĝloko Romo vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio Partio de la Komunisma RefondiĝoItala Komunista Partio • Partio Demokratia de Maldekstro • Partio Socialista Itala • Italian Socialist Party of Proletarian Unity vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto • verkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomoSesto San GiovanniNovaroTorino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fausto Bertinotti

Fausto BERTINOTTI estas itala politikisto, kiu estis la prezidanto de la Partito della Rifondazione Comunista (Partio de la Komunisma Refundiĝo) ĝis la jaro 2006, kiam li fariĝis la prezidanto de la itala parlamento.

Bertinotti naskiĝis en Milano la 22-an de marto 1940, kaj lia patro estis fervoisto. Kiel junulo li enskribiĝis en la Socialisma Partio kaj en la komunisma sindikato CGIL. En 1972 lia faksio de la Socialisma Partio aldoniĝis al la Itala Komunisma Partio. En 1985 li eniris la Nacia estraro de la CGIL. En 1991, kiam la Komunisma Partio ŝanĝis ĝia nomo al "Demokrata Partio de la Maldekstro (PDS)" kaj forlasis la komunisman ideologion, Bertinotti kontraŭis la movon. En 1993 li forlasis la partio kaj eniris Rifondazione Comunista, pli maldekstra partio kiu restis fidela al komunismo. En 1994 li fariĝis la nacia estro de la partio, kaj en tiu rolo li fariĝis konata politikisto. En 1996 lia partio estis parto de la maldekstra koalicio, gvidata de la PDS, kiu gajnis la elektojn. Tamen en 1998 Bertinotti decidas forlasi la registaron por protesti kontraŭ ĝia tro dekstra politiko. Parto de lia partio kontraŭis la movon kaj kreis nova partio, nomata la "Partio de la Italaj Komunistoj". En 2005, Rifondazione Comunista denove partoprenis en la elektojn kiel parto de pli granda maldekstra koalicio kiu gajnis. Bertinotti fariĝis la prezidanto de la parlamento, forlasante la prezidanteco de la komunisma partio.