Karel Poláček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Poláček
Persona informo
Karel Poláček
Naskiĝo 22-an de marto 1892 (1892-03-22)
en Rychnov nad Kněžnou
Morto 21-an de januaro 1945 (1945-01-21) (52-jaraĝa)
en Gliwice, Ĉefgubernio,  Nazia Germanio
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Prague XIII vd
Ŝtataneco CislajtioĈeĥoslovakio vd
Alma mater jura fakultato de la Universitato de Karolo vd
Memorigilo Karel Poláček
Familio
Gefratoj Arnošt Poláček • Zdeněk Poláček vd
Edz(in)o Ada Poláčková vd
Amkunulo Dora Vaňáková vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • filma scenaristo • redaktoro vd
Laborkampo literaturo • humorous literature • ĵurnalismo • kina scenverkado • redaktado vd
Aktiva en PragoGliwice vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karel POLÁČEK (naskiĝis 22-an de marto 1892 - mortis la 19-an de oktobro 1944 en koncentrejo) estis ĉeĥa juddevena ĵurnalisto kaj bonhumora verkisto.

Li naskiĝis en bohema urbo Rychnov nad Kněžnou en juda komercista familio, kiu jam plene asimiliĝis. Li studis gimnazion, kiun li devis forlasi pro spitema konduto kaj fini la studadon en Prago ĝis abiturientiĝo. Li daŭrigis studadon ĉe jura fakultato de la Universitato de Karolo, sed la unua mondmilito rompis la studadon kaj li ne revenis al ĝi, kiam la armiloj silentiĝis. Li komencis labori kiel komercisto kaj samtempe verki por satiraj gazetoj. Kiam li konatiĝis kun fratoj Čapek, li eklaboris kiel ĵurnalisto ĉe Lidové noviny (= Popola ĵurnalo). Lia originala humuro akiris al li popularecon, sed la kritikistoj iomete hezitis kun siaj juĝoj. Liaj verkoj estis sukcese filmigitaj. Pro sia judeco li estis dum la dua mondmilito transportita al koncentrejo Terezín kaj poste al Auschwitz, kie li mortis en gaskamero (oni ne scias precize kiam).

Liaj plej ŝatataj verkoj estas Viroj ekster ludo pri futbalaj zelotoj, Edudanto kaj Francimoro pri du fratoj, filoj de sorĉistino, kiuj en la lernejo faris multajn amuzajn magiaĵojn, kaj "Ni estis kvin", rakontado de 10-jaraĝa knabeto pri eturba vivo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Povídky pana Kočkodana (Rakontoj de sinjoro Cerkopiteko, 1922)
  • Bez místa (Sen posteno, 1922)
  • Mariáš a jiné živnosti (Brisko kaj aliaj, metioj, 1924)
  • Čtrnáct dní na vojně (Dek kvar tagoj de soldatservo, 1925)
  • 35 sloupků (35 kolumnoj, 1925)
  • Na prahu neznáma (Sursojle de nekonatejo, 1925)
  • Kouzelná šunka (Magia ŝinko, 1925)
  • Lehká dívka a reportér (Leĝermora junulino kaj riportisto, 1926)
  • Život ve filmu (La vivo en filmo, 1927)
  • Okolo nás (Ĉirkaŭ ni, 1927)
  • Pan Selichar se osvobodil (Sinjoro Selichar sin liberigis, 1933)
  • Hráči (Ludantoj, 1931)
  • Hedvika a Ludvík (Hedvika kaj Ludoviko, 1931)
  • Muži v ofsajdu (Viroj ekster ludo, 1931)
  • Hlavní přelíčení (Ĉefa tribunala traktado, 1932)
  • Edudant a Francimor (Edudanto kaj Francimoro, 1933)
  • Židovské anekdoty (Judaj anekdotoj, 1933)
  • Žurnalistický slovník (Ĵurnalista vortaro, 1934)
  • U nás v Kocourkově (Ĉe ni en Abdero, 1934 - filmscenaro)
  • Michelup a motocykl (Michelup kaj motorciklo, 1935)
  • Okresní město (Distrikta urbo, 1936)
  • Hrdinové táhnou do boje (La herooj marŝas batali, 1936)
  • Podzemní město (Subtera urbo, 1937)
  • Vyprodáno (Elvendite, 1939)
  • Hostinec U kamenného stolu (Gastejo Ĉe ŝtona tablo, 1941)
  • Bylo nás pět (Ni estis kvin, 1946 - postmorte)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.