Rejnaŭo ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Rejnaŭo ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rejnaŭo.
Rejnaŭo
Blazono de Rejnaŭo ZH
Urbeto Rejnaŭo vidita de la monaĥejo
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 38′ N 8° 36′ O / 47.633 °N, 8.600 °O / 47.633; 8.600 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ N 8° 36′ O / 47.633 °N, 8.600 °O / 47.633; 8.600 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1322
Areo 8,96 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8462
Komunumkodo 0038
Mapo de Rejnaŭo
vdr

Rejnaŭo ZH (germane Rheinau, alemane Rynau) estas historia urbeto en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 1322 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rejnaŭ situas en duobla kurbiĝo de la rivero Rejno. Rejno situas en la okcidenta kurbiĝo vid-al-vide de la iama monaĥejo Rejnaŭo. En mezepoko tio estis ideala loko por defendi urbon kontraŭ atakantoj. Je tri flankoj la urbeto limas al Germanio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 2000 en la iama monaĥejo estis psikiatra kliniko kaj la urbeto ekonomie grandparte estis ligita kun ĝi. Nuntempe la monaĥejo estas malplena kaj oni serĉas novan utiligadon. La ĉefa enspezfonto de la loko hodiaŭ estas la plej parte loka turismo en Svislando kaj Germanio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per aŭtobuso de la Zurika Trafik-Unio oni en kelkaj minutoj atingas la stacidomon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en Marthalen.

Monaĥeja preĝejo de Rejnaŭo

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Rejnaŭo komenciĝas en la bronza epoko. Pli poste laŭ la legendo en la jaro 778 estis fondita la monaĥejo Rejnaŭo. En la abataj konstruaĵoj post la malfondo de la monaĥejo troviĝis inter 1862 ĝis 2000 psikiatra kliniko. Ek de la la jaro 2000 la 5000 m² iamaj salonoj de la monaĥejo malplenas kaj oni serĉas novan utiligadon. La Asocio Por Insulo Rejnaŭo (germane Verein Pro Insel Rheinau) kunordigas la komunumajn interesojn kaj akompanas la novan utiligadon de la kantonaj lokoj sur la monaĥeja insulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]