Tihany
Tihany | |||||
---|---|---|---|---|---|
vilaĝo | |||||
vilaĝo en Hungario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hungario | ||||
Regiono | Meza Transdanubio | ||||
Departemento | Veszprém | ||||
Distrikto | Balatonfüred | ||||
Adreso | Kossuth u. 12
8237 Tihany | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 8237 | ||||
Telefonkodo | (+36) 87 | ||||
Kodo laŭ KSH | 30465 | ||||
Retpaĝaro | www.tihany.hu | ||||
Politiko | |||||
Urbestro (ekde 2014) | Imre Tósoki (Fidesz-KDNP[1]) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 369 (1-a de januaro 2015)[2] | ||||
Loĝdenso | 49,87 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 55′ N, 17° 53′ O (mapo)46.91416666666717.885833333333Koordinatoj: 46° 55′ N, 17° 53′ O (mapo) | ||||
Areo | 27,33 km² (2 733 ha) | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tihany [+] | |||||
Tihany [tihanj] estas hungara vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj somera fama banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur samnoma duoninsulo ĉe la norda bordo de Balatono kun belega pejzaĝo al la lago kaj kun pitoreska naturo, en kaldrono de iama vulkano. Ĝi troviĝas sur norda bordo de Balatono, laŭ flankovojo. La vilaĝo estas escepta pro ne havanta fervojon ĉe Balatono. Dum la historio la duoninsulo estis insulo. La vilaĝo havas gravan havenon, kie estas pramo al la suda bordo. Prezoj de la nemoveblaĵoj tie estas la plej altaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko poste romianoj vivis tie. La abatejon kaj klostron oni fondis en 1055, en ĝia fonda dokumento troviĝas kelkaj hungaraj vortoj: ili estas la unuaj skribaj memoraĵoj de la hungara lingvo. Dum la kontraŭturkaj bataloj estis tie fortikaĵo (apenaŭ videbla), kiun la turkoj neniam okupis. En 1752 la abatejo rekonstruiĝis kaj iĝis simbolo de Tihany.
La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. La duoninsulo apartenas al Nacia parko.
Lagoj
[redakti | redakti fonton]Krom Balatono estas interna kaj ekstera lagoj, kiuj havas nenian kontakton kun Balatono. La interna lago estas restaĵo de vulkana lago, nun fiŝkaptejo. Naĝado povas okazi nur en Balatono. La ekstera lago grandparte estas marĉo.
Aliaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tihany)
- eĥo, la plej granda en Hungario
- muzeo pri pupoj
- herbejo de lavendo
- golgoto
Menciindaĵo
[redakti | redakti fonton]Dum la historio la fiŝistoj tiel fiŝadis, ke sentinelo staris sur montopinto, kiu gvidis la fiŝkaptadon per signoj. La sentinelo povis vidi la fiŝaron, kiu estis nigreco en la lago.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Tihany mortis:
- abato Béla Bresztyenszky
- bankisto Ferenc Bartha
- biologo Aladár Scherffel
- ekonomikisto László Abelovszky
- monaĥo Dávid Lajos Borosay.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Miklós Tihanyi (pli aĝa)
- Miklós Tihanyi (pli juna)
- Miklós József Tihanyi
- József Tihanyi
- József Tihanyi (instruisto)
- József Tihanyi (altosaltisto)
- László Tihanyi
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tihany települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-07-26 .
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)